Politiko pri privateco

Tio estas la politiko pri privateco de la retejo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), kies adreso estas https://interlingvistiko.net/. Samloke troveblas la kontaktinformoj de CED, kiu estas ankaŭ la respondeculo pri datumoj.

La kolektado kaj uzo de personaj informoj por informaj celoj konforme al la artikolo 85 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo de EU (ĜDPR) eblas sen aparta permeso de la koncernatoj. Informoj kolektataj por la teknika funkciado de nia retejo tamen estas tuŝataj de la regularo.

 

Ĉar la retejo ne proponas la eblecon lasi komentojn, ĝi nek kolektas nek rajtigas nin konservi viajn nomon kaj retpoŝtadreson kiam vi vizitas la retejon.

Se vi registriĝas por ricevi niajn novaĵleterojn, vi rajtigas nin konservi la personajn informojn, kiujn vi sendas al ni. Vi ĉiam rajtas peti nin forigi tiujn informojn kaj, tiel, forigi vin de nia dissendolisto.

 

Artikoloj ĉe tiu ĉi retejo eble inkluzivas enkorpigitan enhavon (t.e. filmojn, bildojn, artikolojn ktp.). Enhavo enkorpigita el aliaj retejoj kondutas kiel se vizitanto vizitus tiun alian retejon.

Tiuj retejoj eble kolektas informojn pri vi, uzas kuketojn, enkorpigas aldonan spuradon fare de eksteraj liverantoj kaj observas viajn interagojn kun tiu enkorpigita enhavo, inkluzive de spurado de viaj interagoj kun la enkorpigita enhavo se vi havas konton kaj estas ensalutinta al tiu retejo.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept