Nitobe-Simpozio 2005

Retrorigardo al

Nitobe-Simpozio 2005

Postsimpozia raporto

Konkluda dokumento, 22 aŭgusto 2005 

Vilno, Litovio

30a de julio – 1a de aŭgusto 2005

Temo: Lingvopolitikaj implicoj de la vastiĝo de Eŭropa Unio

Konferencejo: La gazetara informkunvenejo de la Litova Parlamento

La simpozio estis aranĝita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) en kunlaboro kun la Komitato pri eŭropaj Aferoj de la
Litova Parlamento, kiu afable disponigis kunvenejon kaj interpretajn servojn, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Financan subtenon ricevis la simpozio de Esperantic Studies Foundation

4a Nitobe-Simpozio

Kunteksto kaj Celoj

Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.

Tiu situacio estis fokuso de la 4a Nitobe-Simpozio.

Organizo kaj Strukturo

La Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Diversaj skribaj materialoj estis legeblaj ĉe la simpozia retejo http://www.esperantic.org/nitobe2005.htm (ne nun funkcianta), kaj la organizantoj disponis pri ekzempleroj de la libro de Robert Phillipson, ‘Ĉu nur-angla Europo?’ kiun partoprenantoj rajtis peti.

Interpretado en la litova kaj Esperanto, kaj ankaŭ en la angla kiam uziĝis alia lingvo, dank’ al skipo de interpretistoj litovaj (el la parlamento) kaj esperantistaj Eliza Kehlet, Duncan Charters, François Simonnet, kaj Trevor Steele.

[Partopreno estis laŭ invito.]

Organizis la simpozion Humphrey Tonkin, Mark Fettes

Prelegoj kaj Prelegintoj

Inter la prezentantoj estis universitatanoj, politikistoj, registaraj funkciuloj, kaj lingvaj aktivuloj. Pluraj individue prezentis, aliajn givdis ‘Rondajn Tablojn’ kaj / aŭ paroprenis en podiaj diskutoj.

La simpozio kunigis parlamentanojn el Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio kiuj siavice multe kontribuis al la diskutoj.

Programo

Sabato, 30a de julio

14.00-14.45 Bonveniga sesio:  Humphrey Tonkin, Usono (simpoziestro)

  • Reprezentanto, Komitato pri Eŭropaj Aferoj, Litovia Parlamento ~ Vydas Gedvilas, Vicprezidanto
  • Reprezentanto, Universitato de Vilno ~ Juozas Vidmantis Vaitus, Vicrektoro por Esploroj
  • Reprezentanto, Litovia Academio de Sciencoj ~ Algirdas Gaizutis

Temprelegoj (1) 14.45-15.50

  • Mark Fettes, Kanado: enkonduko;
  • Robert Phillipson, Danlando: ‘La aktuala stato de la eŭropa lingvopolitiko’

Rondaj tabloj (1) 1610-1730 ‘Kion kapablas atingi la Simpozio?’ Partoprenantoj diskutas 8-10-ope, sen interpretado.
Grupestroj respondecas pri reguligo de la lingvoj de diskutoj kaj de skribaj raportoj.

1730-2000 Akcepto kaj vespermanĝo

Dimanĉo, 31a de julio

Temprelegoj (2) 09.00-10.30

  •  François Grin, Svislando: ‘Tri lingvaj estontecoj por Eŭropo’;
  • Philippe van Parijs, Belgio: ‘Mastrumi la anglan en multlingva Eŭropo’

Podia diskuto (1) 10.50-12.20 ‘Lingvaj evoluoj kaj ebloj: Perspektivoj el la malnovaj EU-ŝtatoj’

  • Roland Breton, Francio;
  • Sean O’Riain, Irlando;
  • Michael Cwik, Belgio;
  • Detlev Blanke, Germanio

Podia diskuto (2) 14.00-15.50 ‘Lingvaj evoluoj kaj ebloj: Perspektivoj el la novaj EU-ŝtatoj’

  • Ina Druviete, Latvio;
  • Gyorgy Nanovsky, Hungario;
  • Anna Verschik, Estonio;
  • Jozef Reinvart, Slovakio

Rondaj tabloj (2) 1610-1730 ‘Ĉu multilingva estonteco? Vizioj pri EU en la jaro 2030’

1730-2000 Akcepto kaj vespermanĝo

Lundo, 1-a de aŭgusto

Podia diskuto (3) 09.00-10.30 ‘La kapabloj kaj kaptiloj de lingvopolitiko’
Partoprenantoj diskutas 8-10-ope, sen interpretado. Grupestroj respondecas pri reguligo de la lingvoj de diskutoj kaj de skribaj raportoj.

  • David Graddol, Britio;
  • John Edwards, Kanado;
  • Paulin Djite, Aŭstralio

Rondaj tabloj (3) 10.50-12.15 ‘Paŝoj al pli bona politiko de lingvoj’
Partoprenantoj diskutas 8-10-ope, sen interpretado. Grupestroj respondecas pri reguligo de la lingvoj de diskutoj kaj de skribaj raportoj.

Konkluda sesio 14.00-17.00 ‘Kiel plibonigi la lingvopolitikon en plivastigita EU?’ Humphrey Tonkin

Konkluda Dokumento, 22 aŭgusto 2005

Postsimpozia Raporto

Raporto aperinta en Informilo por Interlngvistoj: 2005 (4) numero 55, paĝoj 10-11

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept