Language problems and language planning
Language Problems and Language Planning (LPLP) estas plurlingva fakrevuo kreita en 1969. LPLP fokuziĝas je lingvaj problemoj kaj la defioj kiujn ili prezentas por socia vivo, kun emfazo pri la manieroj kiel tiuj problemoj estas traktataj kaj prilaboritaj per lingvopolitikoj.
LPLP kultivas forte interfakan etoson, publikigante la verkojn de esploristoj el diversaj fakaj fonoj kiuj kuntekstigas kaj analizas la manierojn laŭ kiuj lingvo funkcias en socio, precipe kiel objekto de reguligo, administrado kaj kontestado. Kvankam studoj pri unuopaj kazoj rilate al apartaj naciaj aŭ regionaj problemoj estas bonvenaj, ni prioritatigas verkojn kiuj proponas ĝeneraligeblajn komprenojn gravajn en diversaj kuntekstoj, kun atento al lingvo kaj komunikado kadre de tutmondiĝo, precipe el lingvopolitika perspektivo. Konsiderante la interfakan amplekson de la revuo, aŭtoroj estas petataj klarigi siajn eltrovojn en maniero alirebla al scivolemaj fakuloj el iu ajn fako en la sociaj sciencoj kaj humanistikoj.
LPLP ankaŭ regule publikigas kontribuojn dediĉitajn al interlingvistiko kiuj analizas la evoluon kaj uzon de planlingvoj. Artikoloj kaj librorecenzoj pri tiaj temoj esploris, ekzemple, la ligojn inter religio kaj lingvoplanado, la uzon de ciferecaj amaskomunikiloj en la kreado de la transnacia Esperanto-komunumo, kaj slavajn konstruitajn lingvojn en la interreto.
La fakrevuo estas publikigita rete kaj papere kunlabore kun John Benjamins Publishing Company. Ĝi aperigas tri numerojn jare kaj estas enlistigita en Scopus sub tri fakaj kategorioj: Lingvistiko kaj Lingvo; Sociologio kaj Politika Scienco; Komunikado.
