Esperantologio /Esperanto Studies
Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj librorecenzoj, EES ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn el la Esperantologiaj Konferencoj. Ĝi publikigas kontribuojn ĉefe en Esperanto kaj en la angla lingvo, sed estas malferma al tekstoj en aliaj lingvoj – tiusence, ĝi aparte kuraĝigas la recenzadon de alilingvaj libroj.
La ĉefa celo de EES estas stimuli novajn alirojn al Esperantologio kaj Interlingvistiko, kaj subteni fakan interŝanĝon kaj kunlaboron sur ĉi tiuj studkampoj. La konstruktivaj kritikoj de la redakta komitato kaj revizoroj celas helpi esploristojn plibonigi siajn verkojn kaj, estontece, ankaŭ aperigi rilatajn studojn en alilingvaj fakaj revuoj.
Kreita en 1949, EES eldoniĝas sub la aŭspicioj de CED kaj kunlabore kun la eldonejo Mondial ekde 2019. EES aperigas unu numeron jare, kaj rete kaj papere.
Redaktoroj
Christopher Gledhill (Interkulturaj Studoj kaj Aplika Lingvistiko, Universitato Paris-Cité)
Klaus Schubert (Tradukado kaj Aplika Lingvistiko, Universitato de Hildesheim)
Redakta Komitato
Probal Dasgupta (Lingvistiko, Barata Statistika Instituto, Kolkato)
Guilherme Fians (Socia Antropologio, Universitato de Manchester)
Sabine Fiedler (Lingvistiko, Universitato de Leipzig)
Gotoo Hitosi (Lingvistiko, Tohoku-Universitato, Tokio)
Christer Kiselman (Komputiko kaj Matematiko, Universitato de Uppsala)
Ilona Koutny (Lingvistiko kaj Esperantologio, Universitato Adam Mickiewicz, Poznań)
Sergej Kuznetsov (Lingvistiko, Moskva Universitato)
Haitao Liu (Lingvistiko, Fudan-Universitato, Shanghai)
Kaori Nagai (Literaturo, Universitato de Kent)
Marc van Oostendorp (Lingvistiko, Instituto Meertens, Amsterdamo)
Humphrey Tonkin (Humanistiko, Universitato de Hartford)
