Lingvopolitiko

Kelkaj vortoj pri

Lingvopolitiko

Lingvopolitiko kaj lingvoplanado (LPP) estas vasta esplorkampo kiu studas la konsciajn intervenojn sur la sociaj funkcioj kaj la strukturo de lingvoj, ĉefe fare de la publikaj organizaĵojn, por solvi lingvajn problemojn. En tiuj perspektivo, oni povas rigardi Esperanton kiel ekstrema ekzemplo de lingva planado, ĝuste ĉar ĝi estas planita lingvo. Sed oni povas samtempe vidi Esperanton kiel elemento de pli vasta lingvopolitiko. La estiĝo de la LPP esplorkampo en la sesdekaj jaroj malfermis novajn perspektivojn por fakaj analizoj kaj esploroj, parte influataj de la spertoj pri Esperanto sed direktitaj al pli vasta temaro kaj lingvaro. CED ludis ŝlosilan rolon en tiu evoluo. Unue per la revuo La Monda Lingvo-Problemo (poste Language Problems & Language Planning), kiu estas la plej malnova revuo de la fako. Due, CED entreprenis diversajn aliajn iniciatojn inkluzive de la Nitobe-simpozioj kaj la konferencoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Tiu kampo restas strategie grava kaj intelekte aktiva parto de la labortereno de CED.

LPLP

Multlingva revuo, dediĉita al la studo de multlingveco kaj lingvopolitiko.
Legu pli

Tri numeroj jare, eldonitaj de John Benjamins. Pliaj informoj kaj gvidlinioj por submeto de artikoloj.

Ĉefredaktoro: François Grin, Université de Genève
Niaj simpozioj

Nitobe

La Simpozioj prenas sian nomon de la japana klerulo kaj diplomato Inazô Nitobe, kiu funkciis kiel Sub-Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1926. 

Inazô Nitobe

En 1921, Nitobe verkis raporton por la Ligo pri sia vizito al la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, esprimante simpation al la idealoj de la movado, kaj rekomendante al la Ligo aktive interesiĝu pri ĝia progreso.

La kongresoj, en kies kadroj [Nitobe] okazas, povas esti komprenataj kiel lingve sendiskriminaciaj multnaciaj aranĝoj, kiuj ilustras la ĉefajn temojn, ĉiam ligitajn al lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj. (el IpI 1999 (3), numero 30, p. 5 )

Celoj de la Simpozioj

La ĉefa celo de la Simpozioj mem, kiel eventoj, estas antaŭenigi dialogon inter spertaj koncernatoj, kiuj malofte renkontiĝas en la normala disvolviĝo de sia laboro, malgraŭ similaj interesoj. Simpozioj Nitobe kunigas neregistarajn kaj inter-registarajn organizaĵojn, akademiulojn, ŝtatoficistojn kaj politikistojn por permesi diskudaton el, kaj interŝanĝon de, diversaj perspektivoj.

En 2021 la Simpozio Nitobe okazis la 26-27a de julio per virtuala medio. La temo estis “Lingvo, Konflikto kaj Sekureco”. La Nitobe-simpozio estis kunorganizita de la Universitato Ulster (Belfasto, Unuiĝinta Reĝlando) kaj CED kun la financa subteno de ESF.  La laborlingvoj de la evento estos la angla kaj Esperanto.

La Simpozio  esploris kvar ĉefajn temojn:

  • Lingva politiko en Nord-Irlando kaj implicoj por povodividado en kontestataj socioj;
  • Lingvo kadre de sekureco kaj solvo de konfliktoj en Eŭropo;
  • Lingvo en humanitaraj krizoj kaj aktiva packonstruado en la tutmonda kunteksto;
  • Antaŭenigado de lingva justeco.

La aktoj de la simpozio aperis en 2022 en speciala numero de Language Problems and Language Planning (gestredaktoroj Roberta Medda-Windischer kaj Andrea Carlà).

•  2021 ~ Belfasto, Unuiĝinta Reĝlando. ‘Lingvo, Konflikto kaj Sekureco’;

Antaŭaj Simpozioj Nitobe

2018 ~ Lisbono, Portugalio. ‘Esperanto kaj interlingvistiko kaj ilia rilato al la disciplinoj’;
2013 ~ Rejkjaviko, Islando. ‘Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: ideologioj, praktikoj, alternativoj’;
2007 ~ Tokio, Japanio. ‘Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo’;
2005 ~ Vilno, Litovio. ‘Lingvopolitikaj Implicoj de la Vastiĝo de Eŭropa Unio’;
2004 ~ Pekino, Ĉinio. ‘Direkte al nova Internacia lingva ordo’;
1999 ~ Berlino, Germanio. ‘Tutmondiĝo kaj Lingva Diverseco’;
1996 ~ Prago, Ĉeĥio. ‘Lingvo por paco kaj demokratio: komunikado kaj lingvaj rajtoj en internaciaj organizaĵoj’.

Indico de lingva justeco

Indikiloj kaj indicoj estas regule uzataj en naciaj kaj internaciaj kompara analizo. Registaroj aŭ registaraj organizaĵoj uzas ilin por kolekti kaj organizi kvantigeblajn informojn pri gravaj sociaj kaj ekonomiaj temoj, kaj por kontroli ilian evoluon laŭ la tempo. Iuj konataj ekzemploj estas la Indico de Homa Disvolviĝo publikigita de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Diversaj internaciaj indicoj kaj rangotabeloj estas publikigitaj ankaŭ de privataj organizaĵoj por studi gravaijn sociajn kaj ekonomiajn temoj. Ekzemploj estas la Tutmonda Konkurenca Indico fare de la Monda Ekonomia Forumo, la Demokratia Indico de la brita revuo La Ekonomikisto, kaj la Monda Indico de Gazetara Libereco fare de la organizaĵo Ĵurnalistoj Sen Limoj. Neniuj nacia aŭ internacia organizaĵo publikas ion similan en la kampo de lingvopolitiko. Sekve mankas al ni ilojn por kompari la lingvan politikon de landoj kaj regionoj, kaj taksi kie lingvaj malegalecoj estas pli grandaj. Sen priskribo de la situacio, tamen, estas malfacile aliri problemojn. Prilabori indikilojn kaj indicojn de lingva justeco estas unu el la celoj de CED.

Mezuri lingvan justecon: indikiloj kaj indicoj‘ 
Michele Gazzola; Internacia Kongresa Universitato
74-a sesio, 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, 17 – 24 de julio 2021; pp 53-62.

Studies in World Language Problems

Laŭokaza serio pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj uzado de lingvoj. Ĝi koncernas precipe rilatojn inter kaj ĉirkaŭ lingvaj komunumoj, specife en internaciaj kuntekstoj.

La serio bonvenigas monografiojn kaj redaktitajn volumojn pri lingvopolitiko, lingva administrado kaj lingvo-uzo en internaciaj kaj multnaciaj organizaĵoj kaj entreprenoj, kaj ankaŭ teoriajn studojn pri komunikado, lingva interagado kaj lingva konflikto.

Jen la plej nova numero, redaktita de Goro Christoph Kimura kaj Lisa Fairbrother, Universitato Sophia, Tokio. Eldonita de John Benjamins.

Du pliaj volumoj en preparo.

Pliaj informoj, titoloj kaj enhavo de antaŭaj numeroj.

 
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept