CED

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Monda Lingvaj Problemoj (CED) laboras, ekde sia fondiĝo, por la antaŭenigo de scienca esplorado pri Esperanto kaj ties multflanka apliko por internacia komunikado kaj tutmonda interkonektiĝo. Tiucele CED prizorgas la kolektadon kaj ellaboradon de faktoj kaj analizoj pri Esperanto kaj aliaj konstruitaj lingvoj, samkiel pri la pli vasta kultura kaj poltika kunteksto en kiu tiaj lingvoj disvolviĝas kaj funkcias. Sur tiu bazo CED subtenas la disvastigon kaj evoluigon de diversaj sciencaj aliroj al interlingvistiko, lingvoplanado kaj lingvopolitiko, inkluzive de ties aplikado al la laboro de internaciaj organizaĵoj, publikaj institucioj, kaj la civila socio.

Agadkampoj de CED

La agado de CED nuntempe ampleksas la jenajn kampojn:

Finance kaj praktike subteni esplorojn pri interlingvistiko, lingvopolitiko kaj planitaj lingvoj

Sproni la enkondukon kaj efektivigon de politikoj por lingva justeco en multlingvaj kuntekstoj

Subteni universitatajn kursojn kaj studprogramojn pri Esperanto kaj interlingvistiko

Kontribui al la prizorgado kaj utiligo de bibliotekoj kaj arkivoj pri Esperanto kaj aliaj planitaj lingvoj

Per la principoj de terminologia scienco, kontribui al la evoluigo de la faka lingvo en Esperanto

Kion faras CED?

CED organizas konferencojn pri

Esperantologio kaj lingvopolitiko

Tio inkluzivas niajn du kernajn konferencojn: unu pri Esperantologio kaj interlingvistiko (en Esperanto) kaj la alia pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko (plurlingve).

Legu pli pri la Esperantologiaj Konferencoj kaj Nitobe-Simpozioj

Loko
Dato
Organizis

Politecnico di Torino, Turin, Italy
3a kaj 4a de aŭgusto 2023
Javier Alcalde kaj Mark Fettes

Okazis kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto

75a Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: kiu estas la stato de efektivigo de lingvaj rajtoj?

Università di Torino, Centro Aldo Moro, Torino, Italio
28a kaj 29a de julio 2023
Michele Gazzola, Nicole Marinaro, Maria Margherita Mattioda kaj Marie-Berthe Vittoz

Loko
Dato
Organizas

CED redaktas

fakrevuojn pri interlingvistiko kaj lingvoplanado

CED publikigas du plurlingvajn fakrevuojn: Language Problems and Language Planning (kunlabore kun John Benjamins, Amsterdam) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (kun Mondial, New York).

Legu pli pri Language Problems and Language Planning kaj Esperantologio / Esperanto Studies

Kajero 12

2023

Kajero 11

2022

Numero 47

2023

Numero 46

2022

CED tenas vin ĝisdata pri

publikaĵoj kaj publikaj eventoj

CED publikigas dulingvan informilon kvarfoje jare: Informilo por Interlingvistoj (IpI, en Esperanto) kaj Information for Interlinguists (IfI, en la angla), kun ĝisdatigoj pri fakaj kaj eksterfakaj evoluoj rilataj al niaj agadkampoj.

Legu pli pri IpI/IfI

Informilo por Interlingvistoj 126

Information for Interlinguists 125

CED konservas

arkivojn

CED faciligis la transdonon de la plej granda Esperanto-kolekto en la mondo al la Pola Nacia Biblioteko, kaj regule kunlaboras kun individuaj kolektantoj, arkivoj kaj bibliotekoj.

Legu pli pri nia Biblioteko Hector Hodler

CED financas

Esplorprojektojn

Denaskulismo

La Bona Renkontiĝo (libere elŝutebla podkasto-projekto de Stela Besenyei-Merger) esploras la temon de denaskuleco per intervujoj kun diversaj homoj: aktivuloj, denaskuloj, kaj gepatroj rilate al la temo de edukado kun Esperanto.

Epistemaj komunumoj

“Esperanto kaj Internaciismo, 1880-1920”, kunlabora projekto en la Lernejo pri Historio de la Universitato de St Andrews. Prof Struck. kaj liaj studentoj esploras pri fakuloj en la Esperanto-movado kiel ‘epistemaj komunumoj’, ekz. kuracistoj, arkitektoj, kaj urboplanistoj.

Lingva Justeco

Lingvo politiko influas la nivelon de malegaleco inter lingvoj. Grandaj malegalecoj estas ofte viditaj kiel fonto de konflikto. Indico de lingva justeco ebligus difini tiajn distribuajn efikojn tra tempo kaj spaco, kaj kontroli ilian evoluon, sekve konduki al agadoj por kontroli ilin.

CED proponas

mentoradon kaj gastigas asociitajn esploristojn

CED konstruas retojn kaj subtenas la laboron de junaj esploristoj, kun la celo fortigi kunlaboron inter tiuj, kiuj interesiĝas pri lingvopolitikoj kaj interlingvistiko.

Legu pli pri nia mentorada programo kaj niaj nuntempaj esploristoj

Partneroj

Abonu nian Informilon por Interlingvistoj

Select list(s):
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept