Esperantologia Konferenco 2019

La 42a Esperantologia Konferenco ~ dutema konferenco

La interlingvistika aliro al piĝinoj kaj kreoloj

2019: la internacia jaro de indiĝenaj lingvoj

Loko: Salono Setälä, Isku Areena, Lahtio, Finnlando
Dato kaj horo: 25a de julio 2019, de 10:00 ĝis 13:00 kaj de 14:00 ĝis 15:00
Organizis: Orlando Raola

Okazis kadre de la 104a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

10:15 – 10:30: Bonvenigo kaj Enkonduko

Orlando Raola

10:30 – 11:10: Komunika facileco de supre planita kaj spontanee evoluita: komparo de kelkaj aspektoj de la planlingvo Esperanto kaj la piĝino Tok Pisin

Bengt-Arne Wickström estas doktoro pri ekonomiko kaj laboras kiel gastprofesoro ĉe la  Andrássy-Universitato Budapeŝto.

11:10 – 11:50: Indiĝenaj lingvoj parolataj en Brazilo kaj ĝiaj studoj dum la dudeka jarcento
Resumo: El la vidpunkto de Lingvistika Historiografio (Altman 2004 [1993]; Coelho 2018; Koerner 1996, 2014; Kuhn 2013 [1962]; Murray 1994; Swiggers 2005, 2010, 2011), mi montros en tiu ĉi prezento kiel evoluis la studoj faritaj en Brazilo pri la indiĝenaj lingvoj, specife pri Fonetiko kaj Fonologio, inter 1949 kaj 2000. Tio estas parto de mia doktoriĝo, kiu temas ĝenerale pri ĉiuj esploroj faritaj pri Fonetiko kaj Fonologio. Mi priparolos kiujn indiĝenajn lingvojn estis temoj de la studoj, kiuj estis la esploristoj kiuj plej kontribuis al la studkampo, kaj kiel la esploroj estas distribuitaj kaj tempe kaj geografie en Brazilo en tiu specifa periodo.

Karina Oliveira estas doktoriĝanta esploristo pri Lingvistiko en la Universitato de San-Paŭlo, vicprezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) dum la mandato 2018-2020, teamano en Duolingo (eo<pt) ekde 2017 kaj komisiito pri Edukado de TEJO. Ŝi baldaŭ transloĝiĝos al Suda Koreio por instrui la portugalan universitat-nivele tie.

11:50 – 12:30: Kiel Esperanto helpus eviti la morton de lingvoj?
Resumo: En 1974, franca lingvisto Louis-Jean Calvet famiĝis enkondukante, en sia libro Linguistique et colonialisme (Lingvistiko kaj koloniismo), la francan terminon “glottophagie” (lingvomanĝemo) por klarigi, kiel subpremado per la angla lingvo kaŭzas la morton de amaso da lingvoj. Fakte multaj nun konsentas, ke sen ŝanĝo de lingvopolitiko multege da lingvoj tre baldaŭ mortos, kaj ni mem proponas akcepton de Esperanto kiel tian ŝanĝon de lingvopolitiko. Sed kiel konvinki lingviston aŭ politikiston, ke akcepto de Esperanto helpus eviti la morton de lingvoj? Esperanto-parolantoj fieru paroli krome sian lokan lingvon, dum koloniado per (ĉefe la angla) lingvo hontigas ilin kaj ĉesigas ilin uzi “malnoblan” lingvon. Sed eblas krome pli konsciigi pri la “morto de lingvoj”, kiu ankoraŭ nun restas tre abstrakta. Unue ĉar kiam oni komencis alarmi pri tio, oni nombris ĉirkaŭ 6000 lingvojn tra la mondo, kaj nun, duonjarcenton poste, oni nombras pli ol 7000: kiom da lingvoj efektive mortis? Due, ĉar ja okazis konstateblaj mortoj de lingvoj, kiam la lasta parolanto mortis, sed tre malfacilas trovi informojn pri tio: se, ekzemple en speciala retejo nekrolingvo.info, oni omaĝus al ĉiu unuopa lingvo, kies morton oni efektive konstatis, same kiel oni omaĝas al mortinta famulo, oni tiel atentigus la publikon pri tiu ĉi efektiva fenomeno. Reliefigante la problemon, Esperanto fakte kontribuus en ties solvado.

François Lo Jacomo estas doktoro pri Lingvistiko, verkinte disertacio titolita “Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto”. Li instruas matematikon en mezlernejo en Parizo, partoprenas en trejnado de kandidatoj por Internacia Olimpiado pri Matematiko kaj, ekde 1989, estas membro de la Akademio de Esperanto.

13:40 – 14:20: @ActLenguas (Lingva aktivismo): enrigardoj pri lingva revigligo en Latinameriko
Resumo: Programero pri indiĝenaj lingvoj el Latinameriko kaj novigaj retaj iniciatoj por antaŭenigi ilian uzadon, surbaze de enreta kampanjo fare de Tutmondaj Voĉoj: https://eo.globalvoices.org/2019/02/3241. Tie ni regule tradukas artikolojn kaj intervjuojn de aktivuloj por indiĝenaj lingvoj.

Manuela Burghelea doktoriĝas pri Socia Antropologio kaj Historio en la Universitato de St Andrews kaj kunordigas la Esperantan sesion de la retejo Global Voices. 

14:20 – 15:15: Surpodia diskuto: La Estonteco de Esperantologio

Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), diretoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Fotoj de la kongreso kaj kongreslando dank’ al Chuck Mays

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept