Interlingvistiko kaj Esperantologio
Fotita de: Andrzej Szozda
Esperanto estas multrilate unika fenomeno – kaj, samtempe, ĝin formis kaj direktis influoj lingvaj, komunikaj, sociaj, kulturaj, politikaj, historiaj, psikologiaj kaj aliaj. Kompreni tiujn influojn estas la celo de la esperantologio. Tiu esplorkampo ekzistas preskaŭ tiel longe kiel la lingvo mem – certe ekde la fruaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĉar la lingvo kaj ĝia komunumo plu disvolviĝas kaj adaptiĝas responde al mondaj evoluoj, malkovriĝas ĉiam novaj aspektoj; temas pri esplorkampo dinamika kaj diverseca.
Esperanto estas studobjekto ankaŭ de dua, proksima esplorkampo, interlingvistiko. Tiu ĉi estis konceptita unue kiel scienco pri “artefaritaj” aŭ “planitaj” lingvoj – unuavice tiuj celitaj por internacia komunikado, sed kompreneble estas facile gliti de tie ĝis lingvoprojektoj konceptitaj surbaze de filozofiaj aŭ artaj principoj, kaj finfine ankaŭ al lingvoj kreitaj por romanoj, filmoj k.s. Pli lastatempe, alia branĉo de la interlingvistiko emfazas la uzadon de lingvoj en internacia komunikado, kaj do fokusiĝas unuavice al sociaj, politikaj kaj teknologiaj faktoroj.
Konferencoj pri
Esperantologio
ALVOKO POR LA 46-a ESPERANTOLOGIA KONFERENCO DE CED
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 46-a Esperantologia Konferenco, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio (3-a ĝis 10-a de augusto 2024).
La programo enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko rilate al la kongresa temo: lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo. Ankaŭ proponoj komparante Esperanton, la svahilan lingvon kaj aliajn afrikajn lingvafrankaojn – lingvistike, socie, antropologie ktp, ege bonvenus. Surbaze de la prezentoj, kelkaj aŭtoroj estos invititaj redakti siajn tekstojn por publikigo en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies (Por detaloj pri tiu revuo, vidu ĝian retpaĝon).
Ni invitas ĉiujn fakulojn—aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn—sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadreso ek46@interlingvistiko.net. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale. Kandidatoj por virtuala prezento bonvolu noti la tanzanian horzonon, UTC+3.
La limdato por proponoj estas la 30-a de aprilo 2024.
Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.
Mark Fettes kaj Bengt-Arne Wickström
Organizantoj de EK 2024
Kio estas la Esperantologiaj Konferencoj?
La EK reliefiĝas ekde 1978 kiel la plej grava forumo kie fakuloj, studentoj kaj scivolemuloj povas diskuti kaj kunesplori pri ĉiuj fenomenoj rilataj al esperantologio, interlingvistiko, internacia komunikado kaj lingva (mis)kompreno. La EKoj okazas kadre la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj ilia programo inkluzivas prelegojn, afiŝprezentojn kaj malfermajn rondajn tablojn. La ĉefaj celoj de la EK estas krei kunlaboreman spacon kaj stimuli originalajn alirojn al la pritraktataj temoj. Ĉiujare la konferenco havas kernan temon, sed alitemaj prelegoj estas bonvenaj. Uzante Esperanton kiel laborlingvon, la EK krome rolas kiel klerigejo por esperantistoj kaj fonto de ideoj, artikoloj kaj raportoj por la Esperanto-komunumo.
Sub la aŭspicio de CED, la EKon iniciatis Detlev Blanke, kaj ilian daŭron ebligis Christer Kiselman, Mélanie Maradan, Orlando Raola, Humphrey Tonkin kaj Guilherme Fians. La aktoj de kelkaj konferencoj estas mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Elektitaj kontribuoj el EKoj post 2014 aperas regule ĉe la revuo Esperantologio / Esperanto Studies (vidu sube).
Pri antaŭaj konferencoj 2017-2023
Pri antaŭaj konferencoj 2011-2016
Esperantologio / Esperanto Studies
Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj, EES ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn el la Esperantologiaj Konferencoj.
La ĉefa celo de EES estas stimuli novajn alirojn al Esperantologio kaj Interlingvistiko, kaj subteni fakan interŝanĝon kaj kunlaboron sur la kampo. La konstruaj kritikoj de la redakta komitato celas helpi esploristojn plibonigi siajn verkojn kaj, estontece, ankaŭ aperigi ilin en alilingvaj fakaj revuoj.
Ekde 2019 EES eldoniĝas sub la aŭspicioj de CED. Ĝiaj nunaj redaktoroj estas Christopher Gledhill kaj Klaus Schubert.
Antaŭaj numeroj de la revuo 'Esperantologio / Esperanto Studies'
Tenu vin ĝisdata
‘Informilo por Interlingvistoj’ (IpI) estas publikaĵo de CED kaj ESF. La informilo aperas kvar fojon jare. Ĝi estas plena je ĝisdataj informoj, anoncoj kaj similaj pri ĉio nova en la mondo pri interlingvistiko kaj esperantologio.
La plej freŝa numero!
Mem kontribuu
Ne forgesu sendi anoncojn, informojn, ĝisdatigojn kaj resumojn pri ĉio rilata al interligvistiko kaj esperantologio al ni por la venonta eldono – dankon! skribu al IpI@interlingvistiko.net.
Limdatoj por ni ricevi de vi kontribuojn:
31a de marto
30a de junio
30a de septembro
31a de decembro
Prizorgas IpI kaj IfI
Simon Davies kolektas artikolojn, redaktas, formatas, tradukas inter la lingvoj kaj publikigas la informilojn IfI kaj IpI.
Informilo por Interlingvistoj
Iom pri la historio kaj antaŭuloj de IpI
- Novaĵletero por Interlingvistoj aperis sub redaktado de Ulrich Lins de 1974 ĝis 1977 (kvar numeroj).
- De 1983 ĝis 1990 aperis la dua serio sub la redaktado de Ryszard Rokicki, kun helpo de Detlev Blanke, Charles Power, Edward Symoens kaj Ebbe Vilborg.
- En 1992 IPI aperis sub redaktado de Detlev Blanke. Entute redaktis 100 numerojn – plus indekson.
Nia arkivejo
Migru al nia arkivejo por elŝuti PDF-dokumenton de ĉiu numero de ‘Informilo por Interlingvistoj’ inter la jaroj 2010 ĝis hodiaŭ. Se vi serĉas apartan artikolon, aŭ deziras serĉi uzante ŝlosilvorton, vi povos en nia arkivejo trakribi liston laŭ jarkolekto uzante la enhavtabelon, aŭ facilas entajpi vorton en la surpaĝan serĉilon. Bonan legadon!
Interlinguistische Informationen estas germanlingva novaĵletero en simila formato kaj fokuso kiel nia propra ‘Informilo por Interlingvistoj’. Ĝin eldonis Gesellschaft für Interlinguistik (GIL) inter 1992 kaj 2016. Por pli da informoj kaj por elŝuti numerojn, iru al la paĝaro de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. La blogo de GIL (en la germana lingvo) publikigas freŝajn informojn.