Esperantologiaj Konferencoj 2009-2025
Retrorigardo al
Esperantologiaj Konferencoj 2009-2025






Esperantologiaj Konferencoj inter 2009 kaj 2025
Niaj Esperantologiaj Konferencoj ĉiam okazas kadre de la ĉiujara Universala Kongreso, kiun organizas Universala Esperanto-Asocio.
La foto maldekstre montras la sidejon en Roterdamo.
47a Esperantologia Konferenco de CED, 2025 ~ Ĉeĥio
Esperanto kaj teĥnologioj
Loko: Burno, Ĉeĥio
Dato: 31a de julio 2025
Organizis: Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) La arkivo de Universala Esperanto-Asocio
Bernhard Tuider, Aŭstrio
(2) La kajeroj de Henri Ellenberger: unika korpuso en Esperanto
Yevgenya Amis, Emmanuel Delille, Pascal Dubourg Glatigny, Irène Ellenberger kaj Gabriel Labrie, Francio
(3) Esperanto kiel familia lingvo
Eszter «Stela» Besenyei-Merger, Hungario
(4) Ĉu necesas plurlingvismo kaj esperanto en la epoko de AI?
Ilona Koutny, Hungario/Pollando
(5) Kiel esti aŭdata en mondo de atingoj, mono kaj metrikoj: la propedeŭtiko kiel valoro
Ekaterina V. Bebenina, Germanio/Rusio
(6) La esperanto-eksperimentoj de Thorndike kaj Eaton en la debatoj pri edukado
Alessandra Madella, Ĉinio/Italio
(7) La fenomeno de duobligo en esperanto laŭ lingvistika vidpunkto
Philippe Planchon, Francio
(8) Interlingvistiko kaj la koncepto de espero
Humphrey Tonkin, Usono
46a Esperantologia Konferenco de CED, 2024 ~ Tanzanio
Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo
Loko: Aruŝo, Tanzanio
Dato: 8a de aŭgusto 2024
Organizis: Mark Fettes kaj Bengt-Arne Wickström
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) La Esperanto-movado en Afriko: iom da historio
Heidi GOES, Belgio
(2) Afrika bunteco ne nur en faŭno kaj flaŭro, sed ankaŭ en lingvoj
Mireille GROSJEAN, Svislando
(3) Hic sunt leones: pri la ĵus eldonita vortaro haŭsa-esperanto kaj pri la necesopri esploroj kaj komparoj kun esperanto de la lingvoj de okcidenta Afriko
Renato CORSETTI, Italio/Britio
(4) Komparo inter Esperanto kaj la svahila
Daniel MAXWELL, Usono
(5) Kiel la svahila kaj Esperanto estu uzitaj por la paco en orienta Afriko
Élisée BYELONGO ISHELOKE, Kongo
(6) La rolo de István Szerdahelyi en la interlingvistiko kaj esperantologio
Ilona KOUTNY, Pollando/Hungario
(7) La rilatoj de Cicio Mar kun angla-lingvaj literaturaj medioj en la tridekaj kaj
kvardekaj jaroj
Alessandra MADELLA, Italio/Ĉinio
(8) Evoluo kaj funkciado de la memstara uzo de afiksoj en Esperanto
Philippe PLANCHON, Francio
(9) La Internacia Asocio de Policistoj kaj Esperanto
Kristin TYTGAT, Belgio
(10) De socia plurlingvismo kaj komuna lingvo ĝis plurligveco de esperantistoj
Ilona KOUTNY, Hungario/Pollando
45a Esperantologia Konferenco de CED, 2023 ~ Italio
Ĝenerala esperantologio
Loko: Politecnico di Torino, Torino, Italio
Dato: 3a kaj 4a de aŭgusto 2023
Organizis: Klaus Schubert kaj Bengt-Arne WickströmJavier Alcalde kaj Mark Fettes
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Liberiĝi de interlingvistiko
Esperantologio kutime estas prezentata kiel branĉo de interlingvistiko (aŭ planlingvistiko). Malgraŭ la evidenta interligo inter la du sciencaj fakoj, la interlingvistika aliro al Esperanto povas ofte limigi esplortemojn kaj prezenti Esperanton en malĝusta lumo en la pli vasta kampo de lingvistiko. La ofta esprimo ‘artefaritaj lingvoj, ekzemple Esperanto’ estas misgvida, ĉar ĉiuj aliaj internaciaj helplingvoj proponitaj restas tre malmulte uzataj kaj tial vivas en tute alispeca socia realo. Esperanto estas nur historie interesa por la planado de internaciaj helplingvoj, ĉar en ĝi troviĝas trajtoj, kiuj nuntempe ne estus dezirindaj en tia lingvoplanado (akuzativo, deviga transitiveco / netransitiveco de la verboj, difina artikolo, ĝenerala eŭropcentrismo). Aliflanke, Esperanto ne tre similas al la lingvoj konstruitaj por literaturaj kaj aliaj artaj celoj.
La interlingvistika aliro maskas la fakton, ke la pli granda parto de la strukturo de Esperanto estis neniam planita eksplicite. Ĝi ankaŭ ne estas la ĝusta kunteksto por la esplorado de la lingva komunumo kun propra kulturo; de la neplanitaj, spontaneaj ŝanĝiĝoj en la lingvo; de la denaskaj parolantoj; de la parta simileco kun kreolaj kaj aliaj kontaktlingvoj.
La angla estas ĝermana lingvo sed la grandega plimulto de la sciencaj studoj pri la angla tute ne bezonas ĝermanan historian lingvosciencon; Esperanto estas planlingvo, sed la plimulto de esperantologio ne bezonas interlingvistikon / planlingvistikon kiel sian sciencan kuntekston.
(2) Kiel Esperanto eniris la semiologian vivon?
Unu el la fondintoj de la moderna lingvistiko, Ferdinand de Saussure, en sia ĉefverko de 1916 mencietas Esperanton prognozante ke ĝi, se sukcesa, ne restos tia, kia ĝin kreis ĝia aŭtoro, sed eniros la semiologian vivon. Per tio li celis diri, ke, kiam la lingvon formas ne plu la aŭtoro, sed la uzado en aro de parolantoj, ĝi pluevoluos laŭ la leĝoj de lingvoevoluo validaj por ĉiuj lingvoj. Alivorte, ke post la kreo, ĝi estos pli-malpli normala lingvo.
Ekzistas lingvistikaj studoj esplorantaj la evoluon de Esperanto. Ili serĉas leĝojn de la evoluo kaj studas la influon de stirado fare de la Akademio kaj de gramatikaj libroj. En la nuna prelego mi sekvas alian aliron. Mi komparas skribajn tekstojn el la fruaj jardekoj de Esperanto al la nuna lingvuzo kaj klopodas el tio dedukti liniojn de evoluo. La fokuso de la prelego estas la vortprovizo, la gramatiko kaj la stilo.
(3) Epistemologiaj konsideroj pri la studado de Esperanto
Ju pli mi profundiĝas en la esplorado pri Esperanto, des pli mi konsideras la konkludon, kvankam ne certa, ke la plej fruktodono loĝas en la plurdisciplineco, kiun ĉi tiu temo alvokas. Alivorte, ni trovas en Esperanto, en ĝia Historio, ĝiaj homoj ktp, paradigman ekzemplon por pridubi la ekzistanta(j)n faka(j)n divido(j)n en la Homaj kaj Sociaj Sciencoj.
Sen fakaj dividoj kaj kun metoda plureco kiel bazo, estas eble la naturo de la temoj, kiu devus elekti la metodojn/fakoj kaj ne la metodoj/fakoj kiuj devus elekti la temojn. Ĉu Esperanto estas escepto ĉi-rilate, aŭ ĉu tiu trajto? Eble estas eraro kaj ni estas antaŭ bona deirpunkto por pli vasta pripensado danke al Esperanto pri kiel ni volas aliri la studon, dokumentadon, metodikon, formojn kaj enhavon, resume, de nia esploro kaj scienca laboro? Reviziante kelkajn konfliktajn mondkonceptojn en la kampo de teorio de scio kaj kontribuante iom da grajno propra, la celo de mia prelego estos klarigi ĉu tio estas ebleco aŭ hipotezo por konfirmi/malakcepti.
(4) Kompili Homeran leksikonon por havi vortaron
La helena lingvo kaj ties literaturo delonge kaj plu influas la aktualan mondon. Por kompreni pli bone la nuntempon oni nepre devas koni la pasintecon. En la helena verkis ne nur Homero, sed ankaŭ filozofoj kiel Platono kaj Aristotelo, kaj ĝi estis longe komuna lingvo dum la helenisma periodo.
Antoni Kofman tradukis kaj publikigis en 1895 la unuajn kantojn de Iliado de Homero el la helena lingvo. Tiu traduko estas nuntempa bazo por nova traduko per nuntempa lingvaĵo. Ambaŭ tradukoj estas nuntempe uzataj de la proponanto de tiu ĉi kontribuo por kompili leksikonon surbaze de la unua kanto de Iliado kaj de oftec-listoj de vortoj en tiu sama epopeo.
Ĉio ĉi estus la unua paŝo antaŭ ol alfronti diakronan vidpunkton per aldono de leksikonoj kompileblaj el verkoj jam fidinde esperantigitaj (Platono, Nova Testamento, Lukiano de Samosato, ktp). La rezulto estos libro. En futuro eblos el ĝi havi retejon uzeblan ankaŭ per poŝtelefono aŭ eĉ havi apartan programeton (angle: app) por tiu celo. Per tiu libro certe eblos pli efike havi fidindajn tradukojn. Kiuj estas modernaj instrumentoj por kompili vortaron kaj ĉu la Esperanto-komunumo bezonos tian vortaron? La proponata prelego temos pri leksikografio, traduk-arto kaj literaturo.
(5) Esperanto kaj universitato I. Studoj en Esperanto pri esperantologio kaj lingvistiko en AMU
En iuj universitatoj eblas trovi en la oferto lingvokurson pri Esperanto aŭ interlingvistikon kiu entenas informojn pri Esperanto, sed plenaj studoj en Esperanto preskaŭ ne ekzistas. Surbaze de la 25-jaraj spertoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startis la magistraj studoj pri interlingvistiko la unuan fojon en 2022 en la Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU) en Poznano, Pollando. Ilia gamo estas iom alia, ja ni volas provizi la studentojn per poste bone utiligeblaj scioj kaj kapabloj en la labormerkato. Pro tio la studoj estas kombinitaj kun informadikaj konoj (datumfontoj, korpusoj, retejoj, tradukiloj ktp.) en la angla.
La studobjektoj en Esperanto unuflanke traktas la terenojn de Esperantaj lingvistiko, literaturo, kulturo kaj movado, aliflanke enkondukas la studentojn en interkulturan komunikadon, lingvopolitikon, planlingvistikon kaj lingvan tipologion. La internaciaj studoj uzas Esperanton kiel komunan denominatoron por la lingvaj kaj kulturaj komparoj. La studentoj povas perfektigi siajn lingvosciojn de Esperanto kaj la angla, krome analizi la tradukproblemojn. La spertoj kun la unua, ĉina grupo estos prezentitaj.
(6) Neakceptebla lingvo – la poŝta cenzuro de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj tra la 20-a jarcento
Filatelaj dokumentoj, kiuj atestas specialan reĝimon de poŝta traktado dum historie signifaj momentoj estas konsiderataj en la speciala branĉo “Poŝta historio” kreita de FIP-Internacia Filatelo-Federacio. Tiaj estas i.a. la korespondaĵoj, kiuj trairis oficialan cenzuron (aŭ kiuj estis pro ĝi rifuze resenditaj) de poŝtaj instancoj. Oni rigardu oficialan cenzuron laŭ la duobla senco – simpla malfermo por kontrolado aŭ interveno por forbari mesaĝ(er)ojn. Pro tio la leteroj ricevis tre diversajn specialajn stampojn aŭ glumarkojn, kiuj evidentigis, ke la universala principo pri sekreteco de korespondado estis porokaze rompita nome de ŝtata sekureco. Ĝi aplikiĝis tra la 20-a jarcento dum mondaj kaj lokaj konfliktoj kaj ĝi kovris korespondaĵojn senditajn de/al unu el tri grandaj grupoj, ĉiu kun apartaj trajtoj: 1) militistoj en regula servo aŭ agantaj dum milita konflikto, 2) militkaptitoj kaj 3) civiluloj. Apenaŭ pristudataj estas la lingvaj detaloj de la cenzurado, kiun efektivigis plejofte anonimaj cenzuristoj rekrutitaj por tiu tasko. Tiu ĉi prezentaĵo, per konkretaj ekzemploj de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj, celas starigi kelkajn aspektojn, kiuj estas observindaj por la pristudoj de lingvo sub poŝta cenzuro.
(7) La nerealigita kaj forgesita potenco de Esperanto: Raciigi kaj demokratigi lingvon en Ĉinio
Mia artikolo fokusiĝos al la demando, “Kiuj estas la historiaj radikoj de Hanyu Pinyin, la plej antaŭa sistemo por skribi la ĉinan en la roma alfabeto hodiaŭ?” Mi klarigos la ligojn inter la fruaj stadioj de la Esperanto-ideo kaj movado en Ĉinio kaj Japanio. unuflanke, kaj starigo de Hanyu Pinyin aliflanke, enfokusigante kiel la revo pri ĉina romanigo kreskis el la Esperanto-movado kaj rilataj lingvoreformaj movadoj kiuj celis la raciigon kaj demokratiigon de la verkado. Mi proponos novan aliron al esploro pri la historio de la ĉinaj lingvoreformaj movadoj.
(8) Esperantaj heredaĵoj en publikaj arĥivoj: ŝancoj kaj defioj
La pasintjara transdono de la arĥivo de UEA al la Esperanto-Muzeo en Vieno ŝajnas anonci novan eraon por la esperanta heredaĵo. En 2021, la havaĵoj de la eksa Hispana Esperanto-Muzeo estis donacitaj al magistrata arĥivo. En 2028, ankaŭ granda parto de la Centre de Documentation et Étude de la Langue Internationale en La Chaux-de-Fonds (Svisujo) migros al publika arĥivejo ekster la biblioteko kie ĝi ĉiam sidis. Tamen la pli granda parto de tiuj kolektaĵoj estas pli bibliografia ol arĥiva.
Kiun lokon havas esperantaj kolektaĵoj, kutime hibridaj kaj miksitaj, en tiaj institucioj? La ĝenerala publiko ankoraŭ ne sufiĉe konas arĥivojn kaj iliajn diferencojn kun bibliotekoj; por esperantistoj, al tiu nescio aldoniĝas la manko de preciza terminologio, kiu ofte kaŭzas gravajn miskomprenojn. Per kelkaj praktikaj ekzemploj eblos rimarki la ĉefajn karakterizojn de arĥiva katalogado kaj priskribo, kiel ili jam estas aplikataj al esperantaj materialoj en katalunaj publikaj arĥivoj, kaj kiujn problemojn ili starigas por la trovebleco de bibliografiaĵoj. Laste mi diskutos, ĉu tiu ĉi drivado de esperantaj kolektaĵoj al publikaj arĥivoj estas tamen ŝanco por ke esperantistoj pli konsciu la valoron de siaj arĥivoj kaj sia historio.
(9) El asocia arkivo al reta muzeo: la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932) en la nubo de ciferecaj homsciencoj
La asocio Esperanto-France posedas ampleksan arkivon kiu dokumentas la vojaĝon de la esperantisto-laboristo Péraire Azien: tri versioj de vojaĝkajeroj (stenografia, esperanta, franca), vojaĝlibretoj, bildoj, leteroj, teksaĵoj, eltondaĵoj de periodaĵoj, kaj vizitkartoj. Entute pli ol 8000 dokumenteroj en ĝenerale malbona fizika stato. La prelego detaligos la diversajn defiojn de la projekto por komprenigi la necesajn etapojn de cifereca arkivo : ne nur ciferecigi la tutan materialon (Tiff por daŭra konservado kaj pdf por la retejo) sed ankaŭ arkivigi ĝin laŭ la aktualaj normoj de la Dublin-core, kaj uzebligi ĝin por ĝenerala kaj faka publiko : transskribo de stenografio (Pérairographe kaj inversa stenografia vortaro speciale disvolvitaj por la projekto), laŭloka GPS-datumoj kaj laŭdata indeksado, traserĉebla mondmapo, ellaborado de manskriba aŭtomata rekonado pere de HTR modeloj, standardigo de ŝlosilvortoj, paralela komparado de korpusoj, plurlingva serĉilo…
(10) Esperanto kaj universitato II. Strategio allogi profesorojn lerni Esperanton
Unu el kutimaj celoj stimuli la scikonon pri Esperanto estas atingi la scivolemon de instruistoj kaj esploristoj universitataj. Tamen la nuntempo prezentas multe da bariloj allogi tian popolon. Ĉi tiu partopreno priskribos konkretan sperton en la Universitato de Seviljo, en Hispanujo, rilate al la flanko atingi apogon de ĝia Instituto pri Sciencoj de la Edukado por la celo realigi kurson pri Esperanto precize por instruistoj kaj esploristoj. La sukceso ankoraŭ restas survoje, ĉar la instituto jesis, sed la kurso realiĝos ekde oktobro de 2023. Tamen jam indas priskribi la paŝojn faritajn.
En la kerno de la afero troviĝas demandaro, kiu estis planita kiel allogilo. Ĝiaj strukturo kaj konduto estis provitaj kaj plibonigitaj danke al la partopreno de kelkaj kolegoj, kiuj akceptis taksi ĝin. La demandaro pli informas ol demandas, laŭ la principo, ke intervjuatoj ekscios pri Esperantaĵoj survoje respondas, kaj tio povas altigi la eblon alliĝi al la kurso pli ol la antaŭvidita fiasko. Por la realigo de la demandaro oni uzis la softvaron NiFARU. Ĝi baziĝas sur lingvo de programado, NIFO, kies komandoj estas Esperantaj. Do ĉi tiu partopreno iomete montros ĝian funkciadon pere de la menciita demandaro.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Jouko Lindstedt
Klaus Schubert
Eric Macpherson
Nicola Ruggiero
Ilona Koutny
James Rezende Piton
Joseph Essertier
Rubeno Fernàndez Asensio
Pascal Duboug-Glatigny
Vicente Manzano-Arrondo
44a Esperantologia Konferenco, 2022 ~ Kanado
CED 70-jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj
Loko: Pavillion DeSève, Université du Québec à Montréal (UQAM)
Dato: 11a de aŭgusto 2022
Organizis: Guilherme Fians kaj Mark Fettes
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Vojo, bilanco, perspektivoj
La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis en 1952 por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto “kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo”; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko. Origine, do, ĝi estis konceptita kiel faka instituto subtene al la tutmonda Esperanto-movado sub la tegmento de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
En ĉi tiu historia rerigardo okaze de la 70-jariĝo de CED, mi skizos, kiel CED evoluis al grandparte sendependa esplorinstanco kies laboro kovras ne nur esperantologion (kiel en la jaraj Esperantologiaj Konferencoj), sed ankaŭ interlingvistikon (kiel en la bulteno Informilo por Interlingvistoj) kaj lingvopolitikon (kiel en la revuo Language Problems and Language Planning). Tio CED faris ĉefe sub la gvido de du multjaraj direktoroj, Ivo Lapenna (1952-1974) kaj Humphrey Tonkin (1980-2020), sed gravajn kontribuojn faris diversaj aliaj homoj, inter kiuj aparte menciindas Detlev Blanke, redaktoro de IpI inter 1992 kaj 2016.
Nuntempe CED renoviĝas home kaj agade. Mi finos per kelkaj pensoj pri la ĉefaj defioj, kiujn ĝi frontas, kaj la evoluperspektivoj sur diversaj kampoj, kie ĝi nun aktivas.
(2) Kiel Esperantologio kontribuas / povas kontribui al aliaj fakoj
Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Laŭ la strukturaj niveloj de la lingvosistemo ni povas distingi inter branĉoj kiel fonologio, morfologio, semantiko, sintakso kaj pragmatiko, kiuj estas diversgrade evoluitaj. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo, sed studas krome nelingvajn temoj, kiel ekzemple la parolkomunumon kaj literaturon de Esperanto. Menciindas, ke rilate al planlingvoj tia disciplino nur ekzistas por Esperanto, t.e. ne estas Volapukologio, Idologio, kio jam multon eldiras pri la evolustato de Esperanto.
Plenrajta funkciado de Esperantologio mankas en universitatoj, sed montriĝas, ke la disciplino faras multspecajn kontribuojn al aliaj fakoj. Unue, tio rilatas al instruado. En Eŭropo ekzemple la pli kaj li unueciĝantaj universitataj sistemo instigas modulojn, en kiuj studentoj akiras scoijn ekseter siaj propraj fakoj. Due, rilate al esplorado montriĝas, ke sufiĉe granda nombro de verkoj kiuj donas superrgardon pri lingva temoj enhavas artikolojn pri Esperanto. La prelego donos ekzemplojn pri temoj kiel morfolgio, frazeologio, oftecvortaroj, lingvoplanado, historio kaj genro. Ĝi finiĝos per rigardo ekster fakajn uzojn. Ni analizas la uzon de Esperanto en sociaj kaj mediaj kuntekstoj tra la tempo.
(3) Esperanto kaj lingvistiko: Rapida historio kaj perspektivoj por la estonteco
Esperantistoj kaj lingvistoj havas kompleksan kaj interplektiĝintan historion. Unuflanke, la rilatoj inter ambaŭ grupoj estas longdaŭraj kaj profundaj. Zamenhof estis forte influita de la tiamaj lingvistoj, la familio de Saussure ludis gravan rolon en ambaŭ mondoj, kaj famaj lingvistoj kiel Jespersen kaj Sapir multe interesiĝis pri internaciaj lingvoj. Aliflanke, jam dum jarcento multaj lingvistoj rigardas Esperanton iom malamike. Tio fontis el la fakto ke pluraj tradiciaj ideoj de Esperantistoj rekte kontraŭas la sintenojn de lingvistoj kaj el la fakto ke lingvistoj malofte vidis ian sciencan valoron en Esperanto kiel esplorobjekto. Dum la lastaj jardekoj, tamen, tiu situacio komencis ŝanĝiĝi. Esperantistoj nun malpli ofte esprimas la ideojn kiuj tiom ĝenis lingvistojn antaŭe kaj la lingvistoj mem komencas interesiĝi science pri pli vasta gamo de lingvaj fenomenoj, inkluzive de Esperanto. Lastatempe, konstruitaj lingvoj komencis ludi gravan rolon en lingvistikaj eksperimentoj, do povas esti ke lingvistoj pli kaj pli emos vidi Esperanton kiel grandan naturan eksperimenton kiu meritas respekton kaj sciencan esploradon.
(4) Jam venis Verda Venk’!
La kibernetika interlingviko jam portis kaj plu portas Esperanton kun si al sukceso mirakleca. En la 19a kaj 20a jarcentoj esperantistoj revis pri tri Verdaj Venkoj.
Revo 1: Esperanto agnoskiĝos kaj uzatos kiel universala interlingvo.
Revo 2: Esperanto, eĉ se ne universala, agnoskiĝos kiel vera kaj plenrajta lingvo, ne ŝajnlingvo, kvazaŭlingvo, pralingvo, lingvaĉo aŭ lingveto.
Revo 3: La literaturo, kulturo kaj uzantaro de esperanto sufiĉe valoros, ke oni ne bezonos (aŭ eble eĉ ne deziros) la sukceson de revo 1 aŭ 2.
Senesperiĝo pri revoj 1 kaj 2 pelis multajn al revo 3. Dume, tamen, la kibernetiko – ujante en si ankaŭ la kibernetikan interlingvikon – progresegis. Laboras en ĝi milionoj da sciencistoj, inĝenieroj, informikistoj kaj verkistoj. Inter ili estas ankaŭ esperantistoj. Tiu progreso komencis realigi kaj plu realigas revon 2 por kelkcent lingvoj. Inter ili estas Esperanto. Tiu sukceso ebligas al la monda homaro lerni, instrui, skribi, legi, paroli, aŭskulti, kompreni, traduki, analizi kaj esplori Esperanton kiel tute ordinaran lingvon – kaj vaste pli efike ol ili povintus, se revo 2 realiĝintus dum la antaŭkibernetika epoko. Ni spektu kaj spertu kelkajn ekzemplojn de tiu Verda Venk’. Fine, tiu sukceso ankoraŭ pliigeblas. Ni povas akceli ĝin.
Teksto verkita surbaze de ĉi tiu prelego disponebla en https://jpdev.pro/jpdev/blog/entries/0013/index.html
(5) Lingva tropismo kaj interlingvistiko
La vorto ‘tropismo’ kutime rilatas al ‘[a]ltiro […] de vivulo aŭ izola ĉelo’ kaj apartenas al biologia fakvortaro (PIV 2020). Tamen, eblas rilatigi tiun koncepton ankaŭ al lingvoj, pli specife lingvaj sintenoj. Temas tiukaze pri ‘lingva tropismo’, kiu estas socilingvisma nocio priskribanta ies subjektivan altiron al lingvo(j). Ekzemple, se oni estas ‘franctropisma’ en urbo kiel Montrealo, kies ĉefaj lingvoj estas la franca kaj la angla, onia gepatra lingvo ne nepre estus la franca, kaj oni ne necese regus tiun lingvon bone, sed oniaj lingvaj kaj kulturaj refencoj tamen ĉefe baziĝus sur la franca (kp. Godenzzi 2021).
Krom Montrealo, lingva tropismo jam aplikiĝis al aliaj multlkulturaj aŭ multlingvaj situacioj, ekzemple en Svislando (Meune 2007). Per ĉi-tiu resumo, mi proponas referaĵon kadre de la Esperantologia Konferenco, en kiu mi prezentos konsiderojn pri la aktualeco de tiu koncepto en internaciaj kuntekstoj. Mi traktos lingvan tropismon el interlingvistika vidpunkto sekvante la pli larĝan difinon de tiu kampo de lingvistiko, kiu inkluzivas laŭ Jansen (2007) “naciajn lingvojn internacie uzatajn” (en Astori 2018: 9). Ies inklino, konscia aŭ ne, al iu lingvo, fakte nacia aŭ planita, reliefigeblas vastajn lingvajn sintenojn inter socioj, kiuj povos kunhelpi al pli ĝusta traktado de interlingvistikaj demandoj.
(6) Kontraŭ la esceptismo de Esperanto(logio): Unuapaŝa etnografia aliro al tiu studkampo
Pluraj esperantologoj uzas etnografion kaj arkivan esploron kiel metodojn por esplori pri Esperantujo. Per tiuj metodoj, oni povas pli bone kompreni, ekzemple, kiel kaj kial homoj efektive uzas la lingvon kaj kiel esperantistoj komprenas terminojn kiel ‘homaranismo’ kaj ‘samideano’. Tamen, kion oni malkovrus se oni uzus etnografion kaj arkivan esploron por studi esperantologojn? Unua rimarkinda trajto estas ke Esperantologio grandparte firmiĝas kiel faka spaco bazita sur interkonsentiĝo. Tiu kontrastas kun la ĉefaj studkampoj kiuj nutras Esperantologion per teorioj – t.e. lingvistiko, sociologio, antropologio, historio kaj literaturaj studoj – kiuj disvolviĝas pere de konstanta konflikto inter fakuloj kiuj subtenas malsamajn metodologiajn kaj teoriajn alirojn. Pro sia ĝenerala manko de teoriaj malkonsentoj kaj de rektaj debatoj, Esperantologio disvolviĝas per la akumuliĝo de fakaj artikoloj kaj prelegoj kiuj apenaŭ dialogas inter si.
Surbaze de la analizo de fakaj artikoloj kaj konferencoj kiuj koncernas Esperantologion kaj Interlingvistikon, tiu artikolo montras kiel Esperantologio diversmaniere sekvas la idealigitan sintenon de Esperantujo pri paca interkompreniĝo – kiu, siavice, deflankigas la pli kontroversajn kaj disputemajn trajtojn kiuj karakterizas sciencajn debatojn. Fine, mi argumentas por pli da rekta dialogo – kaj, kial ne, kontroversoj – inter Esperantologiaj perspektivoj, tiel ke Esperantologio povu pli vaste kontribui al la fakoj kiuj originis ĝin.6
(7) Interlingvistiko kiel pordo al la ĝenerala lingvistiko: Spertoj el kurso-didaktiko
Interlingvistiko gajnis sian lokon en la Universitato de Parmo, ekde 2018, pere de aŭtonoma kurso. Siatempe Alessandro Bausani (1974) tezis, ke “iu ajn elpensita lingvo, ĉu sankta, ĉu praktika, ĉu ludema/infana aŭ alispeca, estas aliro al la lingvoproblemo[, ĉar ĝ]i estas malmuntado kaj remuntado de la elementoj de la lingvo, provante kaj reprovante la diversajn pecojn en novajn strukturojn, kiel infano ludanta per sia Meccano.” Sekvante la spiriton de tiu aliro, en la kurso multe da tempo estas dediĉata al pripensado pri lingva kreado kaj kreemo. La studentoj estas invitataj al esplorado kaj diskutado de diversaj artaj produktoj, interalie “Kulkuvni kul odikko” de Bausani men, la famega “Namárië” de J.R.R. Tolkien, “Il lonfo” de la itala Fosco Maraini, kaj kelkaj holivudaj lingvoj, de la Klingona ĝis la Lì’fya Na’vi.
Ankoraŭfoje laŭ Bausani: “la Unu, en la lingvaĵo, ne estas, kiel oni kredis en la antikvaj tempoj, substanco, sed prefere la funkciado mem, iu dynamis, kaj al tiu ĉi dynamis ĉiuj lingvokreantoj omaĝas”. Per mergiĝo en la rilato inter ‘nature’ kaj ‘artefarite/planite’, la studentoj aliras la ‘fenomenon Esperanto’ kun pli profunda kompreno de la hipotezo Sapir-Whorf kaj la ebloj de konscia kaj celorientita interveno en lingvaj aferoj. Resumante la ĝisnunajn spertojn en la kurso, mi demandos, ĉu tiu ĉi didaktika vojo al interlingvistika pripensado, kun ĝiaj teoriaj enhavoj kaj praktikaj implicoj, demonstras la valoron de tia aliro – en pli alta grado, ol nura Esperantologia kurso – por pli ĝenerala baza lingvistika trejnado.
(8) La jidogramatiko de Zamenhof kaj lia Lingvo universala. Du projektoj en la aŝkenaza kulturo
Dum jarcentoj judoj en Ruslando vivis kun pluraj lingvoj: iliaj propraj jido, la hebrea kaj la aramea, same kiel la imperia rusa, kiu estis uzata en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj. Multaj lingvoj ĉirkaŭis ilin, inter ili la litova, pola kaj belorusa. Tiu lingve riĉega regiono estis taŭgega loko por ĉiaspecaj lingvaj reformoj same kiel por lingva kreemo. En tiu intense fermentanta ĉirkaŭaĵo Zamenhof kreis kvar lingvojn kaj verkis gramatikon de sia patrina lingvo, jido.
En tiu ĉi nun proponata prelego, mi prezentos kaj analizos la jidogramatikon de Zamenhof, same kiel lian duan artefaritan lingvon, kiu estis Lingvo universala. Komparo de la du montros influon de jido sur Lingvon universalan kiu estas pli forta ol la influo de jido sur la kvaran lingvon de Zamenhof, esperanton. La prelego prezentos ankau ĉiujn konatajn lingvojn de L. L. Zamenhof: la unuan, kiu estis Lingwe uniwersala, la trian, la Mondo Lingo, kiu estis skribata per kirilaj literoj, kaj iom pri kvina lingvo, ne konata – nur ties mirindajn ecojn estas menciitaj fare de Zamenhof en 1901.
(9) Arkivoj kaj arkivaĵoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo – fonditaj en 1927 kiel ‘Internacia Esperanto-Muzeo en Wien’ – fariĝis en sia preskaŭ centjara kolekta laboro tre ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas plej diversajn dokumentojn kaj arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko.
La prelego donas superrigardon pri pluraj gravaj arkivoj kaj postlasaĵoj, kiujn la Esperantomuzeo konservas kaj disponigas, interalie la postlasaĵojn de Kálmán Kalocsay kaj Eugen Wüster same kiel la arkivoj de la eldonejo de Juan Régulo Pérez kaj de la Universala Esperanto-Asocio, kiu venis en aprilo 2022 de Roterdamo al Vieno. La fokuso estos sur la arkivo de la Universala Esperanto-Asocio, precipe la enhavo kaj la projektoj alirebligi ĝin por la publiko. Krome vi ricevos informojn pri tio kiel vi povos utiligi dokumentojn interrete kaj surloke en la legsalono en Vieno.
(10) Péraire-cifereca
La projekto Péraire-cifereca celas la konservadon kaj disponigon de eksterordinara dokumentaro pri la historio de esperantistoj. Lucien Péraire estis laboristo-esperantisto, kiu bicikle vojaĝis inter 1928 kaj 1932 el Francio ĝis Indonezio, tra Sovetunio, Manĉurio, Japanio, Ĉinio, Indoĉinio kaj orienta suda Azio. Sian personan dokumentaron li donacis al la asocio Espéranto-France, landa asocio de UEA, kie ĝi estas konservita ĝis hodiaŭ. Multaj dokumentoj, ekzemple kajeroj el kopikarbonpapero kun blua inko, troviĝas en malbona foje eĉ kritika materiala kondicho.
La fondo entenas tri versiojn de la vojaĝo (stenografia, franca, esperanta), volumojn da postkomentoj en la franca kaj esperanta, fotojn, bildkartojn, mapojn, vizitkartojn, ĵurnal-eltranĉaĵojn,leterojn, teksaĵojn ktp.
La projekto financita de la Pariza Regiono antaŭvidas la ciferecigon de la dokumentaro (entute 7400 dokumentoj), la stokadon ĉe daŭra dokumentujo, la kreadon de liberalira elŝutejo kaj specialan retejon kie eblos kompari la tri korpusojn kaj la vid-dokumentojn laŭ geografia mapo kaj detala serĉilo. Krome aŭtomata manskriba rekonado ebligos traserĉadon de libere elektitaj ŝlosilvortoj.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Mark Fettes estas la Direktoro de CED kaj asocia profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado. Li iniciatis la Nitobe-simpoziojn en 1996, kiam li estis Ĝenerala Sekretario de UEA, kaj kiel la ĉefadministranto de ESF de 2000 ĝis 2006 helpis kunordigi grandan plivastiĝon de ĝiaj agadoj, interalie per la retaj projektoj edukado.net kaj lernu.net. De 2013 ĝis 2019 li estis la Prezidanto de UEA.
Sabine Fiedler estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Leipzig (Germanio). Ŝi doktoriĝis en 1986 per disertacio pri angla faklingvo kaj habilitiĝis en 1999 en ĝenerala lingvistiko per studo pri la frazeologio en planlingvoj. Ekde 2011 ŝi estas la prezidanto de germana societo pri interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.).
Grant Goodall estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la manieron laŭ kiu oni alproprigas tiujn strukturojn kaj procezojn dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato kaj regule aŭtoras tiutemajn artikolojn. Li estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation kaj membro de la Akademio.
Jonathan Pool laboras ĉe CVS Health kiel aŭtomatigisto. Ĝis 2016 li estris la projekton PanLex, kiu esploris metodojn por aŭtomate traduki vortojn inter miloj da lingvoj. Pli frue, li esploris kaj instruis universitate kaj publikigis artikolojn pri lingvoplaniko, lingvopolitiko kaj lingvoekonomiko, interalie Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj kun Reinhard Selten. Pli prae, kiel Aganta CED-Direktoro en 1975, li verkis raporton La estonteco de CED, kiu pruvis lian kapablon pri scienc-fikcio.
Gabriel Labrie naskiĝis en Montrealo (Kanado). Li studis la germanan kaj katalunan kaj, post studtempo en Germanio, kie li studis ankaŭ la svedan kaj polan, li nun doktoriĝas en la sekcio de ĝermanaj studoj de la Universitato de Montrealo. Li okupiĝas pri plurlingvismo en Luksemburgo kaj ĝiaj efikoj sur lingvopreferoj.
Guilherme Fians estas antropologo, esploristo ĉe la Universitato de St Andrews kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Lia plej lastatempa libro estas Esperanto Revolutionaries and Geeks: Language Politics, Digital Media and the Making of an International Community (Palgrave Macmillan, 2021).
Davide Astori estas doktoro pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), ĵurnalisto kaj, ekde 2015, asociita profesoro ĉe la Universitato de Parmo (Italio), kie li instruas Ĝeneralan Lingvistikon, Interlingvistikon kaj Lingvon rumanan. Gajninto de la Premio Luigi Minnaja de UEA (2011) kaj de la Premio Maŭro La Torre de ILEI (2015).
Christer Oscar Kiselman estas, laŭ la vortoj de Zamenhof, homo. Pli precize li estas matematikisto, kiu parolas la svedan, esperanton, la anglan kaj la francan. Christer nuntempe esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado. En 2022 aperis libro pri tiuj sicencaj branĉoj ĉe World Scientific (Singapuro), rezulte de dudekjara laboro.
Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007. Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck.
Prof. Dr. Pascal Dubourg Glatigny estas esplorprofesoro ĉe CNRS (franca nacia esplorcentro) kaj disvolvas sian aktivecon kadre de Centre Alexandre Koyré (Parizo, EHESS, Campus Condorcet). Li kunordigas esplorojn rilate al Esperanto kaj la dua mondmilito kaj iniciatis la retejon www.mondmilito.hypotheses.org kie regule aperas kontribuoj kaj novaĵoj de la internacia esplorgrupo.
43a Esperantologia Konferenco, 2021
Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita
Loko: Virtuale, pere de StreamYard kaj Zoom, kadre de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto
Dato: 22a de julio 2021
Organizis: Guilherme Fians kaj Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Deŭropiĝo de Esperanto tra altaja vidpunkto
Freŝe ni memoras la redaktejon Charlie Hebdo en Francujo en la jaro 2015, kaj obervis interpuŝiĝon de kultura kaj religia valoro inter francoj kaj muzulmanoj, kaj ŝajnis lerni limon de la globalismo tra la okazaĵo. Tia unuflanka globalismo estas okazebla eĉ en Esperanto: nesciante alialjn lingvojn foreŭrope kaj propagandante ke Esperanto estas facila por ĉiuj nacioj, oni povas okazigi ĝin samkiel la franca valora kontraŭstarado. Tie altaja lingvaro ludas sugestan rolon, ĉar ili estas strukture malsama je la eŭropaj lingvoj: lerni la altajajn helpas vin deeŭropiĝi kaj rezultigas pli riĉan globalismon.
Esperanto ne ĉiam estas facila por altaja parolanto en komparo tra jenaj 3 kondiĉoj: leksiko, fonetiko, kaj sintakso. En tiu-ĉi aspekto, estas klare ke eŭroplingvaj kaj altajlingvaj parolantoj ne povas lerni Esperanton samnivele. Precipe sintaksa malsameco influas parolan komunikado tre forte.
Jene ni vidas ekzampon de 4 lingvoj: esperanto, la mongola, la japana, kaj la uzbeka:
Mi legas libron, kies nomo estas “mongola lingvo kaj japana lingvo”
Bi “mongol xel ba yapon xel” gedeg nomyg onshij baina. (mongole)
Watashi-wa “mongoru-go to nihon-go” to iu hon-wo yonde-imasu. (japane)
Men “mongol tili va yapon tili” deb nomlangan kitob oʼqi-yap-man. (uzbeke)
Unue fonetike ekcepte de la mongola, ili havas norme 5-6 volakojn. Due leksike estas ne facile distingi vortojn excepte de propraj nomoj kiel ”mongol-” kaj ”japan-”. Fine, nur Esperanto havas malsaman sintakson kompare kun la aliaj 3 lingvoj. Almenaŭ Esperanto havas similecon al la altajaj lingvoj almenaŭ nur en fonetiko.
(2) Kial multas adjektivoj en Esperanto: Komparo kun la japana, Tokpisino, Dom kaj aliaj lingvoj
Estas ĝenerale akceptite, ke iuj lingvoj havas grandan klason de adjektivoj dum aliaj kontentigas sin per nur iomete – laŭokaze neniom – en tiu sama vortspeco. En ĉi tiu referaĵo, mi provas montri la trajtojn de adjektivoj de Esperanto, kiuj kontribuas por ties abundeco de adjektivaj vortoj, pere de komparo kun la japana, Tokpisino, Dom kaj aliaj lingvoj. Diskutotaj estas i.a.: posedaj pronomoj, kiuj estas adjektivaj en Esperanto, sed ne en aliaj lingvoj; participoj, kiuj estas adjektive kaj adverbe uzataj en Esperanto, sed ne en aliaj lingvoj; kaj rilataj adjektivoj, kiuj estas tute fremdaj en iuj lingvoj. Esperanto produktive derivas adjektivojn de substantivoj kaj verboj por akiri kvalitajn, rilatajn kaj participajn adjektivojn, sed multaj lingvoj utilas aliajn strategiojn por esprimi tion, kion esprimas tiaj adjektivoj en Esperanto. Fine, la referonto diskutos, ke multeco de adjektivoj karakterizas Esperanton, kaj kiel li iam sugestis pri adpozicioj, Esperanto heredis tiun econ evidente de eŭropaj lingvoj. Estas dirite, ke rilataj adjektivoj estas pli ofte uzataj en la rusa ol en la angla, sed eĉ la angla, modesta en tiu rilato, havas la vortojn kiel _arboreal_ por “arba”, _Japanese_ por “japana”, kaj _musical_ por “muzika”, kiuj aspektas tre ekzotikaj em iuj lingvoj.
(3) La ondoj de Esperanto: Propagado en la brazila movado
Surbaze de arkiva esplorado kaj intervjuoj faritaj kun Esperantistoj de diversaj generacioj, tiu ĉi prelego analizas flusojn kaj malflusojn en la Esperanto-movado de Brazilo. La vorto “ondo” estis uzita de unu el la intervuitoj rilate al la eniĝo de novaj membroj en la movadon, ĉu enlokiĝinta en diversaj partoj de la lando, ĉu sendependa de lokiĝo en la kazo de la reta ondo.
Sed ondoj estas ankaŭ tiuj de la komunikteknologio. Fruaj revuoj de la landa junulara movado naskiĝinta en 1967 rimarkigis la potencialon de radio-kontakto inter lokaj junularaj grupoj, dissendado de priesperantaj programeroj en televidstacioj kaj cirkulado tra Brazilo de sonbendoj en Esperanto per magnetofona servo, dum la komunikado estis ĉefe perpapera. Nuntempe ekzistas registritaj programeroj pri Esperanto en radio kaj televido kaj ankaŭ diversformaj sonmaterialoj amasigitaj en sidejoj de asocioj. Junuloj aliflanke uzas jutubajn videojn, podkastojn aŭ Instagram-vivelsendojn. La prelego prezentas la disirojn kaj la renkontojn en la propagado de Esperanto-ondoj tra Brazilo.
(4) La virtuala realo de parolkomunumo: Kio iĝas nedirita kiam komunikado amase moviĝas de ĉeestaj al virtualaj medioj?
Ĉi tiu prezento analizas la sukceson de la esperant-lingvaj kursoj de Duolingo kreitaj post 2015 por pli bone kompreni kiel cifereca komunikado kaj la apero de la unua generacio de denaske bitaj esperantistoj okazigas ŝanĝojn em Esperantujo. La uzado de ciferecaj komunik-teknologioj ebligis pli rapidajn mesaĝ-interŝanĝojn kaj la kompletigon de la skribita lingvo per la uzado de emoĝioj kaj interretaj memeoj. Krome, ciferecaj medioj instigis novan aliron al la lingva ideologio de Esperanto tra la okuloj de malfermit-kodaj komputilaj lingvoj. Intertempe, kio okazas al tiuj kiuj ne elektas interretumadon kiel ilia preferata socium-maniero? Kio okazas al Esperantujo kiam novaj esperantistoj lernas la lingvojn virtuale, anstataŭ en ĉeestaj kursoj, kaj kiam la KOVIM-19 pandemio devigas la anstataŭigon de la Universalaj Kongresoj per la virtualaj Mondafest’?
Esplorante tiujn aspektojn de la virtuala ekzisto de Esperanto, mi argumentas, ke dum ciferecaj amaskomunikiloj malfermas novajn formojn de lingvo-uzo, ili ankaŭ okazigas signifajn ŝanĝojn en la sperto de homoj pri tempo kaj komunumo. Pensante pri tio, kio iĝas nedirita kiam komunikado amase moviĝas de ĉeesta al virtualaj medioj, mi esploras kiel ĉi tiuj ŝanĝoj respegulas en la formo kaj funkciado de ĉi tiu parolkomunumo.
(5) Esperantujo, ekzemplo de transnacia komunumo
Tiu prelego celas cerbumigi nin pri kio estas komunumo, kaj kio funde ebligas al Esperantujo esti komunumo.
La koncepto « komunumo » multe evoluis tra la historio. Ĝenerale ĝi rilatas al la ebleco konstrui solidarecan grupon kiu ebligas al la individuoj eskapi el la socia izoliĝo. Laŭ la morala filozofio, ĝi rilatas al komunaj valoroj vaste disvastigitaj inter tiuj individuoj. Fine, laŭ politika perspektivo ĝi videbligas la aktivan partoprenon de individuoj rilate al komuna celo (Honneth, 2004). Tiuj komunumoj laŭ la politika vidpunkto kelkfoje kreiĝas kontraŭ la socio aŭ la hegemonia potenco.
Dum tiu prezento, mi klarigos kelkajn teoriojn rilate al komunumoj tra la Esperanta ekzemplo. Mi ankaŭ montros kiel la faciligo de virtualaj ligoj ekde la 80aj jaroj influis la koncepton « komunumo » rilate al transnacieco. Tio malfermos diskuton pri kiel la nuna virtualigo de niaj renkontiĝoj kaŭzita de la Kovim-19-pandemio influas (aŭ ne) la Esperantan komunumon kaj ties membrojn.
(6) Peri internacie la komunisman penson: Socia historio de la tradukoj de Marx en Esperanton
La senpera realeco de la penso estas la lingvo (Kark Marx)
Socia sciencisto, filozofo, historiisto, ekonomiisto… En 1999, tutmonda enketilo de la Brita Dissenda Korporacio BBC elektis Karl Marks (1818-1883) kiel la ĉefa pensulo de la jarmilo. Liaj ideoj elstariĝis ree en la publika debato ekde la financa krizo de 2008. Liaj plej konataj verkoj Komunista Manifesto kaj (la unua volumo de) Kapitalo estas registritaj en la Programo pri Memoro de la Mondo de Unesko. Simile al tiu pri Monda Kulturheredaĵo, Unesko celas tiel identigi, prezervi kaj diskonigi dokumentojn universale valorajn.
Pere de analizo de la tradukoj de Marks (kaj Engels) en Esperanton, la kuntekstoj de ilia aperigo, kaj ties tradukistoj, tiu ĉi referaĵo proponas kontribuon al la socia historio de la Esperanto-movado. Kiel montreblos, Esperanto-parolantoj tradicie preferis plej alireblajn tekstojn, kiel la Manifeston (aperintan ekde 1908 en kvar malsamaj tradukoj) kaj diversajn kompilaĵojn kaj resumojn de Kapitalo. Rimarkinde, la tradukistoj de la ĉefaj marksismaj verkoj estis prestiĝaj intelektuloj, ofte aktivaj en la Esperanto-movado preter la laborista medio.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
SESHIMO Masaja estas membro de la Japana Urala Asocio. Li studis en Helsinki Universitato (somerkurse, en 2005), en Humboldt Universitato (unumonata studado, en 2007), bakalaŭriĝis pri literaturo (fako: sociolingvistiko kaj skandinaviologio) en Tokai Universitato (en 2008), kaj studis en Udmurt Ŝtato Universitato (en 2013). En 2020, li enoficiĝis kiel vicprezidanto de la Japana Esperanto-Instituto.
TIDA Syuntaro estas lingvisto. En 2006 li doktoriĝis per disertaĵo pri la gramatiko de la lingvo Dom kaj nuntempe instruas lingvistikon en la Universitato de Kioto. Li esploras ĉefe diversajn aspektojn de Dom kaj aliaj simbuaj lingvoj parolataj en novgvinea montaro. Lia esplorintereso inkluzivas morfofonologion de la korea kaj de la japana.
Manuela Burghelea studas socian antropologion kaj transnacian historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando, kadre de esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo. Ŝia projekto temas pri Esperanto-jarmiluloj kaj la revigliĝo de Esperanto en historia perspektivo. Ŝi magistriĝis pri interkultura mediacio en la Universitato de Lilo, Francio.
Guilherme Fians estas docento pri Antropologio ĉe la Universitato de Brasília kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Li doktoriĝis pri Socia Antropologio ĉe la Universitato de Manĉestro. Liaj esplorterenoj kaj publikaĵoj inkluzivas sociajn movadojn, naciismon, lingvopolitikon kaj ciferecan antropologion.
Laetitia Bert estas denaskulino kaj franca sociologo pri socialaj kaj sanaj sistemoj. Ŝi nuntempe doktoriĝas pri komunuma sano en la Universitato Laval (Kebekio). Ŝia tezo, estrita de Dr-o Patrick Archambault kaj Dr-ino Clémence Dallaire, rilatas al la daŭrigaj faktoroj de la integriĝo de novaj farmanieroj en la sanorganismoj.
Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj sciencoj, kaj instruas universitate en Barcelono. Pro liaj esploroj pri la socia historio de la Esperanto-movado li estis gastprofesoro en Parizo, kadre de Altlernejo por Sociaj Sciencoj (EHESS). Lastatempe li kontribuis per ĉapitro pri Esperanto al manlibro pri tutmonda tradukado de Kapitalo de Marx.
42a Esperantologia Konferenco, 2019 ~ Finnlando
La interlingvistika aliro al piĝinoj kaj kreoloj 2019: la internacia jaro de indiĝenaj lingvoj
Loko: Salono Setälä, Isku Areena, Lahtio, Finnlando
Dato: 25a de julio 2019
Organizis: Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Komunika facileco de supre planita kaj spontanee evoluita: komparo de kelkaj aspektoj de la planlingvo Esperanto kaj la piĝino Tok Pisin
(2) Indiĝenaj lingvoj parolataj en Brazilo kaj ĝiaj studoj dum la dudeka jarcento
El la vidpunkto de Lingvistika Historiografio (Altman 2004 [1993]; Coelho 2018; Koerner 1996, 2014; Kuhn 2013 [1962]; Murray 1994; Swiggers 2005, 2010, 2011), mi montros en tiu ĉi prezento kiel evoluis la studoj faritaj en Brazilo pri la indiĝenaj lingvoj, specife pri Fonetiko kaj Fonologio, inter 1949 kaj 2000. Tio estas parto de mia doktoriĝo, kiu temas ĝenerale pri ĉiuj esploroj faritaj pri Fonetiko kaj Fonologio. Mi priparolos kiujn indiĝenajn lingvojn estis temoj de la studoj, kiuj estis la esploristoj kiuj plej kontribuis al la studkampo, kaj kiel la esploroj estas distribuitaj kaj tempe kaj geografie en Brazilo en tiu specifa periodo.
(3) Kiel Esperanto helpus eviti la morton de lingvoj?
En 1974, franca lingvisto Louis-Jean Calvet famiĝis enkondukante, en sia libro Linguistique et colonialisme (Lingvistiko kaj koloniismo), la francan terminon “glottophagie” (lingvomanĝemo) por klarigi, kiel subpremado per la angla lingvo kaŭzas la morton de amaso da lingvoj. Fakte multaj nun konsentas, ke sen ŝanĝo de lingvopolitiko multege da lingvoj tre baldaŭ mortos, kaj ni mem proponas akcepton de Esperanto kiel tian ŝanĝon de lingvopolitiko. Sed kiel konvinki lingviston aŭ politikiston, ke akcepto de Esperanto helpus eviti la morton de lingvoj? Esperanto-parolantoj fieru paroli krome sian lokan lingvon, dum koloniado per (ĉefe la angla) lingvo hontigas ilin kaj ĉesigas ilin uzi “malnoblan” lingvon. Sed eblas krome pli konsciigi pri la “morto de lingvoj”, kiu ankoraŭ nun restas tre abstrakta. Unue ĉar kiam oni komencis alarmi pri tio, oni nombris ĉirkaŭ 6000 lingvojn tra la mondo, kaj nun, duonjarcenton poste, oni nombras pli ol 7000: kiom da lingvoj efektive mortis? Due, ĉar ja okazis konstateblaj mortoj de lingvoj, kiam la lasta parolanto mortis, sed tre malfacilas trovi informojn pri tio: se, ekzemple en speciala retejo nekrolingvo.info, oni omaĝus al ĉiu unuopa lingvo, kies morton oni efektive konstatis, same kiel oni omaĝas al mortinta famulo, oni tiel atentigus la publikon pri tiu ĉi efektiva fenomeno. Reliefigante la problemon, Esperanto fakte kontribuus en ties solvado.
(4) @ActLenguas (Lingva aktivismo): enrigardoj pri lingva revigligo en Latinameriko
Programero pri indiĝenaj lingvoj el Latinameriko kaj novigaj retaj iniciatoj por antaŭenigi ilian uzadon, surbaze de enreta kampanjo fare de Tutmondaj Voĉoj: https://eo.globalvoices.org/2019/02/3241. Tie ni regule tradukas artikolojn kaj intervjuojn de aktivuloj por indiĝenaj lingvoj.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Bengt-Arne Wickström estas doktoro pri ekonomiko kaj laboras kiel gastprofesoro ĉe la Andrássy-Universitato Budapeŝto.
Karina Oliveira estas doktoriĝanta esploristo pri Lingvistiko en la Universitato de San-Paŭlo, vicprezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) dum la mandato 2018-2020, teamano en Duolingo (eo<pt) ekde 2017 kaj komisiito pri Edukado de TEJO. Ŝi baldaŭ transloĝiĝos al Suda Koreio por instrui la portugalan universitat-nivele tie.
François Lo Jacomo estas doktoro pri Lingvistiko, verkinte disertacio titolita “Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto”. Li instruas matematikon en mezlernejo en Parizo, partoprenas en trejnado de kandidatoj por Internacia Olimpiado pri Matematiko kaj, ekde 1989, estas membro de la Akademio de Esperanto.
Manuela Burghelea doktoriĝas pri Socia Antropologio kaj Historio en la Universitato de St Andrews kaj kunordigas la Esperantan sesion de la retejo Global Voices.
41a Esperantologia Konferenco, 2018 ~ Portugalio
Omaĝe al la vivo kaj verko de Detlev Blanke (1941-2016)
Loko: Salono de la Fakultato pri Juro, Universitato de Lisbono, Lisbono, Portugalio
Dato: 2a de aŭgusto 2018
Organizis: Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Detlev Blanke (1941-2016): Tuta vivo por interlingvistiko/esperantologio
La kontribuo estas provo doni superrigardon pri la ĉefaj atingaĵoj de la elstara interlingvisto kaj esperantologo. Ĝi prilumas lian sciencan verkaron, aktivan rolon en naciaj kaj internaciaj organizoj kaj lian personecon kiel universitata instruisto. Fokuso estas lia laboro kiel fondinto kaj longjara prezidanto de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.). La kontribuo ankaŭ ĵetas rigardon antaŭen demandante pri principoj de lia esperantologia laboro kiujn ni nepre daŭrigu.
(2) Detlev Blanke en la kadro de movadaj rilatoj Oriento-Okcidento en Eŭropo: Personaj konsideroj
Du aspektoj de la Esperanto-movado aparte fascinis min kiel novan esperantiston: la junulara agado, kaj la agado por Esperanto ekster la landoj de okcidenta Eŭropo, precipe la agado en orienteŭropaj landoj – ĉi-dua ne pro mia propra politika konvinko, sed iasence ĝia malo, nome mia deziro kompreni kiel homoj povus veni al politikaj konvinkoj tiel malsimilaj al la miaj, kaj mia deziro trovi komunan grundon. Pro serio de kvazaŭ hazardaj evoluoj, mi fine trovis min, kiel prezidanto de UEA, meze de strebado por kunteni la movadon en kriza periodo kiam ĝi riskis malintegriĝi. Detlev Blanke fariĝis mia aliancano en la movado “de la alia flanko”. Nia amikeco daŭris de la 1960aj jaroj ĝis lia forpaso: ni estis Esperanto-kamaradoj en plej vasta senco kaj fakaj kolegoj sur la kampo de lingvoscienco.
(3) Kontribuo de d-ro Blanke al la sukceso de Esperanto en Kubo
Nia prelego celas omaĝi la laboron de d-ro Detlev Blanke, la homon kies partieco, sperto kaj prestiĝo, liaj takto kaj saĝaj konsiloj en la fruaj jaroj post la fondo de KEA, efike kontribuis al la publika bildo de nia Asocio ĉe ŝtataj instancoj, kulturaj kaj akademiaj institucioj, kio ĝis hodiaŭ estas inter la plej gravaj atingoj de la kuba E-movado.
Kuba E-Asocio fondiĝis la 16-an de junio 1979, kiam en Kubo nova leĝo de asocioj ebligis la (re)estiĝon de sciencaj, fakaj, religiaj, sociaj, hobiaj kaj alitipaj grupiĝoj. La entuziasmo de la 80-aj jaroj, ebligis al miloj da kubanoj en la tuta lando lerni Esperanton, la asocio povis relative facile eldoni instrumaterialojn kaj el eksterlando venis multaj librodonacoj. Gazetoj el la tuta mondo iris de mano en manon, sed kion fari poste? La izoliteco de Kubo, nepagipoveco, manko de kontaktoj kun alilandaj esperantistoj certe endanĝerigis la tuton. Kiel garantii la daŭripovon de la ekestanta movado? Liaj konsiloj ebligis fruan kontakton kun E-Asocioj en socialismaj landoj (GDR, Hungario, Pollando, Bulgario, i.a.) pli fundan komprenon de la fenomeno Esperanto kaj la vojon irendan de nia novbakita asocio. La prioritatoj: aliĝo al UEA (kiu realiĝis en Budapeŝto, 1983); laŭ konsilo de Vjetnama Pacdefenda Asocio, ekeldono de kuba literaturo en Esperanto; kaj tute aparte, kreo de scienca bazo por la argumentado por Esperanto. Liaj prelegoj al studentoj kaj profesoroj ĉe universitatoj em Kubo motivigis la interesiĝon pri pri la monda lingvo-problemo, pri planlingvoj ĝenerale, kaj tute aparte pri la fenomeno Esperanto. Lia argumentado ĉe akademiaj rondoj postlasis spurojn, ĝis hodiaŭ, kiuj prestiĝigis Esperanton kaj plifortigis la bildon de KEA por la ĉiutaga laboro por Esperanto.
