Nitobe-Simpozio 2018

Retrorigardo al

Nitobe-Simpozio 2018

Postsimpozia raporto

Elŝutebla raporto de la Simpozio, verkita de Humphrey Tonkin

Lisbono, Portugalio

4a – 5a de aŭgusto 2018

Temo: Esperanto kaj interlingvistiko kaj ilia rilato al la disciplinoj

Konferencejo:  konstruaĵo Reitoria da Universidade de Lisboa, Alameda da Universidade

La simpozio estis aranĝita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF)

Antaŭsimpozia raporto

Datumoj por antaŭsimpozia raporto rilate universitatojn kaj Esperanto estis kolektitaj ĝis la 1-a de Julio 2018. La raporto estis publikigita la 23an de julio. 

Verkita de Juan Diego Díaz Bautista (komisiito) en kunlaboro kun Vicente Manzano Arrondo.

Retejo: Kunagade

7a Nitobe-Simpozio

Kunteksto kaj Celoj

La Simpozio arigis universitatanojn kiuj aŭ jam okupiĝas pri Esperanto kaj Interlingvistiko aŭ interesiĝas pri la temo en la kunteksto de sia propra instruado de (soci)lingvistiko, lingvopolitiko, sociaj sciencoj k.s., kun la celoj:

(1) trakti kun instruantoj kaj esplorantoj de Esperanto kaj Interlingvistiko pri komuna agado en la estonteco por plifortigi kaj plielstarigi tiun fakon, t.e. plani la estontecon de Esperanto kaj interlingvistiko en instruado kaj esplorado en universitatoj.

(2) Konsideri la rilaton inter la diversaj disciplinoj unuflanke kaj Esperanto kaj interlingvistiko aliflanke. Ekzistas fendo inter kernaj disciplinoj kaj niaj agadoj. Oni devas pensi kiel transponti la fendon. Kiel igi Esperanto kaj interlingvistiko integra parto de instruado pri ĝenerala lingvistiko, instruado pri lingvopolitiko ktp kaj kiel enkadrigi tiujn disciplinojn en instruado pri Esperanto kaj interlingvistiko? Kiel tion fari por aliaj disciplinoj?

Organizo kaj strukturo

Temis pri labora konferenco, kun celo forigi la izolitecon inter la diversaj universitatanoj kaj starigi kunlaboron; sekve la nombro de formalaj referaĵoj estis minimuma kaj post ĉiu el ili okazis vigla interdiskuto inter la partoprenantoj.

La oficialaj laborlingvoj estis Esperanto kaj la angla, kun eventuala rolo ankaŭ de la hispana kaj/aŭ de la portugala.

Partopreno estis laŭ invito.

Organizis la simpozion Javier Alcalde.

Prelegoj kaj prelegintoj

Ĉefprelegantoj: elŝutebla PDF-dokumento ‘Resumoj de la prezentoj

(1) Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig) donis superrigardon pri la nuna stato de studoj kaj esploroj en Esperanto kaj Interlingvistiko, inkluzive de fortoj kaj malfortoj (kampoj bone reprezentataj kaj kampoj kie estas nepre bezonata plia esplorado). Alivorte, Esperanto en (soci/inter) lingvistiko. Gravas instigi socilingvistikajn esplorojn pri la Esperanto-komunumo. Nuntempe tiuj socilingvistikaj esploroj, se ili estas farataj entute, estas farataj ‘amatore’. Rezulte, persistas stereotipoj pri Esperanto ĉe socilingvistoj. 

(2) Roberto Garvía (Universitato Carlos III de Madrido) prelegis pri enmeto de Esperanto-rilataj elementoj en pli vastaj sociaj sciencaj kursoj, sociologio, sociaj movadoj, kaj historio, precipe pri la tuta esplorkampo de la frua historio de la Esperanto movado, kun ekzemploj el Hispanio kaj Katalunio. 

Aldone:

Juan Diego Bautista prezentis sian raporton pri instruado de Esperanto en universitatoj. La raporto, pretigita por la Nitobe-seminario, estis farita laŭ larĝa vidpunkto, kaj troviĝas supre de ĉi tiu paĝo.

Duncan Charters prezentis la multjaran spertojn de ILEI en tiu fako, inkluzive de la rezultoj de la ILEI konferenco okazonta en julio 2018 en Madrido, Hispanio.

Vicente Manzano-Arrondo  prezentis la unuajn rezultojn de nova esploro pri la percepto de la disvastigo de la angla lingvo en pluraj Eŭropaj landoj, kiuj plurmaniere rilatas al la temo de la simpozio.

Grant Goodall prezentis la faktorojn, kiujn oni uzas en sia universitato por decidi kiujn lingvojn oni tie instruu.

Programo

Sabato, 4a de Aŭgusto

Enkonduko, Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford)

Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig): ‘Esperanto kiel esplorobjekto en soci/interlingvistiko’

Debato pri la nuna stato de studoj kaj esploroj en Esperanto kaj Interlingvistiko. Gvidanto: Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz, Poznan, Pollando)

Juan Diego Bautista (Universitato de Sevilo, Hispanio): ‘Raporto pri instruado de Esperanto en universitatoj’

Maria Majerczak (Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando): ‘Debato pri Esperanto kaj universitato’

Duncan Charters (Kolegio Principia, Usono): ‘Prezento de ILEI-agado’

Debato pri la rilato inter ILEI kaj universitato. Gvidanto: Mireille Grosjean 

Dimanĉo, 5-a de Aŭgusto

Mireille Grosjean, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj: ‘Diskuto pri ILEI-agado’ – repreno de la hieraŭa debato, nome “Prioritatoj kaj iniciatoj” de ILEI.

Roberto Garvía (Universitato Carlos III, Madrido, Hispanio): ‘La Esperanto-movado kaj socisciencaj esploroj’

Debato pri ‘Esperanto kaj Interlingvistiko kaj sociaj sciencoj’, gvidanto Michele Gazzola (Universitato de Leipzig)

Vicente Mánzano-Arrondo (Universitato de Sevilo, Hispanio): ‘Kognaj biasoj pri la angla’

Grant Goodall (Universitato de Sandiego, Kalifornio): ‘Kiujn lingvojn oni instruu en la universitato?’

Konkludoj Humphrey Tonkin

Postsimpozia Raporto

Elŝutebla raporto de la Simpozio, verkita de Humphrey Tonkin

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept