Subvencio Charles Power (Karlo Pov)

 Subvencio Charles Power (Karlo Pov) 

por Arkiva Esplorado

La subvencio Charles Power (Karlo Pov) por Arkiva Esplorado celas instigi kaj subteni arkivan esploradon pri Esperanto kaj interlingvistiko, ĉu en specialaj kolektoj pri tiuj temoj, ĉu en pli ĝeneralaj kolektoj. La subvencio estas administrata kaj garantiata de nia partnera organizaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). La subvencio estas aljuĝata konkurse de la Estraro de CED, laŭ konsilo de taŭge kvalifikita komitato por revizio de kandidatiĝoj. La komenca jara subvencia sumo estas 3000 USD.

Gvidlinioj kaj kriterioj por kandidatiĝo

Ne ekzistas limigoj pri nacieco por kandidatiĝi al la subvencio Charles Power. La proponoj estos taksataj laŭ siaj graveco, originaleco, la preparado de la kandidato por plenumi la esploron, kaj laŭ la kapablo fari signifan akademian aŭ popularan kontribuon al la agadkampo.

Postuloj al la subvenciuloj

Ĝis 80% de la plena subvencia sumo estos transdonata al la ricevonto per ununura pago. La restanta parto estos pagata post ricevo de 2-paĝa raporto pri la uzo de la rimedoj, ene de unu jaro post la aljuĝo. Ricevontoj estas instigataj teni CED kaj ESF informitaj pri la progreso de sia esplorado, kaj estas petataj sendi bildon kaj vortumon pri la ricevonto kaj ties laboro, por afiŝo en la sociaj retprofiloj kaj kanaloj de CED.

CED ankaŭ povas peti aliajn liveraĵojn depende de la specifaĵoj de la subvenciata projekto. Ricevi subvencion de CED implicas akcepton de tiuj kondiĉoj.

Kandidatoj devas prezenti skriban proponon, en la angla aŭ en Esperanto, enhavanta:

– Priskribon de la esplortemo kaj klarigon pri ĝia graveco por la agadkampo de esperantologio kaj/aŭ interlingvistiko (maksimume 2 paĝoj);

– Identigon de la arkivo(j) aŭ kolekto(j) kie la esplorado okazos, kun klarigo pri la elekto de tiuj lokoj (maksimume 1 paĝo);

– Tempoplanon kaj buĝeton por la proponita esplorvizito, kiu okazu ene de unu jaro post la dato de la kandidatiĝo; aŭ, se temas pri esploro en cifereca arkivo aŭ kolekto, priskribon de la planita metodaro (maksimume 1 paĝo);

– Planon por la redaktado (aŭ alia preparado) kaj disvastigado de la esplorrezultoj (maksimume 1 paĝo);

– Vivresumon (CV) de la kandidato.

Por kandidatiĝi, sendu la proponon kun la informoj supre al la retadreso ced@interlingvistiko.net, ĝis aŭ antaŭ la 30-a de septembro. La elekto de ricevonto fare de CED estos komunikita al la Direktoro de ESF la 31-an de oktobro de la kandidatiĝa jaro.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept