EVENTOJ
Kuraĝigi esploradon pri temoj rilataj al niaj agadkampoj ankaŭ entenas organizi fakajn kaj scienc-disvastigajn spacojn kie fakuloj, studentoj kaj la ĝenerala publiko interŝanĝas ideojn kaj restas ĝisdatigitaj pri la lastatempaj eltrovoj de esploristoj kaj de siaj kolegoj.
Tiusence, CED respondecas pri la organizado de la ĉiujaraj Esperantologiaj Konferencoj, kiuj uzas Esperanton kiel laborlingvon por fakuloj kiuj interesiĝas pri pluraj aspektoj de Esperantologio kaj lingvopolitiko.
Ni ankaŭ okazigas la plurlingvajn Nitobe-Simpoziojn, kiuj kunigas esploristojn kaj lingvopolitikajn decidantojn kiuj laboras pri lingvoplanado kaj lingva justeco.
Regula iniciato estas ankaŭ nia plej lastatempa: serio da Retseminarioj pri Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado, organizitaj kunlabore kun nia fakrevuo Language Problems and Language Planning.
