Esperantologia Konferenco 2023
La 45a Esperantologia Konferenco de CED, 2023

Loko: Politecnico di Torino, Turin, Italy
Dato kaj horo: 3a kaj 4a de aŭgusto 2023, de 09 a.t.m. ĝis 12 t.m.
Organizas: Javier Alcalde kaj Mark Fettes
Okazas kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto



Pri la
Alvoko por la 45a Esperantologia Konferenco de CED
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45-a Esperantologia Konferenco de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (29 jul-5 aŭg. 2023).
Du tri-horaj sesioj enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de Esperantologio rilate al fontoj kaj arkivoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko en Italio, honore al la lando kiu gastigas la ĉi-jaran konferencon. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.
Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadresoj de la organizantoj: jalcaldevi [ĉe] uoc.edu kaj mtfettes [ĉe] sfu.ca. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale.
La limdato por proponoj estas la 15-a de majo 2023.
Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.
Javier Alcalde, Guilherme Fians kaj Mark Fettes
Organizantoj de EK 2023
Pri la
Programo
3a de Aŭgusto: Unua sesio
09:00 – Liberiĝi de interlingvistiko
Jouko Lindstedt
09:30 – Kiel Esperanto eniris la semiologian vivon?
Klaus Schubert
10:00 – Epistemologiaj konsideroj pri la studado de Esperanto
Eric Macpherson
10:30 – Kompili Homeran leksikonon por havi vortaron
Nicola Ruggiero
11:00 – Esperanto kaj universitato I. Studoj en Esperanto pri esperantologio kaj lingvistiko en AMU
Ilona Koutny
11:30 – Publika debato
12:00 – Fino de la unua sesio
4a de Aŭgusto: Dua sesio
09:00 – Neakceptebla lingvo – la poŝta cenzuro de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj tra la 20-a jarcento
James Rezende Piton
09:30 – La nerealigita kaj forgesita potenco de Esperanto: Raciigi kaj demokratigi lingvon en Ĉinio
Joseph Essertier
10:00 – Esperantaj heredaĵoj en publikaj arĥivoj: ŝancoj kaj defioj
Rubeno Fernàndez Asensio
10:30 – El asocia arkivo al reta muzeo: la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932) en la nubo de ciferecaj homsciencoj
Pascal Duboug-Glatigny
11:00 – Esperanto kaj universitato II. Strategio allogi profesorojn lerni Esperanton
Vicente Manzano-Arrondo
11:30 – Publika debato
12:00 – Fino de la dua sesio