Nitobe-Simpozio 1996
Retrorigardo al
Nitobe-Simpozio 1996
Postsimpozia raporto
Aktoj: Fettes, M., & Bolduc, S. (1998): Al lingva demokratio (vidu plej sube).
Prago, Ĉeĥio
20a – 22a de julio 1996
Temo: Lingvo por paco kaj demokratio: komunikado kaj lingvaj rajtoj en internaciaj organizaĵoj
Konferencejo:
La simpozio estis aranĝita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Financan subtenon ricevis la simpozio de Esperantic Studies Foundation.
3a Nitobe-Simpozio
Kunteksto kaj Celoj
Rimarkoj al la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj – verkita de Humphrey Tonkin
Partoprenis en la unua Nitobe-simpozio reprezentantoj de UN, UNESKO, Eŭropa parlamento, internaciaj neregistaraj organizaĵoj kaj de UEA.
Ĝi estis organizita omaĝe al la fama japana diplomato Nitobe Inazo, kiu en 1921 ĉeestis la kongreson en Prago kiel ĝenerala sekretario de Ligo de nacioj. Dum tiu konferenco, li raportis pri lingvaj problemoj de komunikado kaj pri Esperanto kaj nomis ĝin ‘la motoro de internacia demokratio’ (laŭ raporto de Janez Jug en Pragaj sonoriloj, kongresa gazeto de la 81-a UK 1996 en Prago).
Organizo kaj Strukturo
La tri-taga simpozio estis aranĝita en la kadro de 81-a Universala Kongreso de Esperanto
Interpretado
[Partopreno estis laŭ invito.]
Organizis la simpozion Detlev Blanke
Prelegoj kaj Prelegintoj
(Laŭ raporto en Vikipedio) ‘Dimanĉe la reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj ekkonis la funkciadon de Esperanto kiel kongresa lingvo. Lunde la simpozianoj pritraktis la lingvajn politikon kaj praktikon en UNO kaj en Esperanto-komunumo kaj ankaŭ la lingvan diversecon kaj lingvan demokration kaj la rolon de Esperanto en Eŭropo. Marde antaŭtagmeze estis pridiskutitaj lingvaj programoj de UNESKO kaj edukado por la internacia konscio pere de Esperanto. Posttagmeze okazis la ronda tablo pri la lingvoj en internacia kunlaborado, kie reprezentantoj de kelkaj internaciaj organizaĵoj, kiuj uzas ankaŭ Esperanton, priskribis siajn spertojn.[2]
Fine estis akceptitaj tri rekomendoj por la estonta kunlaborado inter internaciaj organizaĵoj. Grava estas la agado sur la kampo de protekto kaj konservado de la lingva diverseco en la mondo kaj de certigado de lingvaj homaj rajtoj, precipe en edukado. Necesas plibonigi la interkompreniĝon inter kulturoj kaj komprenon de mondaj problemoj. Gravas efika kaj altnivela internacia komunikado, sed oni devas konsideri ankaŭ egalecon kaj financan raciecon. Estis proponite fondi Centron por internacia lingva planado, kiu kunligus ĉiujn klopodojn por kvalita, efika kaj egalrajta komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj.’
Programo
Dimanĉo, 20-a de Julio
Lundo, 21-a de Julio
Mardo, 22-a de Julio
Postsimpoziaj Raportoj
Raporto
Aktoj: Fettes, Mark, & Bolduc, Suzanne (Redaktoroj) (1998): Al lingva demokratio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 212 p., (kun tekstoj kaj resumoj en Esperanto, la angla kaj la franca.
En la septembra numero (1999) de la hungara aplik-lingvistika
revuo ‘Modern Nyelvoktatas’ (t.e. Moderna Lingvoinstruado p. 98 – 99 aperis recenzo
de Maria Cz. Farkas, kiu ripetas la por-esperantajn argumentojn de la libro mem (laŭ informo de Blazio Vaha).
El ‘Informilo por Interlingvistoj’, numero 30, 1999 (3), paĝo 5.
Artikolo verkita de Mark Fettes (1997). ‘ Esperanto and language policy: Exploring the issues’. en Language Problems and Language Planning, 21(1), 66-77.