Nitobe-Simpozio 2004

Retrorigardo al

Nitobe-Simpozio 2004

Postsimpozia raporto

Al nova internacia lingva ordo‘ ~ Aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio en tri lingvoj (detaloj sube).

Pekino, Ĉinio

25a – 26a de julio 2004

Temo: Direkte al nova internacia lingva ordo

Konferencejo: La Pekina Internacia Konferenca Centro en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno (Yayuncun)

La simpozio estis aranĝita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Financan subtenon ricevis la simpozio de Esperantic Studies Foundation

3a Nitobe-Simpozio

Kunteksto kaj Celoj

Pro la lingva hegemonio de la angla kaj nunaj lingvaj problemoj evidentas kiel pli bone estus havi Esperanton kiel mondlingvon. La simpozio esploras ĉi tiujn temojn.

Organizo kaj Strukturo

La simpozio estis aranĝita en la kadro de 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino kaj realiĝis en la lingvoj
ĉina, angla kaj Esperanto.

Interpretado 

[Partopreno estis laŭ invito.]

Organizis la simpozion 

Prelegoj kaj Prelegintoj

Prelegis Prof Dr. Humphrey Tonkin, Dr. Kobayashi Tukasa, Yang Guang, Michael Cwik, Prof. Su Jinzhi, Noel Muylle, Prof. LIU Haitao, Miyoshi Etsuo, Kimiko Schwerin, Prof. Dr. Lee Chong-Yeong.

Programo

Estis prezentitaj jenaj prelegoj:

  • Prof. Dr. Humphrey Tonkin (University of Hartford/USA): ‘Lingva egaleco en internaciaj rilatoj’;
  • Dr. Kobayashi, Tukasa  (Tokio): ‘La lingva Problemo en Ligo de Nacioj kaj Nitobe, Inazô’;
  • Yang, Guang (General Director, Dept. of Language Planning & Administration, State Language Commission, Ĉinio): ‘La celo kaj stato de la homa civilizacio: egaleco kaj diverseco de lingvoj kaj kulturoj’;
  • Michael Cwik (Ekonomisto, Eŭropa Komisiono): ‘Principoj por komunikado ene de multlingva komunumo kiel Eŭropa Unio’
  • Prof. Su, Jinzhi (Institute of Applied Linguistics, State Language Commission, Ĉinio): ‘Lingva egaleco sur la fono de lingva diverseco’;
  • Noel Muylle (Director of Translation Service, EC): ‘Tradukservo ĉe Eŭropa Unio’;
  • Prof. Liu, Haitao (Beijing Broadcasting University): ‘Lingva egaleco en internaciaj rilatoj: la rolo de Ĉinio’;
  • Miyoshi, Etsuo (World Federalist Movement): ‘Kunligu Esperanton al Monda Federalista Movado’;
  • Kimiko Schwerin (Baha’i International Community): ‘La bahaa vidpunkto pri mondaj lingvaj problemoj’;
  • Prof. Dr. Lee, Chong-Yeong (Vice President, UEA): ‘Al nova lingva ordo’
Postsimpozia Raporto

Raporto aperinta en Informilo por Interlngvistoj: 2005 

Redaktis Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao (2004) Universala Esperanto-Asocio: Rotterdamo.

La libro enhavas ĉiujn kontribuojn en la angla, Esperanto kaj la ĉina.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept