Programo por Interlingvistika Subteno
Programo por Interlingvistika
Subteno
La Programo por Interlingvistika Subteno estas administrata de internacia komisiono sub la aŭspicio de CED. Kunlabore kun Esperantic Studies Foundation (ESF), ĉi tiu programo aljuĝas malgrandajn subvenciojn (maksimume 2000 USD) por helpi fakulojn kaj jam spertajn studentojn plenumi esplorojn en la fakoj lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingvopolitiko, lingva justeco, kaj planlingvoj (inkluzive Esperanton). La subvencioj povas subteni aĉeton de (aŭ aliron al) esploraj materialoj, partoprenon en konferencoj, vojaĝadon al esplorbibliotekoj, subtenon de kampolaboro, evoluigon de retejoj kaj kostojn de publikigo, inter aliaj. Ĉi tiuj subvencioj estas aljuĝataj konkurse.
Gvidlinioj kaj kriterioj por la kandidatiĝo
Pli grandan ŝancon de sukceso havos tiuj subvencipetoj kiuj plej bone kongruas kun la prioritatoj kaj fokusoj de CED. Tamen, CED bonvenigas novdirektajn proponojn kaj foje financas proponojn ekster siaj tujaj prioritatoj. Proponoj estu verkitaj en Esperanto aŭ la angla, kvankam la esploroj mem povas okazi en iu ajn lingvo.
Se vi petas subvencion por partopreni en konferenco, bonvole respondu en la kandidatiĝa formularo ĉu vi prezentos referaĵon. Se temas pri subteno por esplorado kaj/aŭ kampolaboro, menciu kiujn planojn vi havas koncerne publikigon kaj disvastigon de la rezultoj. Tamen, se la subvencipeto celas evoluigon de retejoj, klarigu kiun celon havos la retejo, kiom ampleksa ĝi estos, kian efikon de la projekto oni antaŭvidas, kaj kiujn planojn vi havas por ĝia longdaŭra ĝisdatigo. Se la subvencio estos uzata por subteni la publikigon de monografio aŭ alia eldonaĵo, klarigu kiun laboron oni jam kompletigis, kiun legantaron oni celas, kiuj konkurencaj verkoj jam ekzistas en tiu ĉi kampo, kaj kiun efikon la verko celas.
La temposkemo por pagoj kaj projektaj rezultoj estos interkonsentita kun la sukcesa subvencipetanto. Pagoj dependos de liverado de la promesitaj rezultoj kaj kutime okazos en du aŭ pliaj etapoj, tiel ke la fina parto de la subvencio estos pagita je kompletigo de la projekto (se tia dispartigo de la pago malhelpus la realigon de la esploro, alia aranĝo estas ebla). Kutime la mono de la subvencio devos esti uzata ene de unu jaro post ĝia aljuĝo.
Postuloj al la subvenciuloj
CED celas travideblecon kaj alireblecon en la funkciado de la Programo por Interlingvistika Subteno. Tiucele, sukcesa kandidato por subvencio devas liveri jenajn materialojn (en Esperanto, la angla, aŭ eventuale alia lingvo laŭ interkonsento), aldone al aliaj esplorrezultoj:
- Bildon kaj vortumon pri la kandidato kaj ties laboro, por afiŝo en la sociaj retprofiloj kaj kanaloj de CED;
- Mallongan artikolon por la blogo ESF Connected, de nia partnera fondaĵo ESF;
- Priskribon de la subvenciata esplorprojekto por la novaĵletero de CED, Informilo por Interlingvistoj (IpI), kaj ties anglalingva versio Information for Interlinguists (IfI);
- Finan raporton kun la rezultoj de la esploro, projekto aŭ evento, kun eventuala mencio pri estontaj planoj.
CED ankaŭ povas peti aliajn liveraĵojn depende de la specifaĵoj de la subvenciata projekto. Ricevi subvencion de CED implicas akcepton de tiuj kondiĉoj.
