PUBLIKAĴOJ

CED publikigas du fakrevuojn pri interlingvistiko kaj lingvoplanado: Language Problems and Language Planning (kunlabore kun John Benjamins, Amsterdam) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (kun Mondial, New York). Laŭ nia sinteno favore al plurlingvismo kaj kontraŭ lingva imperiismo, tiuj fakrevuoj bonvenigas artikolojn kaj librorecenzojn en pluraj lingvoj.

Ni ankaŭ prizorgas la aperigon de dulingvan informilon kvarfoje jare: Informilo por Interlingvistoj (IpI, en Esperanto) kaj Information for Interlinguists (IfI, en la angla lingvo), kun ĝisdatigoj pri fakaj kaj eksterfakaj evoluoj rilataj al niaj agadkampoj.

Alia respondeco de CED estas prizorgi la libroserion Studies in World Language Problems, kunlabore kun la eldonejo John Benjamins. La libroserio publikigas monografiojn kaj redaktitajn volumojn pri lingvopolitiko, lingva administrado kaj lingvo-uzo en internaciaj kaj multnaciaj organizaĵoj, krom teoriaj studoj pri komunikado, multlingveco kaj lingva konflikto.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept