Esperantologia Konferenco 2017
La 40a Esperantologia Konferenco
Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste
Loko: Salono Lapenna, Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo, Suda Koreio
Dato kaj horo: 27a de julio 2017, de la 09:00 ĝis la 13:00
Organizis: Orlando Raola
Okazis kadre de la 102a Universala Kongreso de Esperanto
Pri la
Programo
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
09:00 – 09:10: Bonvenigo kaj Enkonduko
Orlando Raola
09:10 – 09:30: Lingva ero en la distopia projekto de Kita Ikki: Ĉu Esperanto kiel Newspeak?
Resumo: Mi jam de dek kelkaj jaroj esploras la proponon de tiu ĉi japana “ultranaciisto” adopti Esperanton en Japanio kaj de ĝi konstruota “revolucia imperio” por fine fari la lingvon la sola uzota en tiuj teritorioj. Tiun ĉi proponon mi baptis eĉ “prasennaciismo en oriento” okaze de la 36-a Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko. Fakte miaj esploroj ĝis nun estis motivitaj de la deziro kvazaŭ rehonorige liberigi tiun ĉi pensulon/politikan aktivulon el la brulstampo de “ultranaciisto” donita al li, ekzemple fare de MIYAMOTO Masao. Tamen iu lastatempa japanlingva verko pri lia socia darvinismo (Kado Kazumasa [2009]: KITA Ikki: ŝtato kaj evoluo, Tokio: Iwanami) prezentas interpretadon de la malfacile digestebla parto de la ĉefaj ideoj de Kita, kiu temas pri la estonta evoluo de la homo al la dia raso(!). Tiu ĉi studo sugestas eblon, ke la utopio de la diiĝinta homaro, kiun Kita prirevis, povus efektive rezulti en absolute totalisma distopio. Kian rolon, se tiel, Esperanto ricevus en tiu (mal)idealo de Kita? Tiu ĉi referaĵo provos bildigi tiun rolon de la zamenhofa lingvo, kiu montriĝus simila al tiu de Newspeak aŭ io eĉ plia.
Usui, Hiroyuki magistriĝis pri Internacia Komunikado ĉe la Universitato Aoyamagakuin, Tokio. Ekde 2012 li estas Esperantlingva redaktoro ĉe El Popola Ĉinio, Pekino kaj ekde 2013 estas membro de la Akademio de Esperanto.
09:30 – 09:50: Silvio Gesell kaj Esperanto
Resumo: Tiu prelego esploras la rilaton inter la germana ekonomikisto Silvio Gesell kaj la movado por internacia helplingvo. Temas pri influa pensulo, kun proponoj de socia reformo proksimaj al tiuj de Henry George. Probable li neniam aktivis en la Esperanta movado. Tamen, plurfoje li defendis publike la utilecon de Esperanto. Ĝis tri malsamaj projektoj proponis Gesell, en kiuj ĉi lingvo ludas ŝlosilan rolon. La unua, kiel internacia helplingvo, konceptiĝis komence de la Unua Mondmilito kaj ligiĝas al pacaj celoj. En la dua, Esperanto estas lingvo de komunikado de io simila al tio, kio tridek jarojn poste iĝos Eŭropa Ekonomia Komunumo. Trie, Gesell imagis, ke Esperanto povus fariĝi oficiala lingvo de Supra Silezio, teritorio de Centra Eŭropo pri kiu post la Granda Milito batalis Germanio kaj Pollando. Mi diskutos la rolon de Esperanto en la pensado de la germana reformisto, sugestante similaĵojn kun la Zamenhofaj ideoj. Krome, personaj rilatoj de Gesell kun konataj esperantistoj konfirmos lian ligon kun la Esperanta movado.
Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio). Nuntempe li estas esploristo en la centro de studoj pri sociaj movadoj de la Scuola Normale Superiore en Florenco, Italio.
09:50 – 10:10: La ideo pacifismo kaj la bazteorio de Esperanta movado
Kadoja, Hidenori fakas pri historio kaj lingvoj, kaj nuntempe estas profesoro pri Ĝenerala Edukado ĉe Tsuyama National College of Technology.
10:10 – 10:30: Kion instruas la ripetado de sufiksoj en Esperanto
Probal Dasgupta doktoriĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Novjorko. Nuntempe li estas profesoro ĉe la Barata Statistika Instituto, Kolkato. Li ankaŭ estas prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Lingvistika Societo de Usono.
10:45 – 11:05: Esperanto kiel ilo de lingva demokratio: Raporto pri kurso en universitato en Barato
Resumo: En la Universitato Azim Premji (Bengaluro, Barato), studentoj faras kurseton kies titolo estas “Esperanto and Linguistic Democracy” (Esperanto kaj lingva demokratio). En la kurso, ili studas jenajn temojn: la lingvan ordon aktualan, fontojn de lingva potenco, lingvajn neegalecojn, strategiojn mastrumi plurlingvecon, kaj Esperanton kiel unu el tiuj strategioj. La lernantoj kompreneble lernetas iom pri la strukturo de Esperanto por ke ili ekkomprenu la lingvon kiel planlingvan solvon. Sed kiel la supra listo indikas, la kurseto ĉefe fokusas pri la eroj de la Praga Manifesto, t. e. la ideoj pri partoprena egaleco komunika.
La Universitato mem havas eksplicitan socian celon pri socia justeco, egaleco, daŭripovo kaj humaneco. Tiel krom raporti pri la sukcesoj kaj defioj de la kurseto, la proponata prelego esploros la interrilatojn inter tiu ĉi vizio de la Universitato kaj la idearo de la Praga Manifesto, kaj do la eblecojn enkonduki Esperanton en la universitatan medion en Barato.
Giridhar Rao doktoriĝis pri la Angla Lingvo en la Universitato de Hyderabad. Li nuntempe instruas en la Universitato Azim Premji, en Bengaluro, kursojn pri lingvaj homaj rajtoj, lingvopolitko en edukado, multlingva edukado, kaj sciencfikcio. Li ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto. Blogas esperante pri lingvoj.
11:05 – 11:25: Kontrasto inter Esperanto kaj la korea
Resumo: Mi kontrastigas Esperanton kaj la korean je diversaj tavoloj laŭ la vidpunkto de korea lingvisto. Kaj samtempe mi volas starigi kelkajn demandojn pri la gramatiko (aŭ ĝenerala uzo) de Esperanto, ekzemple pri la sinsekva apero de substantivoj.
Bak, Giwan doktoriĝis en la Universitato Konkuk, en Seulo. Nuntempe li estas profesoro pri la korea lingvo kaj Esperanto en la Universitato de Zaozhuang.
11:25 – 11:45: 90-jariĝo de la Ea-radiofonio
Resumo: De mallongaj ondoj ĝis podkasto kaj ondofluaj programoj. La ŝanĝoj kaj kontinueco en la programenhavo sendepende de la teknologia progreso.
Barbara Pietrzak estas pola radio-ĵurnalisto, komitatano kaj estrarano de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, membro de la Akademio Literatura de Esperanto, vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto kaj Pola Esperantisto.
12:15 – 12:55: Esperanto: Esploraj Prioritatoj
Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), diretoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.
12:55 – 13:00: Finaj rimarkoj
Orlando Raola