(4) Detlev Blanke kiel movadano
Detlev Blanke estis elstara esperantologo. Samtempe li estis tre aktiva organizanto kaj funkciulo en la Esperanto-movado. Li mem substrekis, ke en sia profesia kaj faka agado li ĉiam atentis pri la ligo inter teorio kaj praktiko. Lia agado kiel movadano ne estis limigita al Germana Demokratia Respubliko, sed etendiĝis ankaŭ al internacia kadro. Mia prezento klopodas montri, kiel Blanke provis harmoniigi sian laboron sur scienca kampo kun la pli frue naskita poresperanta entuziasmo. Ĉu estiĝis konfliktoj, ankaŭ politikaj? Kiamaniere li sub la kondiĉoj de la „malvarma milito“ klopodis eviti kontraŭdirojn kaj solvi konfliktojn?
(5) La Subteksto de “Neutraleco”: La Dreyfus-Afero kaj la Esperanto-movado
La Esperanto-movado trovis ĝian ĉefan stadion en Francio en la dudeka jarcento, dum la Dreyfus-afero polarigis la francan intelektan komunumon. Meze de ĉi tiu disdivida politika klimato, publikaj dokumentoj de la franca Esperanto-movado, kiuj konsistas el paroladoj kaj registroj de la Universalaj Kongresoj kaj la revuo L’Espérantiste, enhavas neniun mencion pri la Dreyfus-afero. Ĉi tiu silento estas la rezulto de interna streĉigo inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado, kiuj estis dividitaj pri la afero. Sen diskuti eksplicite la aferon, esperantaj paroladoj kaj revuoj de ĉi tiu periodo diskutas la bezonon subteni tutan “neŭtralecon” pri politikaj kaj religiaj aferoj. Privataj leteroj inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado malkaŝas, ke la ili malkonsentis pri la Dreyfus-afero. Louis de Beaufront, kiu redaktis L’Espérantiste kaj poste akiris famon pro la fondo de Ido, kaj Carlo Bourlet kaj Emile Boirac estis kontraŭ-Dreyfus. Hippolyte Sébert kaj Gaston Moch, kiu poste fondis la revuon Espero Pacifista, estis pro-Dreyfus. La leteroj sugestas, ke ĉi tiu malkonsento instigis la insiston pri publika neŭtraleco. Ĉi tiu insisto pri neŭtraleco, kiun Esperanto fondinto Ludwig Zamenhof rezistis, verŝajne estis grava motivo por la perfido de 1907, kiu dividis la movadon por ĉiam.
(6) “[…] a slim core of Esperanto roots […] and a huge periphery of (English) borrowings?” – Ĉu Esperanto fariĝas pli kaj pli angleca?
La vasta uzado de la angla lingvo kiel lingvafrankao kondukas al ŝanĝiĝoj en multaj lingvoj. Influoj senteblas sur ĉiuj ebenoj de la lingvosistemo, sed precipe en la leksiko. Kelkaj inter tiuj estas klare videblaj, aliaj kaŝitaj. La prelego provas prilumi la influon de la angla al Esperanto por eltrovi ĉu lastatempaj prognozoj pri la evoluo de la planlingvo estas kredeblaj.
(7) Ekesto, evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto
La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas antaŭ ĉio (sed ne nepre nur) la plej frua uzo de ĉiu vorto (tute egale, ĉu temas pri radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo), kun indiko pri ties aŭtoro, verko kaj paĝnumero. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen sen difinoj (krom ĉe radikoj eksterPIVaj) kaj kun rigora citaĵa referencaro (malkiel PIV, kiu svage indikas aŭtorecon nur per supermetita Z, B, kc). Per HV oni do povas facile ekscii, kiu-kiam-kie unuafoje uzis ĉiun vorton en difinita periodo. La unua eldono de HV aperis en 2011, ĉe Iltis, Germanio, sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn (librojn, broŝurojn kaj eĉ korespondaĵojn) el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn (kaj radikvortojn kaj kunmetaĵojn), kiuj aperas en ili.
Meze de 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernard Pabst komencis okupiĝi pri HK, kunlabore kun Neves, kaj rezulte de tiu kunlaboro aperis en 2018, kiel 12a volumo de la Berlina Komentario de Esperanto, ankoraŭ nur kiel pdf-dosiero, la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kiu transprenas la tutan enhavon de la antaŭa eldono, kun aldono de granda parto de la dokumentoj aperintaj en 1889, nome, la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La estonta evoluo de HV – diskutata en ĉi tiu prelego – dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.
(8) La demografia stato de Esperanto
Antaŭ pluraj jaroj mi publikigis en diversaj lokoj esploron pri la nombro de E-parolantoj en la mondo (ekz. en la lingvistika revuo Indecs). Mi proponis metodon taksi tiun nombron uzante datumojn pri E-parolantoj en la socia reto Facebook. Konsiderante diversajn faktorojn la takso estis ĉ. du milionoj. Mi koncize klarigos la metodon, la datumojn kaj rakontos pri alternativaj retaj taksoj, ekz. per datumoj de retaj kursoj kiel Duolongo kaj per reta reklamado. Plia rilata temo estas utiligo de tiuj taksoj en informado pri E-o, ekzemple la sukcesa kampanjo ĝisdatigi la datumojn pri E-o en la lingvistika retejo Ethnologue.
(9) Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo
La prelego klopodas respondi jenan demandon: Ĉu Esperantistoj estas transhomistoj? Por tiu celo, unue enkondukiĝas ĝenerale la temo de transhomismo, nome la subteno de sciencaj ebloj por plibonigi la homan estaĵon. Sekve, prezentiĝas la ĉefaj argumentoj kontraŭ tiu intelekta movado. Kelkaj el la kritikoj similas la antaŭjuĝojn pri planita helplingvo, kiel ties artefariteco. Tio instigas al esploro el prilingva vidpunkto, sed ankaŭ el etika perspektivo, pri la rilato inter transhomismo kaj Esperanto kiel scienca antaŭeniro. Konklude, oni respondas negative la originan demandon, eĉ se agnoskante, ke pluraj signoj ŝajnas proksimigi nin al transhomaj estaĵoj.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Sabine Fiedler doktoriĝis pri Angla Lingvistiko en la Universitato de Halle-Wittenberg. Nuntempe ŝi estas profesoro en la Universitato de Lepsiko kaj prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.
Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), diretoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Alberto Fernández-Calienes Barrios estas programisto, grafikisto, eldonisto, interpretisto de la germana lingvo, vicdirektoro de Cooperativa de Idiomas La Habana, membro-fondinto de Kuba E-Asocio (KEA) kaj fakdelegito kaj komitatano A de UEA. Li ankaŭ ludis plurajn rolojn en la Esperanto-movado, kiel ekzemple reprezentanto de KEA en la du lastaj Konsultiĝoj de E-Asocioj en Socialismaj Landoj (1988 kaj 1989).
Ulrich Lins estas doktoro pri Historio kaj studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. Li laboris, en Bonn kaj Tokio, por la Germana Servo por la Interŝanĝo de Universitatanoj (DAAD). Li multe verkis pri la historio de la Esperanto-movado; lia libro La danĝera lingvo aperis en sep nacilingvaj eldonoj.
Patience Haggin komencis ĉi tiun esploron kiel parto de ŝia studado pri konstruitaj lingvoj en la Universitato Princeton, subvenciata de la sama universitato. Nuntempe ŝi studas literaturan tradukadon ĉe Università degli studi di Napoli “L’Orientale” pere de Fulbright-stipendio.
Sabine Fiedler doktoriĝis pri Angla Lingvistiko en la Universitato de Halle-Wittenberg. Nuntempe ŝi estas profesoro en la Universitato de Lepsiko kaj prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.
Gonçalo Neves estas memstara tradukisto kaj leksikografo. Okupiĝas pri beletro, esperantologio kaj interlingvistiko kaj estas aŭtoro kaj tradukisto de pluraj Esperantlingvaj poemaroj, novelaroj kaj vortaroj.
Amri Wandel doktoriĝis pri Astrofiziko en la Universitato Stone Brook, Novjorko. Nuntempe li estas profesoro pri Astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA kaj membro de la Internacia Astronomia Unio.
Javier Alcalde dodoktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio) kaj iĝis esploristo pri pacaj studoj kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto pri Paco en Barcelono.
40a Esperantologia Konferenco, 2017 ~ Suda Koreio
Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste
Loko: Salono Lapenna, Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo, Suda Koreio
Dato: 27a de julio 2017
Organizis: Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Lingva ero en la distopia projekto de Kita Ikki: Ĉu Esperanto kiel Newspeak?
Mi jam de dek kelkaj jaroj esploras la proponon de tiu ĉi japana “ultranaciisto” adopti Esperanton en Japanio kaj de ĝi konstruota “revolucia imperio” por fine fari la lingvon la sola uzota en tiuj teritorioj. Tiun ĉi proponon mi baptis eĉ “prasennaciismo en oriento” okaze de la 36-a Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko. Fakte miaj esploroj ĝis nun estis motivitaj de la deziro kvazaŭ rehonorige liberigi tiun ĉi pensulon/politikan aktivulon el la brulstampo de “ultranaciisto” donita al li, ekzemple fare de MIYAMOTO Masao. Tamen iu lastatempa japanlingva verko pri lia socia darvinismo (Kado Kazumasa [2009]: KITA Ikki: ŝtato kaj evoluo, Tokio: Iwanami) prezentas interpretadon de la malfacile digestebla parto de la ĉefaj ideoj de Kita, kiu temas pri la estonta evoluo de la homo al la dia raso(!). Tiu ĉi studo sugestas eblon, ke la utopio de la diiĝinta homaro, kiun Kita prirevis, povus efektive rezulti en absolute totalisma distopio. Kian rolon, se tiel, Esperanto ricevus en tiu (mal)idealo de Kita? Tiu ĉi referaĵo provos bildigi tiun rolon de la zamenhofa lingvo, kiu montriĝus simila al tiu de Newspeak aŭ io eĉ plia.
(2) Silvio Gesell kaj Esperanto
Tiu prelego esploras la rilaton inter la germana ekonomikisto Silvio Gesell kaj la movado por internacia helplingvo. Temas pri influa pensulo, kun proponoj de socia reformo proksimaj al tiuj de Henry George. Probable li neniam aktivis en la Esperanta movado. Tamen, plurfoje li defendis publike la utilecon de Esperanto. Ĝis tri malsamaj projektoj proponis Gesell, en kiuj ĉi lingvo ludas ŝlosilan rolon. La unua, kiel internacia helplingvo, konceptiĝis komence de la Unua Mondmilito kaj ligiĝas al pacaj celoj. En la dua, Esperanto estas lingvo de komunikado de io simila al tio, kio tridek jarojn poste iĝos Eŭropa Ekonomia Komunumo. Trie, Gesell imagis, ke Esperanto povus fariĝi oficiala lingvo de Supra Silezio, teritorio de Centra Eŭropo pri kiu post la Granda Milito batalis Germanio kaj Pollando. Mi diskutos la rolon de Esperanto en la pensado de la germana reformisto, sugestante similaĵojn kun la Zamenhofaj ideoj. Krome, personaj rilatoj de Gesell kun konataj esperantistoj konfirmos lian ligon kun la Esperanta movado.
(3) La ideo pacifismo kaj la bazteorio de Esperanta movado
(4) Kion instruas la ripetado de sufiksoj en Esperanto
(5) Esperanto kiel ilo de lingva demokratio: Raporto pri kurso en universitato en Barato
En la Universitato Azim Premji (Bengaluro, Barato), studentoj faras kurseton kies titolo estas “Esperanto and Linguistic Democracy” (Esperanto kaj lingva demokratio). En la kurso, ili studas jenajn temojn: la lingvan ordon aktualan, fontojn de lingva potenco, lingvajn neegalecojn, strategiojn mastrumi plurlingvecon, kaj Esperanton kiel unu el tiuj strategioj. La lernantoj kompreneble lernetas iom pri la strukturo de Esperanto por ke ili ekkomprenu la lingvon kiel planlingvan solvon. Sed kiel la supra listo indikas, la kurseto ĉefe fokusas pri la eroj de la Praga Manifesto, t. e. la ideoj pri partoprena egaleco komunika.
La Universitato mem havas eksplicitan socian celon pri socia justeco, egaleco, daŭripovo kaj humaneco. Tiel krom raporti pri la sukcesoj kaj defioj de la kurseto, la proponata prelego esploros la interrilatojn inter tiu ĉi vizio de la Universitato kaj la idearo de la Praga Manifesto, kaj do la eblecojn enkonduki Esperanton en la universitatan medion en Barato.
(6) Kontrasto inter Esperanto kaj la korea
Mi kontrastigas Esperanton kaj la korean je diversaj tavoloj laŭ la vidpunkto de korea lingvisto. Kaj samtempe mi volas starigi kelkajn demandojn pri la gramatiko (aŭ ĝenerala uzo) de Esperanto, ekzemple pri la sinsekva apero de substantivoj.
(7) 90-jariĝo de la Ea-radiofonio
De mallongaj ondoj ĝis podkasto kaj ondofluaj programoj. La ŝanĝoj kaj kontinueco en la programenhavo sendepende de la teknologia progreso.
(8) Esperanto: Esploraj Prioritatoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Usui, Hiroyuki magistriĝis pri Internacia Komunikado ĉe la Universitato Aoyamagakuin, Tokio. Ekde 2012 li estas Esperantlingva redaktoro ĉe El Popola Ĉinio, Pekino kaj ekde 2013 estas membro de la Akademio de Esperanto.
Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio). Nuntempe li estas esploristo en la centro de studoj pri sociaj movadoj de la Scuola Normale Superiore en Florenco, Italio.
Kadoja, Hidenori efakas pri historio kaj lingvoj, kaj nuntempe estas profesoro pri Ĝenerala Edukado ĉe Tsuyama National College of Technology.
Probal Dasgupta doktoriĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Novjorko. Nuntempe li estas profesoro ĉe la Barata Statistika Instituto, Kolkato. Li ankaŭ estas prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Lingvistika Societo de Usono.
Giridhar Rao doktoriĝis pri la Angla Lingvo en la Universitato de Hyderabad. Li nuntempe instruas en la Universitato Azim Premji, en Bengaluro, kursojn pri lingvaj homaj rajtoj, lingvopolitko en edukado, multlingva edukado, kaj sciencfikcio. Li ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto. Blogas esperante pri lingvoj.
Bak, Giwan doktoriĝis en la Universitato Konkuk, en Seulo. Nuntempe li estas profesoro pri la korea lingvo kaj Esperanto en la Universitato de Zaozhuang.
Barbara Pietrzak estas pola radio-ĵurnalisto, komitatano kaj estrarano de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, membro de la Akademio Literatura de Esperanto, vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto kaj Pola Esperantisto.
Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), diretoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.
39a Esperantologia Konferenco, 2016 ~ Slovakio
Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo esperanto: divers-specaj influoj kaj faktoroj
Loko: Nitro, Slovakio
Dato: 28a de julio 2016
Organizis: Maria Rosaria Spanò kaj Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Ĉu necesas evoluigi Esperanton?
Antaŭ pli ol kvardek jaroj, mia profesoro pri lingvistiko André Martinet instruis al mi, ke «lingvo evoluas ĉar ĝi funkcias». Do, por konvinki lingviston, ke Esperanto estas vivanta lingvo,necesas pruvi, ke Esperanto kapablas evolui «same» kiel naciaj lingvoj. Sed la evoluo de lingvo povas deveni de multaj kaŭzoj. Ĝi povas veni de evoluo de la socio. En la franca lingvo ekestis antaŭ kelkaj jardekoj la bezono de nova vorto por tiu, kiu lernas ekster la «normala 9 lerneja» medio, ĉar pli kaj pli diversiĝis la maniero lerni.Tial enkondukiĝis la vorto «apprenant».En Esperanto, ne estas simila bezono: ekde la komenco, Esperanto-lernantoj lernas ekster la lerneja medio, kaj se ja necesas specife mencii tiun, kiu lernas en lernejo,ni simple uzu lernejano. En nacia lingvo,evoluo povas rezult iankaŭ de politika decido. Ekzemple, antaŭ kvar jaroj la franca ĉefministro decidis malpermesi la uzon de la vorto «fraŭlino» en administracio, kaj tio jam estas aplikata en lernejoj, trajnoj…supozeble tio kreos lingvan evoluon: ĉuekzistas tiom aŭtoritataj decidoj en Esperantujo? Analizante la diversajn kaŭzojn de evoluo de etnaj lingvoj kaj de Esperanto, oni evidente konstatas diferencojn. Tamen la ideo,ke kiel planlingvo, Esperanto ankoraŭ devas esti evoluigita per aŭtoritataj decidoj kaj ne estas sufiĉe matura por evolui mem estas refutebla.
(2) ‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’?: Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo
En la unuaj priskriboj de la gramatiko de Esperanto kaj en siaj Lingvaj Respondoj, Zamenhof donis multan atenton al morfologio, t.e. la vortformado, kaj kompare malmultan atenton al sintakso, t.e. la vortordo. Jansen (2008, 2007) konvinke argumentas, ke la baza vortordo de la lingvo estas subjekto-verbo-objekto (SVO); aliflanke, en la kazo de la vortordo de nomoj (N) kaj adjektivoj (A), ambaŭ ordoj AN kaj NA eblas, eĉ se AN nepre pli oftas (kiel ankaŭ Gledhill 2000). Laŭ la Oftecvortaro de Esperanto (Quastoff, Fiedler kaj Hallsteinsdóttir 2014) la vortoj ‘internacia’ kaj ‘lingvo’ troviĝas en la plej alta oftecoklaso de la tuta oftecvortaro, kaj tiel alta vortofteco estas pruvo pri ilia graveco en la kulturo de la lingvo (Fiedler 2010, 2016). La esprimo ‘Lingvo Internacia’ estas listigita kiel grava esperantonimo en Melnikov (2015:191) kiel “origina nomo” de Esperanto. La prelego intencas prezenti kelkajn konsiderojn pri la pranomo en diakrona (t.e. tratempa) perspektivo, komparante la uzon de la esprimoj ‘Lingvo Internacia’ kaj ‘internacia lingvo’ per korpusoj en Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, kiuj verkis en la lingvo en diversaj momentoj de la historio de la lingvo mem.
(3) La jidogramatiko de Zamenhof kaj lia Lingvo universala
JuZamenhof verkis gramatikon pri jido ĉirkaŭ 1880. Mallonga raporto pri ĝi estis publikigita en la revuo Leben un visenŝaft en 1909, sed plene ĝi aperis nur en 1982. La gramatiko estas verkita en la rusa lingvo kaj science priskribas jidon, sed la aŭtoro strebis ankaŭ al unuecigo de la lingvo, kiu estis parolata en multaj dialektoj. Temis pri elekto inter pluraj prononcoj kaj pri decidoj pri gramatikaj trajtoj. Tial la verko enhavas normigajn elementojn. Zamenhof studis medicinon en la Imperiestra Moskva Universitato dum du jaroj, de aŭgusto 1879 ĝis aŭgusto 1881, kio signifas ke, kredeble, la ellaborado almenaŭ parte okazis en Moskvo. Li proksimume samtempe ellaboris lingvon nomatan Lingvo universala, kiu estas pluevoluigaĵo de lia Lingwe uniwersala (Bjalistoko 1878) kaj antaŭiranto de Lingvo internacia publikigita en Varsovio en 1887. Mi montros ke ekzistas similecoj inter la du lingvoj jido kaj Lingvo universala.
(4) Juda fantomo en ĉinaj skatoloj: La rolo de la judeco de Zamenhof en la historio de Esperanto
En tre konata letero al Alfred Michaux (14.III.1905), L.L. Zamenhof skribas, rakontante pri sia vivo: Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. Plene sentema pri la kondiĉo de sia popolo, antautempa pasia cionisto, Zamenhof transiris el fokuso je la hebrea popolo al plej ampleksa vido kaj idearo koncernanta la tutan homaron, kaj laŭ la lingva kaj laŭ la ideala perspektivo. En la Unua Libro (1887), Zamenhof mem komparis la transiron de cionismo al Esperanto al la transiro de la rivero Rubikono en 49 a.K. fare de Julio Cezaro, do al findecida, neforviŝebla ago. La judeco de Zamenhof daŭre ludis gravan rolon dum la tuta intelekta kaj ideala itinero de Zamenhof. La tuta vojo – inter kies mejloŝtonoj ĝis la formulado de la interna ideo menciindas 10 Hilelismo kaj Homaranismo – estis konstante katakterizita, laŭ la jam menciita letero al Michaux, de konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj – ĉiuj […] nedisigeble ligitaj cetere kun la juda identeco de Zamenhof. D-ino Esther Schor, docento ĉe la Universitato de Princeton, en sia eseo Esperanto: a Jewish History, difinis la historion de Esperanto ”serio da ĉinaj skatoloj enhavantaj judan fantomon”. Tiu ĉi kontribuo strebos ”malfermi la skatolojn” kaj retrorigardi la historion de Esperanto laŭ tiu ĉi perspektivo.
(5) Ontologio: Ĝia rolo en la scienca Esperanto-evoluo
Organizi kaj reprezenti informojn konsistigas unu el la grandaj defioj nuntempaj, kie je pli vastaj niveloj produktatas informoj en la ĉiutaga vivo, des pli kun la alveno de la novaj teknologioj pri informado kaj komunikado. Kiel rolas ontologioj en tiu organizado kaj reprezentado de informoj por evoluigi Esperanton? La scienca agado en Esperantujo, miaopinie, estas unu el la plej malfacilaj agadkampoj, ne pro la fakto ”sciencumi”, sed pro la atingeblecoj oferataj de Esperanto ekde scienca vidpunkto al la socio, pli ekzakte dirite: al la ne esperantistoj. Gravas verki, traduki al Esperanto por esperantistoj, sed ankaŭ verki pri Esperanto kaj montri al la socio kion la komunumo faras, kiujn valorojn oni povas atingi pere de tiu agado kaj kiom riĉa povas esti la lingvo socie, ekonomie, lingvistike, kulture kaj praktike. Surbaze de la diplomlaboraĵo titolita ”Dizajno pri baza ontologio de la Nacia Kongreso de Esperanto” oni celis ne nur prezenti la lingvon al la ne esperantista scienca komunumo, sed atingi bibliografian verkon kaj praktikan aplikadon pere de ontologioj: sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn pri specifa fakkampo tra terminologiaj kaj konceptaj specifaĵoj en formala lingvo (maŝin-komprenata), kun la celo plifaciligi la serĉon kaj reakiron de informoj per semantikaj interkompreniĝoj inter uzantoj kaj inteligentaj programaroj. Samkiel la ontologioj, ekzistas pluraj sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn ne nur laŭ tradicia maniero sed ankaŭ reta. Tial prezenti ilin evidentigas sciencan evoluon por la movado kaj la lingvo nepreteratentenda, ĉar ĝi kontribuas al la lingva evoluigo
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
François Lo Jacomo
Federico Gobbo
Christer Kiselman
Maria Rosaria Spanò
Ariadna García Gutiérrez
38a Esperantologia Konferenco, 2015 ~ Francio
Retrorigardo kaj antaŭvido: kvardek jaroj da esperantologio (1975-2015) kaj defioj por la estonteco
Loko: Salono Eurotop, Lille Grand Palais, Lillo, Francio
Dato: 30a de julio 2015
Organizis: Orlando Raola
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) Retrorigarde: Kvar jardekoj de Esperantologio
Detlev Blanke, Humphrey Tonkin, ……. Gotoo kaj Probal Daŝgupta
(2) Rigardo antaŭen: Kien Esperantologio?
