La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj
Fotita de: Jakub Certowicz
La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis en 1952 por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto “kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo”; prizorgi la kolektadon kaj ellaboradon de fidindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko. Origine, do, ĝi estis konceptita kiel faka instituto subtene al la tutmonda Esperanto-movado sub la tegmento de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Iom post iom, la agado kaj la celoj de CED plivastiĝis. Ĝi ankaŭ iom adaptis sian nomon por forigi la eblan mispercepton, ke ekzistas nur unu “lingvo-problemo” en la mondo; nun ĝi nomiĝas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Kvankam ankoraŭ formale ligita kun UEA, ĝia laboro delonge respondas al la prioritatoj kaj iniciatoj de esploristoj sur la kampoj de interlingvistiko kaj lingva justeco, pli ol la bezonoj de UEA. Esperanto restas la ĉefa laborlingvo de CED; por diversaj celoj ligitaj al esplorado kaj documentado CED delonge uzas ankaŭ la anglan, francan kaj aliajn lingvojn.
Estraro
Konsilantaro
Xavier Alcalde
Bașak Aray
Christopher Gledhill
Grant Goodall
Kimura Goro
Jorge Antonio Leoni de León
Alessandra Madella
Ida Stria
Bernhard Tuider
Bengt-Arne Wickström
