Esperantologia Konferenco 2016

La 39a Esperantologia Konferenco

Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo esperanto: divers-specaj influoj kaj faktoroj

Loko: Nitro, Slovakio
Dato kaj horo: 28a de julio 2016
Organizis: Maria Rosaria Spanò kaj Orlando Raola

Okazis kadre de la 101a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

Ĉu necesas evoluigi Esperanton?
Resumo: Antaŭ pli ol kvardek jaroj, mia profesoro pri lingvistiko André Martinet instruis al mi, ke «lingvo evoluas ĉar ĝi funkcias». Do, por konvinki lingviston, ke Esperanto estas vivanta lingvo,necesas pruvi, ke Esperanto kapablas evolui «same» kiel naciaj lingvoj. Sed la evoluo de lingvo povas deveni de multaj kaŭzoj. Ĝi povas veni de evoluo de la socio. En la franca lingvo ekestis antaŭ kelkaj jardekoj la bezono de nova vorto por tiu, kiu lernas ekster la «normala 9 lerneja» medio, ĉar pli kaj pli diversiĝis la maniero lerni.Tial enkondukiĝis la vorto «apprenant».En Esperanto, ne estas simila bezono: ekde la komenco, Esperanto-lernantoj lernas ekster la lerneja medio, kaj se ja necesas specife mencii tiun, kiu lernas en lernejo,ni simple uzu lernejano. En nacia lingvo,evoluo povas rezult iankaŭ de politika decido. Ekzemple, antaŭ kvar jaroj la franca ĉefministro decidis malpermesi la uzon de la vorto «fraŭlino» en administracio, kaj tio jam estas aplikata en lernejoj, trajnoj…supozeble tio kreos lingvan evoluon: ĉuekzistas tiom aŭtoritataj decidoj en Esperantujo? Analizante la diversajn kaŭzojn de evoluo de etnaj lingvoj kaj de Esperanto, oni evidente konstatas diferencojn. Tamen la ideo,ke kiel planlingvo, Esperanto ankoraŭ devas esti evoluigita per aŭtoritataj decidoj kaj ne estas sufiĉe matura por evolui mem estas refutebla.

François Lo Jacomo

‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’?: Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo
Resumo: En la unuaj priskriboj de la gramatiko de Esperanto kaj en siaj Lingvaj Respondoj, Zamenhof donis multan atenton al morfologio, t.e. la vortformado, kaj kompare malmultan atenton al sintakso, t.e. la vortordo. Jansen (2008, 2007) konvinke argumentas, ke la baza vortordo de la lingvo estas subjekto-verbo-objekto (SVO); aliflanke, en la kazo de la vortordo de nomoj (N) kaj adjektivoj (A), ambaŭ ordoj AN kaj NA eblas, eĉ se AN nepre pli oftas (kiel ankaŭ Gledhill 2000). Laŭ la Oftecvortaro de Esperanto (Quastoff, Fiedler kaj Hallsteinsdóttir 2014) la vortoj ‘internacia’ kaj ‘lingvo’ troviĝas en la plej alta oftecoklaso de la tuta oftecvortaro, kaj tiel alta vortofteco estas pruvo pri ilia graveco en la kulturo de la lingvo (Fiedler 2010, 2016). La esprimo ‘Lingvo Internacia’ estas listigita kiel grava esperantonimo en Melnikov (2015:191) kiel “origina nomo” de Esperanto. La prelego intencas prezenti kelkajn konsiderojn pri la pranomo en diakrona (t.e. tratempa) perspektivo, komparante la uzon de la esprimoj ‘Lingvo Internacia’ kaj ‘internacia lingvo’ per korpusoj en Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, kiuj verkis en la lingvo en diversaj momentoj de la historio de la lingvo mem.

Federico Gobbo

La jidogramatiko de Zamenhof kaj lia Lingvo universala
Resumo: Zamenhof verkis gramatikon pri jido ĉirkaŭ 1880. Mallonga raporto pri ĝi estis publikigita en la revuo Leben un visenŝaft en 1909, sed plene ĝi aperis nur en 1982. La gramatiko estas verkita en la rusa lingvo kaj science priskribas jidon, sed la aŭtoro strebis ankaŭ al unuecigo de la lingvo, kiu estis parolata en multaj dialektoj. Temis pri elekto inter pluraj prononcoj kaj pri decidoj pri gramatikaj trajtoj. Tial la verko enhavas normigajn elementojn. Zamenhof studis medicinon en la Imperiestra Moskva Universitato dum du jaroj, de aŭgusto 1879 ĝis aŭgusto 1881, kio signifas ke, kredeble, la ellaborado almenaŭ parte okazis en Moskvo. Li proksimume samtempe ellaboris lingvon nomatan Lingvo universala, kiu estas pluevoluigaĵo de lia Lingwe uniwersala (Bjalistoko 1878) kaj antaŭiranto de Lingvo internacia publikigita en Varsovio en 1887. Mi montros ke ekzistas similecoj inter la du lingvoj jido kaj Lingvo universala.

Christer Kiselman

Juda fantomo en ĉinaj skatoloj: La rolo de la judeco de Zamenhof en la historio de Esperanto
Resumo: En tre konata letero al Alfred Michaux (14.III.1905), L.L. Zamenhof skribas, rakontante pri sia vivo: Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. Plene sentema pri la kondiĉo de sia popolo, antautempa pasia cionisto, Zamenhof transiris el fokuso je la hebrea popolo al plej ampleksa vido kaj idearo koncernanta la tutan homaron, kaj laŭ la lingva kaj laŭ la ideala perspektivo. En la Unua Libro (1887), Zamenhof mem komparis la transiron de cionismo al Esperanto al la transiro de la rivero Rubikono en 49 a.K. fare de Julio Cezaro, do al findecida, neforviŝebla ago. La judeco de Zamenhof daŭre ludis gravan rolon dum la tuta intelekta kaj ideala itinero de Zamenhof. La tuta vojo – inter kies mejloŝtonoj ĝis la formulado de la interna ideo menciindas 10 Hilelismo kaj Homaranismo – estis konstante katakterizita, laŭ la jam menciita letero al Michaux, de konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj – ĉiuj […] nedisigeble ligitaj cetere kun la juda identeco de Zamenhof. D-ino Esther Schor, docento ĉe la Universitato de Princeton, en sia eseo Esperanto: a Jewish History, difinis la historion de Esperanto ”serio da ĉinaj skatoloj enhavantaj judan fantomon”. Tiu ĉi kontribuo strebos ”malfermi la skatolojn” kaj retrorigardi la historion de Esperanto laŭ tiu ĉi perspektivo.

Maria Rosaria Spanò

Ontologio: Ĝia rolo en la scienca Esperanto-evoluo
Resumo: Organizi kaj reprezenti informojn konsistigas unu el la grandaj defioj nuntempaj, kie je pli vastaj niveloj produktatas informoj en la ĉiutaga vivo, des pli kun la alveno de la novaj teknologioj pri informado kaj komunikado. Kiel rolas ontologioj en tiu organizado kaj reprezentado de informoj por evoluigi Esperanton? La scienca agado en Esperantujo, miaopinie, estas unu el la plej malfacilaj agadkampoj, ne pro la fakto ”sciencumi”, sed pro la atingeblecoj oferataj de Esperanto ekde scienca vidpunkto al la socio, pli ekzakte dirite: al la ne esperantistoj. Gravas verki, traduki al Esperanto por esperantistoj, sed ankaŭ verki pri Esperanto kaj montri al la socio kion la komunumo faras, kiujn valorojn oni povas atingi pere de tiu agado kaj kiom riĉa povas esti la lingvo socie, ekonomie, lingvistike, kulture kaj praktike. Surbaze de la diplomlaboraĵo titolita ”Dizajno pri baza ontologio de la Nacia Kongreso de Esperanto” oni celis ne nur prezenti la lingvon al la ne esperantista scienca komunumo, sed atingi bibliografian verkon kaj praktikan aplikadon pere de ontologioj: sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn pri specifa fakkampo tra terminologiaj kaj konceptaj specifaĵoj en formala lingvo (maŝin-komprenata), kun la celo plifaciligi la serĉon kaj reakiron de informoj per semantikaj interkompreniĝoj inter uzantoj kaj inteligentaj programaroj. Samkiel la ontologioj, ekzistas pluraj sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn ne nur laŭ tradicia maniero sed ankaŭ reta. Tial prezenti ilin evidentigas sciencan evoluon por la movado kaj la lingvo nepreteratentenda, ĉar ĝi kontribuas al la lingva evoluigo

Ariadna García Gutiérrez

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept