Simpozio Nitobe
Pri la Konferenco
La Simpozioj Nitobe kunigas neregistarajn kaj inter-registarajn organizaĵojn, fakajn esploristojn, ŝtatoficistojn kaj politikistojn por permesi diskutadon el diversaj perspektivoj kaj interŝanĝon de ideoj pri lingvopolitiko kaj lingva justeco. La Simpozioj prenas sian nomon de la japana klerulo kaj diplomato Inazô Nitobe, kiu funkciis kiel Sub-Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1926.
La Simpozioj Nitobe celas la diskutadon de lingvopolitikaj temoj kiuj ĉiam pli akiras gravecon en la lastaj jaroj, inkluzive de internacia migrado, la procezoj de kultura kaj lingva homogenigo ligitaj al tutmondiĝo kaj la cifereca revolucio, kiuj malfavoras la minoritatajn lingvojn kaj lingvajn rajtojn.