La subvencipeta formularo estas disponebla en la angla (paĝo 1) kaj Esperanto (paĝo 2). La kandidato povas elekti inter tiuj lingvoj por sia propono. La pritaksado de la kandidatiĝoj baziĝos sur la jenaj informoj:
- Resumo de la proponata esploro, projekto aŭ evento (100-150 vortoj);
- Priskribo de antaŭvidataj rezultoj kaj liveraĵoj (ekzemple, artikolo, libro, esplorraporto, retejo);
- Buĝeto;
- Mallongaj biografioj de la kandidatoj, inkluzive de iliaj kvalifikaĵoj por partopreni en la projekto;
- Klarigo pri la kongruo de la projekto kun la prioritatoj de CED;
- La nomo kaj kontakt-informoj de tri homoj kiuj povos provizi referencojn pri la kandidatoj.
Por kandidatiĝi, sendu la kompletigitan formularon kun la informoj supre al la retadreso ced@interlingvistiko.net.
Aktuale, CED pretas konsideri subvencipetojn je ajna dato. Povas esti ke estonte necesos starigi fiksitajn limdatojn. Laŭeble, subvencipetantoj ricevos la rezultojn pri la kandidatiĝo ene de unu monato.
Antaŭaj subvenciitoj
- 2025: Serĉante “universalajn” datumojn: Antaŭa serĉado por lokalizi datumfontojn rilatajn al Gestuno
Jennette Phillips (Gallaudet University) kaj Victoria Nyst (Leiden University)
Ĉi tiu projekto celas inventarii kaj kolekti arkivajn fontojn de la projekto Gestuno, komuna iniciato de eŭropaj asocioj de surduloj en la 1970-aj jaroj, kiu kodigis fruan formon de Internacia Signo, kontakta signolingvo uzata ĉe internaciaj eventoj. Kvankam ne ekzistas “universala” formo de signolingvo, multaj surduloj uzas diversajn rimedojn por komprenigi sin dum komunikado trans lingvaj limoj. La kreado de Internacia Signolingvo estis aldono de unu tia rimedo. Internacia Signo estis proponita en 1924, sed nur en 1975 la Monda Federacio de Surduloj kompilis la libron Gestuno: International Sign Language of the Deaf / Langage Gestuel International Des Sourds (Gestuno). Tiu klopodo evoluigi internacian signon estis unika historia evento en la historio de surduloj, ĉar ĝi estis internacia kunlabora entrepreno de la surdula komunumo por la surdula komunumo.
La Programo por Interlingvistika Subteno donus la eblecon lokalizi datumojn kaj taksi la fareblecon kaj amplekson de estontaj subvencipetoj. Post la kompletigo de la projekto, mi produktos komentitan superrigardon de la lokalizitaj datumfontoj kaj esplorproponon por pli vasta doktoriĝa projekto pri la historio de Gestuno kaj Internacia Signo.
- 2025: “Pecet-post-peceta” paco: Lingva justeco kaj pacokonstruado en Nord-Irlando
Micheál Hearty (Transitional Justice Institute, Ulster University) kaj Cecilia Gialdini (Trinity College Dublin)
La projekto ekzamenas la rilaton inter lingva justeco kaj pacokonstruado, traktante la ĝis nun nesufiĉe esploritan rolon de lingvaj rajtoj en la postkonflikta rekonstruado de socio. Por tio ni fokusiĝas al la kazo de Nord-Irlando, kiu adoptis “pecet-post-pecetan” aliron al pacokonstruado. Mallonge dirite, tia aliro traktas problemojn izolite unu de la alia anstataŭ en holisma maniero. Praktike tio ebligis al politikaj agantoj tuj trakti kelkajn demandojn, dum aliaj estis prokrastitaj kun la promeso reveni al ili poste. Tiu “pecetigado” de la pacprocezo evitis stagnadon kaj malpliigis la probablecon de reveno al politika perforto.
Tamen, dum la jaroj pasis, la limigoj de tiu aliro fariĝis evidentaj. Ĝi ebligis la aperon de negativa paco en la regiono pro daŭraj prokrastoj en la adekvata traktado de tre disputigaj – sed kritikaj – demandoj. Unu tia prokrastita afero, oferita por konservi la impeton de la pacprocezo, estis lingvo. La projekton gvidas la jenaj demandoj: Kia estas la efiko de pecet-post-peceta pacokonstruada procezo sur lingvaj rajtoj en Nord-Irlando? Kia estas la nuna nivelo de lingva justeco en Nord-Irlando rilate al la irlanda lingvo kaj la ulster-skota lingvo?
- 2024: Esperanto kaj ideoj pri lingvokonstruado en Barato ĉ. 1878–1947: Edmond Privat, Barato kaj Esperanto
Bipasha Bhattacharyya (University of Cambridge)
La svisa profesoro, ĵurnalisto kaj aktivulo Edmond Privat estis ligita al Esperanto ekde la plej frua periodo de ĝia amasa organiza evoluo. Kune kun sia samideano kaj pacifisto Hector Hodler, Privat fondis jam en 1903 la revuon Juna Esperantisto. La intereso de Privat pri Gandhi kaj lia kunlaboro kun li, lia rolo kiel esperantisto, kaj lia intereso pri tio, kion li nomis “la Interna Lumo”, konsistigas partojn de liaj pli vastaj engaĝiĝoj kiel dudekjarcenta pacifisto kaj kontraŭkoloniisma aktivulo.
Tiuj engaĝiĝoj esprimiĝis en medioj kaj ene de Barato kaj ekster ĝi. Oni jam verkis pri la reprezenta rolo de Privat por Irano en la Ligo de Nacioj kaj pri lia kampanjado rilate al la pola nacia movado. Tamen lia rolo kiel aktivulo por la afero de la barata kontraŭkoloniisma movado restas temo tiel neglektata de anglalingva akademiularo, ke la titolo de la sola anglalingva libro pri la temo, Edmond Privat: A Forgotten Friend of India de P. C. Roy Chaudhury, estas plene pravigita. Ĉi tiu projekto estas destinita por ebligi semajnon da arkiva esplorado pri la ligoj de Edmond Privat kun la teozofia movado, la Esperanto-movado kaj la barata kontraŭkoloniisma movado.
- 2024: Plurdimensia indekso de lingva justeco: Mezuri lingvopolitikojn per la kapablo-aliro
Cecilia Gialdini (Trinity College Dublin)
Mi transformas mian doktoran disertaĵon en libron. La manuskripto, titolita Plurdimensia Indekso de Lingva Justeco: Mezuri Lingvopolitikojn per la Kapablo-Aliro, estas eldonota de la eldonejo John Benjamins Publishing kiel parto de la libroserio Studoj pri Mondaj Lingvaj Problemoj. La libro esploras indikilojn por taksi lingvopolitikojn inspiritajn de la kapablo-aliro, kaj tiel kontribuas al unu el la prioritatoj de la Fondaĵo, nome la taksado de lingva justeco.
La komencaj kolegaj recenzoj estis favoraj; tamen, la recenzantoj rekomendis, ke la manuskripto spertu profesian lingvan revizion antaŭ ol ĝi povos progresi al la sekva etapo de publikigo. Ĉar mia nuna posteno estas financata per projekto-specifa subvencio, mi ne havas aliron al instituciaj rimedoj, kiuj ebligus al mi kovri la koston de tiu servo. Tial mi petas subtenon de la Fondaĵo por kovri la elspezojn de profesia lingva revizio.
- 2024: Socilingvistika variado en Esperanto
James Hawkey (University of Bristol)
Tiu projekto esploras la socilingvistikan variadon en Esperanto, t.e. la ligiloj inter precizaj parolformoj kaj socia strukturo. Mi intervjuos esperantistojn en Britio kaj donos lingvajn taskojn al ili por lerni pri la prononcado kaj uzo de gramatikaj formoj en Esperanto. Tion mi faros por antaŭenigi la sciadon kaj pri socilingvistiko kaj pri la Esperanto-komunumo. Lastatempe, ni lernas pli kaj pli pri kiel la parolantoj de malgrandaj lingvoj parolas diversmaniere laŭ la socia konteksto, kaj kiel tio influas la evoluon de tiaj lingvoj. Ĝis nun, esploristoj pri variado ne konsideris Esperanton kiel taŭgan studobjekton, kaj la plejmulto de socilingvistikaj verkoj pri Esperanto adoptas antropologiajn aŭ lingvopolitikajn alirojn. Pro tio, mi volas aldoni alian socilingvistikan flankon al la studado de Esperanto.
Por havi sufiĉe da materialo, mi devos intervjui almenaŭ 15 homojn, kaj fari la lingvajn taskojn kun ili. Per tiuj kolektotaj datumoj, mi verkos studaĵojn. Mi intencas publikigi artikolon en prestiĝa socilingvistika revuo, ekz. Journal of Sociolinguistics aŭ Language and Society.
- 2022: Kunhavigo de scio en Esperanto: De fakaj al partoprenaj kulturoj, 1900/2000
Guilherme Fians (University of St Andrews)
Mia nuna projekto ekzamenas kiel la uzo de certaj lingvoj kaj komunikiloj helpas formi la manierojn en kiuj politika kaj scienca scio estas produktata dum du kritikaj momentoj en la historio de tutmondiĝo: la komenco de la dudeka jarcento kaj la komenco de la dudekunua jarcento. Per arkiva esplorado kaj cifereca etnografio, ĉi tiu interfaka (historio/socia antropologio) projekto uzas transliman komunikadon en Esperanto kiel enirejon por demandi: kian rolon ludis hegemoniaj lingvoj, planlingvoj kiel Esperanto, kaj specifaj komunikiloj en tiuj scenaroj de internacia produktado kaj cirkulado de scio?
La Programo pri Interlingvistika Subteno ebligus al mi viziti la arkivojn de la Esperanto-Ligo por Nordameriko – konservatajn ĉe la Universitato de Masaĉuseco Amherst – kio plifortigus la historian kaj transnacian komponenton de mia projekto. Mi aparte atentos al kiel la ligoj inter Esperanto kaj maldekstra aktivismo en Usono helpis formi la cirkuladon de informoj inter Eŭropo kaj Usono dum la periodo de la Malvarma Milito. Surbaze de ĉi tiu esplorado, mi intencas produkti artikolon por la ĵurnalo History and Anthropology pri Esperanto-mediaciitaj politikaj interŝanĝoj ĉirkaŭ temoj kiel postkoloniismo kaj usona imperiismo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
- 2022: En la mondon venis novan senton… sed ĉu tra la mondo iras forta voko? La 107-a Universala Kongreso de Esperanto
Rogener Pavinski (Sendependa filmisto)
Ekde 1905, per la okazigo de la unua Internacia Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, la esperantista komununo grandskale kuniĝas. La Universala Kongreso de Esperanto estas unika kulturfesto kaj tutmovada forumo, en kiu plej elstare montriĝas publike la praktika uzo de Esperanto. La kongresoj grave kontribuas al la kulturo de Esperanto, sed ili povus malfermi novajn vojojn por la lingvo ĝia komunumo.
Mi jam de dudek jaroj strebas al profesiigo kaj plivalorigo de la originala Esperanta kulturo, mi proponis, en la jaroj 2018 kaj 2023 al UEA, la produktadon de post-kongresaj dokumentaj filmoj, kiuj montras kiaj estas la etosoj en Esperantaj kongresoj. La filmoj prezentas mozaikon el pluraj flankoj, de solenaĵoj kaj prelegoj, ĝis distraj kaj artaj programoj, surbaze de intervjujoj kun kongresanoj kaj organizantoj, pinĉitaj de panoramo pri la kongresa urbo. Ĉar la Universalaj Kongresoj de Esperanto estas unika internacia evento, ĝi estas esplorobjekto en si mem. Krome, la ĉeesto de profesia filmisto dum la Kongreso povas utili por registri video-intervjuojn pri aliaj esplorprojektoj de ESF. Mi petas tiun subtenon por profesie registri la 107-an Universalan Kongreson de Esperanto, en Montrealo.
- 2022: Militrezistado pere de internacia lingvo
Javier Alcalde (Universitat Oberta de Catalunya)
Studo pri la uzo de Esperanto fare de Internacio de Militrezistantoj (angle War Resisters’ International). Temas pri internacia pacifisma asocio kreita post la Unua Mondmilito kun la esperantlingva nomo Paco.
La studo estas parto de pli granda projeko pri Esperanto kaj pacifismo, kiu eventuale fariĝos libro. Alia parto de tiu ĉi projekto publikiĝos baldaŭ kadre de la kolektiva libro Language as Hope: L. L. Zamenhof and the Dream of a Cosmopolitan Wor(l)d, kunordigita de Viola Beckmann kaj Liliana Ruth Feierstein. Unua versio de la esploro pri Internacio de Militrezistanto prezentiĝis pasintjare en la kadro de Council for European Studies 27th International Conference of Europeanists. Evidentiĝis tiam, ke pliaj analizoj de historiaj dokumentoj necesas. La projekto rezultiĝos je faka artikolo kaj du prelegoj en fakaj konferencoj pri pacifismo, politika scienco kaj esperantologio.
- 2021: Lingva imperiismo kaj kolonia rezisto: Proletaj esperantistoj en la periferioj de la Japana Imperio
Yauheniya Hudziyeva (Universitato Waseda, Tokio)
Mia projekto celas esplori la gravecon de la Esperanto-movado en la historio de japana koloniismo, kun fokuso sur la vivo kaj laboro de la japana esperantisto Yamaguchi Koshizu (1900-1923). Yamaguchi estis aktiva membro de esperantista komunumo en Tajvano. Kvankam ŝia vivo estis tragike mallongigita je la aĝo de 22 jaroj, ŝi estis grava kaj unika figuro, kiu ligis la tajvanajn esperantistojn al la japana socialisma movado.
Mi nuntempe laboras pri transskribado kaj tradukado de verkoj de Yamaguchi Koshizu al la angla el Esperanto kaj la japana. Mi planas prezenti artikolon pri Yamaguchi Koshizu kaj sennaciismo en la Japana Imperio ĉe la konferenco de la Association for Asian Studies en marto 2022. Mia prezento estos parto de internacia panelo pri anarkiismaj kaj proletaj Esperanto-movadoj en Azio. Mi povos provizi konferencan raporton pri la panelo por la ESF-blogo aŭ alia evento, same kiel kopion de mia prezenta artikolo. Mi ankaŭ intencas publikigi la artikolon ene de la jaro 2022.
- 2021: Publika datumbazo de Zamenhof Esperanto-Objektoj (ZEOj)
Michal Matúšov (Vikimedio Eo), Robin van der Vliet (Vikimedio Eo) and Robert Kamiński (Universala Esperanto-Asocio)
La projekto celas transformi la manieron kiel estas mastrumataj la datumoj pri ZEOj. Nuntempe ili estas prizorgataj de ununura homo en sia komputilo en teksta dosiero. Tio havas plurajn malavantaĵojn (ne estas alirebla por publiko, ne estas maŝine legebla, por uzi la datumojn en aliaj projektoj estas ĉiam bezonata prilaboro, ne estas konservataj datumoj pri ne plu ekzistantaj ZEOj, sekurkopiado estas pli defia ks). Ni proponas krei kaj ekuzi novan retan sistemon kiu estus legebla por ĉiuj (kaj homoj kaj komputiloj) kaj redaktebla por fidataj mastrumantoj.
Por helpi al la nuntempa prizorganto (Robert Kamiński), ni kreos helpajn materialojn pri redaktado de datumoj per la sistemo. ZEOj estos taŭge vidigitaj en la retejo, laŭplane sur interaktiva mapo. La sistemo laŭplane utiligos liberan programaron kun bona teĥnika subteno por certigi ties daŭropovecon post la periodo de pagado per tiu ĉi projekto.
