Nitobe-Simpozio 2021

Retrorigardo al

Nitobe-Simpozio 2021

Laborlingvoj: Angla kaj Esperanto (kun samtempa interpretado)

Belfasto, Londono

26a -27a de julio 2021

Temo: Lingvo, Konflikto, kaj Sekureco

Konferencejo:  virtuale

La simpozion organizis la Universitato de Ulstero kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kun la financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF)

Ĉefaj kampoj
  • Lingvopolitiko en Nord-Irlando kaj la sekvoj por la dividado de la povo en konfliktantaj socioj
  • Lingvo kadre de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo
  • Lingvo en humanecaj krizoj kaj anticipa packonstruado mondskale
  • Antaŭenpuŝi lingvan justecon

8a Nitobe-Simpozio

Prelegoj kaj prelegintoj

Ĉefprelegantoj: elŝutebla PDF-dokumento ‘Resumoj de la prezentoj

Sarah Williams (Direktoro pri Regado kaj Konformiĝo, Belfasta Urba Konsilio) ~ 30 minutoj La lingva strategio de la Urba Konsilio de Belfasto 2018-2023.

Philip McDermott (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj Lingva agnoskado kaj profunde dividitaj socioj: ĉu de tolerado al diskuto?

Janice Carruthers kaj Mícheál Ó Mainnín (Reĝina Universitato de Belfasto) ~ 20 minutoj Lingvopolitiko en Nord-Irlando post la interkonsento ‘Nova Jardeko, Nova Aliro’.

Niall Comer (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj Pretigado de la vojo al prilingvaj aktoj: la irlanda ligo, la Universitato de Ulstero kaj la interkonsento ‘Nova Jardeko, Nova Aliro’.

Raffaella Folli, Juliana Gerard, Lynda Kennedy, Susan Logue kaj Christina Sevdali (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj Rikolto de plurlingvaj enmigrintaj lernantoj: dek jaroj en la Centro pri Plurlingveco ĉe Ulstero.

Carmen Delgado Luchner (Universitato de Friburgo) ~ 30 minutoj Kiel plani por la neantaŭvidebla: regado de lingvaj ligantoj en humanecaj organizaĵoj.

Javier Alcalde (Aŭtonoma Universitato de Barcelonao; Malfermita Universitato de Katalunio) ~ 20 minutoj Paco kaj lingva diverseco. Kiu rolo por Esperanto?

Alessandro Rotta (Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) ~ 30 minutoj Lingvaj politikoj por preventi konfliktojn: la sperto de la Alta Komisaro pri Naciaj Minoritatoj.

Roberta Medda-Windischer (Instituto pri la Rajtoj de Minoritatoj, Eurac Research) and Sia Spiliopoulou Åkermark (Pacinstituto de Alando) ~ 20 minutoj Indikiloj de lingva integrado por atingi lingvan justecon: Taksado de la plenumado de politikoj bazitaj sur la Gvidlinioj Ljubljano per indikiloj.

Sarah McMonagle (Universitato de Hamburgo) ~ 20 minutoj Lingvopolitiko en multlingvaj urboj.

Sonja Novak Lukanovič (Universitato de Ljubljano) ~ 20 minutoj Ĉu lingva onflikto markas lingvan kontakton en Slovenio?

Ljubica Djordjević (Eŭropa Centro pri Minoritataj Temoj) ~ 20 minutoj Lingva naciismo: la statuso de lingvoj kaj tiel-nomataj lingvoj, kiuj aperis el la serbokroata.

Irmgarda Kasinskaite-Buddeberg (Unesko) ~ 30 minutoj La internacia jardeko pri Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032) kiel unu el la internaciaj kunlabor-meĥanismoj cele al lingva justeco.

Michele Gazzola (Universitato de Ulstero) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser) ~ 30 minutoj Indekso pri lingva justeco kiel ilo por preventi konflikton

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept