CED
Dokumentado kaj informado
Fotita de: Jakub Certowicz
La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) antaŭenigas la sciencan esploradon de interlingvistiko, lingvopolitiko kaj lingva justeco ekde 1952. Per fakrevuoj, konferencoj kaj subvencioj, CED subtenas esploristojn kaj lingvo-aktivulojn kiuj laboras por pli justa kaj inkluziva transnacia komunikado. Kvankam Esperanto restas nia ĉefa laborlingvo kaj faka fokuso, nia agado ampleksas la studon de ĉiuj aspektoj de lingvoplanado kaj lingvo-uzo en multlingva mondo.
Agadkampoj de CED
La kerna agado de CED ampleksas la jenajn kampojn:
Subteno al esplorado
Financa kaj praktika subteno por esploristoj pri interlingvistiko, lingvopolitiko kaj lingva justeco.
Publikaĵoj
Fakrevuoj, novaĵleteroj kaj libroserio por antaŭenigi la studkampojn pri kiuj ni zorgas.
Eventoj
Fizikaj kaj retaj konferencoj por diskonigi lastatempajn eltrovojn inter fakuloj.
Scienca disvastigo
Promocio de lingva justeco inter esperantistoj kaj de la justecaj valoroj de Esperanto inter fakuloj.
Niaj tri kernaj esplorkampoj
Interlingvistiko
Esperanto kiel fenomeno estas direktita de influoj lingvaj, komunikaj, sociaj, politikaj kaj historiaj. La celo de esperantologio estas kompreni tiujn influojn, samkiel esplori kiel la lingvo kaj ĝia komunumo plu disvolviĝas fronte al mondaj evoluoj kaj teknologiak faktoroj. Esperanto estas studobjekto ankaŭ de interlingvistiko. Ĝi estis konceptita kiel scienco pri “artefaritaj” aŭ “planitaj” lingvoj – unuavice tiuj celitaj por internacia komunikado, sed oni facile glitas de tie ĝis lingvoprojektoj konceptitaj surbaze de filozofiaj principoj al lingvoj kreitaj por romanoj kaj filmoj.
Lingvopolitiko
Lingvopolitiko kaj lingvoplanado (LPP) studas la konsciajn intervenojn sur la sociaj funkcioj kaj strukturo de lingvoj, ĉefe fare de publikaj organizaĵoj, por solvi komunik-problemojn. CED ludis ŝlosilan rolon en la estiĝo de LPP kiel esplorkampo, parte influita de la spertoj pri Esperanto. Aparte grava en la evoluo de tiu kampo estas La Monda Lingvo-Problemo (poste Language Problems and Language Planning), kiu estas la pionira revuo de la fako. Tiu kampo restas strategie grava parto de la labortereno de CED.
Lingva justeco
Lingva justeco aliras la demando kiel juste dividi la ŝarĝojn kaj profitojn de lingva diverseco en multlingvaj socioj kaj internaciaj kuntekstoj. Kiam ŝtatoj aŭ internaciaj organizaĵoj elektas kiujn lingvojn uzi, ili influas kiu povas partopreni, kiu pagas la kostojn de tradukado aŭ lernado, kaj kies voĉoj estas aŭdataj. En tiu esplorkampo, CED stimulas debaton pri kiel mezuri kaj realigi pli justajn lingvajn aranĝojn trans la mondo – inkluzive de la rolo kiun planlingvoj povus ludi en tiuj klopodoj.
Legu pli pri nia Programo por Interlingvistika Subteno
Konkrete, jen tio, kion CED faras
Partneroj
