ESPLORA SUBTENO
Fotita de: Andrzej Szozda
Kadre de nia kerna celo kuraĝigi kaj subteni esploradon pri temoj ligitaj al interlingvistiko, lingvopolitko kaj lingva justeco, CED provizas plurajn stipendiojn kaj subtenstrukturoj por esploristoj, ĉefe por tiuj kiuj estas en siaj unuaj paŝoj en ĉi tiuj agadkampoj.
Nia plej tradicia programo estas la Programo por Interlingvistika Subteno, kiu aljuĝas malgrandajn subvenciojn por helpi fakulojn kaj jam spertajn studentojn plenumi esplorojn en la fakoj lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingvopolitiko, lingva justeco kaj studoj pri planlingvoj (inkluzive Esperanton).
Tiuj, kiuj interesiĝas pri arkiva esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko, ĉu en specialaj kolektoj pri tiuj temoj, ĉu en pli ĝeneralaj kolektoj, estas kuraĝigitaj kandidatiĝi al nia jara Subvencio Charles Power (Karlo Pov) por Arkiva Esplorado.
CED ankaŭ kunordigas Mentoradan Programon por Novaj Esploristoj, por ligi esploristoj kiuj estas (relative) novaj al la agadkampo de interlingvistiko kun sperta esploristo, kiu povas doni konsilojn, komentojn, kaj proponi kunlaboron laŭ viaj celoj kaj bezonoj. Mentorada rilato havas limigitan daŭron kaj celas interalie la realigon de esplor-rilata publikaĵo en faka revuo aŭ konferenco.
Por tiuj kiuj povus profiti de institucia ligo kun CED por antaŭenigi siajn esplorprojektojn kaj karierojn – eventuale en rekta kunlaboro kun nia estraro kaj regulaj kunlaborantoj – CED ankaŭ akceptas asociitajn esploristojn. Se vi havas esplorprojekton kiu povus profiti de ligo kaj kunlaboro kun CED, bonvole kontaktu nin por diskuti tiun eblecon.
Fine, CED historie pledas por ke Esperanto kaj interlingvistiko estu laŭokaze instruataj kaj esplorataj en pluraj universitatoj tra la mondo. Ankaŭ la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) sindediĉas al tiu agadkampo, aldone al sia ĉefa fokuso pri lerneja instruado. CED nuntempe subtenas instruadon kaj esploradon pri tiuj temoj ĉe institucioj kiel la Universitato de Amsterdam (Nederlando), la Universitato Adam Mickiewicz (Pollando) kaj la Universitato de Zaozhuang (Ĉinio) – vidu pli kompletan liston ĉe Edukado.net. Plimultigi tiajn eblecojn estas inter la defioj por CED. Se vi havas proponon tiurilate, bonvole kontaktu nin: ced@interlingvistiko.net.
