Esperantologia Konferenco
Pri la Konferenco
La Esperantologia Konferenco (EK) reliefiĝas ekde 1978 kiel la plej grava forumo kie fakuloj, studentoj kaj scivolemuloj povas diskuti kaj kunesplori pri ĉiuj fenomenoj rilataj al esperantologio, interlingvistiko, internacia komunikado kaj lingva (mis)kompreno. Iniciatitaj de Detlev Blanke, la EKoj okazas kadre la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj ilia programo inkluzivas prelegojn, afiŝprezentojn kaj rondajn tablojn. La ĉefaj celoj de la EK estas krei kunlaboreman spacon kaj stimuli originalajn alirojn al la pritraktataj temoj. Ĉiujare la konferenco havas kernan temon, sed alitemaj prelegoj estas bonvenaj. Uzante Esperanton kiel laborlingvon, la EK krome rolas kiel klerigejo por esperantistoj kaj fonto de ideoj, artikoloj kaj raportoj por la Esperanto-komunumo.
La 48a Esperantologia Konferenco de CED, 2026

Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo
Loko: Graz, Aŭstrio
Dato: 6a de aŭgusto 2026, de 9:00 ĝis 16:45.
Gvidantoj: Bengt-Arne Wickström kaj Klaus Schubert.
Okazas kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto








Ĵaŭdo, 6a de aŭgusto – Salono Dobrzyński
09:00-09:30 – Malfermo:
Bonvenigo kaj mallonga prezento de CED kaj ĝiaj periodaĵoj
- Informilo por interlingvistoj / Information for interlinguists
- Esperantologio / Esperanto Studies
- LPLP – Language Problems and Language Planning
Bengt-Arne Wickström kaj Klaus Schubert
Gvidantoj de la 48-a Esperantologia Konferenco
09:30-11:00 – Unua sesio:
La diĝitaj dokumentoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
La Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko: defioj kaj ŝancoj
Bernhard Tuider, Aŭstrio
Gabriela Skonieczna, Pollando
11:00-11:30 – Kafopaŭzo
11:30-12:30 – Dua sesio
Scienco sen datumoj? La franca nacia kolektado de esperanto-arkivoj en la ekosistemo de memorkonservado
La Esperanto-Muzeo de Subirats
Pascal Dubourg Glatigny, Francio
Rubén Fernández Asensio, Hispanio
12:30-14:00 – Tagmanĝa paŭzo
14:00-15:00 – Tria sesio:
Dokumenti Esperantan spektaklon: La multkomunikila arkivo de “1910”
Morojo
Alessandra Madella, Italio/Ĉinio
Stela Besenyei-Merger, Hungario
15:00-15:15 – Kafopaŭzo
15:15-16:45 – Kvara sesio:
Al indekso de lingva justeco: metodika provo surbaze de statistikaj datumoj
Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia kaj enunciativa perspektivo
Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto
Ekaterina V. Bebenina, Rusio
Philippe Planchon, Francio
Sébastien Moret, Svislando, kaj
Pascal Dubourg Glatigny, Francio
15:15-16:45 – Kvara sesio:
Al indekso de lingva justeco: metodika provo surbaze de statistikaj datumoj
Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia kaj enunciativa perspektivo
Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto
Ekaterina V. Bebenina, Rusio
Philippe Planchon, Francio
Sébastien Moret, Svislando, kaj
Pascal Dubourg Glatigny, Francio
Post la fino de la Esperantologia Konferenco en la sama salono ekde 17:00 eblos spekti transsendon de la Nitobe-simpozio el Kostariko. Tiun prezenton en Graco gvidos Michele Gazzola.
