9-a Nitobe-Simpozio 2023
9-a Nitobe-Simpozio 2023




Laborlingvoj: Esperanto, angla, itala (samtempa interpretado haveblas)
Torino, Italio
vendredo 28 julio 9:00-18:00 kaj sabato 29 julio 9:00-13:00
Temo: Post 75 jaroj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kia estas la stato de efektivigo de lingvaj rajtoj?
Ejo: Universitato de Torino, Centro Aldo Moro, Via Verdi.
La simpozio estis aranĝita de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la Ulstera Universitato kaj la Universitato de Torino.
Organizantoj: Michele Gazzola, Nicole Marinaro, Maria Margherita Mattioda
Kun financa subteno de: Esperantic Studies Foundation; Asocio “Nitobe” – lingva demokratio kaj justeco; Universitato de Torino.
9-a Nitobe-Simpozio
Priskribo
La ĝenerala temo de la Nitobe Simpozio estas “Post 75 jaroj de la universala deklaro de homaj rajtoj: kia estas la stato de efektivigo de lingvaj homaj rajtoj?”. La simpozio estas momento de pripensado kaj diskuto pri temo kiu akiris konsiderindan gravecon en la lastaj jaroj pro multaj kialoj, inkluzive de la kreskantaj internaciaj migradoj, la procezoj de kultura kaj lingva homogenigo ligitaj al tutmondiĝo kaj la cifereca revolucio, kiuj malfavoras la lingvojn minoritatojn, kaj fine situacioj de armita konflikto en plurlingvaj landoj kiel Ukrajnio. La Nitobe Simpozio dediĉos specifan sesion al la kazo de lingvaj rajtoj en Italio, inkluzive de tradiciaj minoritatoj kaj tiuj devenantaj el enmigrado.
Prelegontoj
Provizora listo de prelegantoj (laŭ alfabeta ordo):
Agresti Giovanni, Universitato Bordeaux Montaigne
Archibald James, Universito McGill/Universito de Torino
Barni Monica, Universitato por fremlandanoj de Sieno
Clément-Wilz Laure, Universitato Parizo-Est Créteil
Climent-Ferrando Vicent, Universito “Pompeu Fabra”, Barcelono
Fenollar i Sastre Vicent, Politika respondeculo de NPLD (reto por antaŭenpuŝi lingva diverseco)
Fiorentini Ilaria, Universitato de Pavia
Grin François, Universitato de Ĝenevo
Häggman Johan, Politika konsilanto de FUEN- Federala unio de eŭropaj naciecoj
Hult Francis, Universito de Marilando, Baltimora
Lainio Jarmo, Vicprezidanto de la Komitato de Fakuloj de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
Ó Riain Seán, Eŭropa Esperanto-Unio
Phillipson Robert, Kopenhaga Komerca Universitato
Skutnabb-Kangas Tove, Åbo Akademio
Stango Antonio, Prezidanto de FIDU (Itala federacio de homaj rajtoj)
Wickström Bengt-Arne, Universitato Andrassy de Budapeŝto
Por aliĝi, skribu al Nicole Marinaro Marinaro-N@ulster.ac.uk. Aliĝo estas senpaga.