Studies in World Language Problems estas neperioda serio eldonita de CED kune kun John Benjamins Publishing Company (Amsterdam) pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzo. Ĝi koncernas precipe lingvopolitikan demandojn kaj rilatojn inter lingvaj komunumoj, specife en internaciaj kuntekstoj.
La libroserio bonvenigas monografiojn kaj redaktitajn volumojn pri lingvopolitiko, lingva administrado kaj lingvouzo en internaciaj kaj multnaciaj organizaĵoj kaj entreprenoj, kaj ankaŭ teoriajn studojn pri komunikado, multlingveco kaj lingva konflikto.