Vera Barandovska-Frank, Hiroyuki Usui kaj Federico Gobbo
37a Esperantologia Konferenco, 2014 ~ Argentino
Ĝenerala esperantologio
Loko: Panamericano Hotels & Resort, Bonaero, Argentino
Dato: 31a de aŭgusto 2014
Organizis: Esther Schor kaj José Antonio Vergara
Prelegoj kaj prelegintoj
(1) Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?… aŭ kiel difini, kiuj estas la kompetentaj parolantoj, kiuj determinas la lingvan regularon?
En sia artikolo “La neebleco de priesperanta lingvoscienco” Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fi dinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvo scienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fi dindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj
(2) Zamenhof kaj la Liberala/Komunuma Debato
Tiu ĉi studo celas analizi la fruan pensadon de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887-1917) en la lumo de la tielnomata liberala-komunuma debato. Tiu debato lanĉiĝis en la fruaj 1980aj jaroj. Ĉe la liberala flanko estis tiuj kiuj difinis la nocion de liberala memo, kiu portas rajtojn, sendepende de identeco (laŭ la vidpunkto de John Rawls); ĉe la komunuma flanko estis tiuj kiuj subtenis la nocion de komunumoj kun rajtoj kaj celoj (laŭ Michael Sandel). Sed tiu debato lastatempe fariĝis dialogo, en kiu ĉiu flanko defi as la alian, ke ĝi pravigu siajn pretendojn – ontologiajn, politikajn aŭ etikajn. La nuna studo asertas, ke, unu jarcenton pli frue, Zamenhof troviĝis en simila dialogo inter liberalismo kaj komunumismo, inventinte movadon, kiu potenciale kapablus trovi ekvilibron inter homaj rajtoj unufl anke kaj nocioj de “boneco” akceptitaj de diversaj komunumoj, alifl anke. Tamen, la politika potencialo de la vizio de Zamenhof pri Esperanto estis subfosita (kvankam ne detruita) en la Deklaracio de Bulonjo, kiu distan cigis sin de interkonsiliĝa debato kaj elĵetis religiajn kaj etikajn idealojn.
(3) Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905. Laŭ sia nuna statuto ĝi havas 45 membrojn. ˆĜi laboras ĉefe en sekcioj. Tiu ĉi artikolo resumas la novajn taskojn kiujn la Akademio frontas kaj donas superrigardon pri aktualaj projektoj.
(4) Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto
Tiu ĉi artikolo titolita “Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal) ko incidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto” ekestas de la intereso de la aŭtoro rilate al leksikaj fenomenoj observeblaj inter similaj lingvoj. La artikolo komenciĝas per enkonduko en la temon de falsaj amikoj, post kiu sekvas prezento de difi noj de la pritraktata fenomeno. Poste la aŭtoro prezentas sian proponon de klasifi ko de hispanaj-esperantaj falsaj amikoj. La priskribometodo de la fenomeno de falsaj amikoj estas simpla. Estis selektitaj esperantaj vortoj, kiuj laŭ la aŭtoro – pro siaj grafi ka aŭ akustika formo – povas konfuzi parolanton de la hispana. La aŭtoro estas konscia, ke la proponita elekto koncernas eblajn falsajn amikojn pro tio, ke oni disponas pri neniaj studoj povantaj konfi rmi kiom ofte ripetiĝas la misutiligo de iu esperanta vorto uzita kun hispandevena signifo.
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Markos Kramer (nacilingva ortografio: Marcos Cramer) bakalaŭre kaj magistre studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo kaj doktoriĝis en Bonno pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Nuntempe li estas scienca kunlaboranto en la komputoscienca fakultato de la Universitato de Luksemburgo. De 2010, li membras en la Akademio de Esperanto, kaj ekde 2013 li estas la direktoro de ĝia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro.
Esther Schor estas poeto kaj profesoro pri Angla Literaturo en la Universitato Princeton, kaj gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia verko Emma Lazarus. Ŝi estas membro de la estraro de Esperantic Studies Foundation kaj korespondanto de la Akademio de Esperanto.
Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.
Maciej Paweł Jaskot studis Hispanan Filologion en la Varsovia Universitato. Poste, li doktoriĝis pri Ĝenerala Lingvistiko kaj specialiĝis pri Romanidaj Lingvoj. Aktuale li laboras en la Universitato de Sociaj kaj Humanismaj Sciencoj (SWPS) en Varsovio. Li ankaŭ kunlaboras kun la Varsovia Universitato kaj la Eŭropa Kolegio en Varsovio-Natolin, kaj neregule kunlaboras kun la Pola RetRadio.
36a Esperantologia Konferenco, 2013 ~ Islando
De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko
Loko: Kongresejo kaj Koncertejo Harpa, Rejkjaviko, Islando
Dato: 25a de julio 2013, 09:00 ĝis 13:00
Organizis: Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto
Resumo: Mi prezentos la kuntekstan vortaron DeepDict (ĉe www.gramtrans.com) kaj CorpusEye (Tekstaro-Rigardilo, ĉe corp.hum.sdu.dk), kiuj per reta interfaco montras kiel Esperanto vere uziĝas. Por ĉiu vorto, DeepDict kreas grafikan superrigardon pri la plej tipa uzo, fiksaj kombinoj kaj la vortkampo de la vorto. Ekzemple eblas facile vidi la diferencon inter scii kaj koni aŭ vidi la vortkampon de ĉevalo (rajdi, galopi, fojno, hufo, selo, k.t.p.). CorpusEye, aliflanke, montras indivuajn ekzemplojn de tutaj frazoj kaj kapablas studi la uzon de afiksoj aŭ la oftecon de novaj vortoj. Ambaŭ povas esti utilaj por leksikografoj, instruistoj kaj lingvemuloj, sed DeepDict ankaŭ celas lernantojn kaj ĝenerale homojn al kiuj mankas uzo-informoj en normalaj vortaroj.
Eckhard Bick studis en Bonno, Londono kaj Århus kaj akiris diplomojn pri medicino, lingvistiko kaj nordiaj lingvoj. Li nuntempe laboras kiel komputillingvisto por Suddana Universitato (Odense) kaj por sia firmao GrammarSoft, kreante porkomputilajn gramatikojn kaj leksikojn uzatajn i.a. en maŝintradukado, perreta instruado kaj korpusa lingvistiko. Flankprofesie, li instruas akupunkturon kaj laboras kun esperantaj projektoj, kiel Lingvohelpilo kaj WikiTrans.
(2) Pri kelkaj lastatempaj esperantologiaj publikigaĵoj
Resumo: Mi informos i.a. pri lastaj eldonoj de fakaj informiloj, pri grava bibliografio, prezentos libron pri retorikaj stilfiguroj kaj pri terminologia agado. Mi krome resumos la enhavon de tri lastatempe eldonitaj aktoj de esperantologiaj konferencoj, pri la sesa kajero de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pri la interlingvistika sekcio de Language Problems & Language Planning 2012.
Detlev Blanke doktoriĝis pri Lingvistiko en Humboldt-Universitato Berlino, kie li poste ankaŭ laboris kiel profesoro. Li ankaŭ estas honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik kaj honora membro de UEA.
(3) `Postkuri’ ne estas `kuri post’: Esperanto kaj la plenvorta morfologio
Resumo: En la ĝenerala lingvistiko, jam de la sesdekaj jaroj ekzistas diverĝo inter tiuj, kiuj donas al la leksiko seriozan povon, kaj tiuj, kiuj traktas ĝin kvazaŭ nuran ŝaŭmon de sintaksa maro, kies ondoj decidas ĉion. Nomu ilin vortrealistoj kaj vortoskeptikuloj. La skeptikuloj donas multe da povo al la sintaksa komputado. Unu loko, kie ni povas trovi decidajn faktojn, estas la planlingvo Esperanto. Se la komputado-maksimumigaj vortoskeptikuloj plene pravus, la esprimmanieroj (a) Johano postkuris Petron kaj (b) Johano kuris post Petro havus la saman gamon da interpretoj. Sed eĉ en tiu ĉi kiel eble plej logika lingvo, se Petro iras ekzerce kuri kaj post unu-du horoj Johano iras ekzerce kuri, ni povas diri (b) sed ne (a). Temas ne nur pri unu kontrasto inter ĉi tiuj du esprimoj hazarde elektitaj, sed pri sistema fakto. Tiu ĉi sistema fakto pri la kunmetitaj vortoj kaj iliaj dismetaj egalvaloraĵoj aperas same klare en Esperanto, kiel en la etnaj lingvoj. Jen unu argumento por la vortrealisma starpunkto en la ĝenerallingvistika debato kontraŭ la vortoskeptikuloj. En la nuna studo, ni metas sub lupeon ĉi tiujn kaj parencajn fenomenojn en Esperanto, kaj uzas tiucele la aparaton de la vortofaraj strategioj.
Probal Dasgupta doktoriĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Novjorko. Nuntempe li estas profesoro ĉe la Barata Statistika Instituto, Kolkato. Li ankaŭ estas prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Lingvistika Societo de Usono.
(4) Islanda lingvopolitiko, la leĝo pri la islanda lingvo kaj la taskoj de la Islanda lingvokonsilio
Resumo: En la jaro 2009 la Parlamento de Islando unuan fojon leĝdonis pri islanda lingva politiko. Tiu leĝo estis preparita fare de la Islanda lingvokonsilio dum periodo de du jaroj. Mi prezentos superrigardon de tiu evoluo kaj ties influo sur la lingva politiko ĝis nun. Grava rezulto estas ke nun ekzistas speciala leĝo pri la islanda lingvo, inklude de la islanda gestolingvo. Tiu ĉi leĝo kaj la lingva politiko estas gravaj apogoj por la laboro de la Islanda lingvokonsilio, kaj mi raportos pri la ĉefaj taskoj de la konsilio rilataj al la konservado de la islanda lingvo.
Guðrún Kvaran estas profesoro pri Islanda Kulturo kaj Komparaj Kulturaj Sciencoj ĉe la Universitato de Islando (Rejkjaviko).
(5) Prasennaciismo en oriento: Japana ultranaciisto kaj ĉinaj anarkiistoj
Resumo: Ne estas vaste konate, ke la sennaciismo de Lanti havis sian precedencon en orienta Azio. En 1919, kiam Eŭgeno Adam ankoraŭ kredis pri nure helplingva rolo de Esperanto, japana ultranaciisto, KITA Ikki, fantaziis, ke en la plivastigota japana imperio oni adoptu Esperanton, kiu cent jarojn post la adoptiĝo forpuŝos ĉiujn etnajn lingvojn, inkluzive de la japana, fariĝante la sola lingvo en ĝia teritorio. Eĉ malpli konatas la fakto, ke tiurilate la ultranaciisto inspiriĝis el siaj rilatoj kun ĉinaj anarkiistoj, kiuj pledis por la anstataŭigo de la ĉina lingvo per Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento. Tiu ĉi referaĵo provas prilumi la socikulturan klimaton en orienta Azio, kiu ebligis tiom fruan ekburĝonon de sennaciecaj ideoj. Tion helpis i.a. grava manko de etnolingva memfido pro la geopolitika situo de tiu ĉi mondparto kiel marĝenigita periferio en la moderna mondo.
Hiroyuki Usui magistriĝis pri Internacia Komunikado ĉe la Universitato Aoyamagakuin, Tokio. Ekde 2012 li estas Esperantlingva redaktoro ĉe El Popola Ĉinio, Pekino kaj ekde 2013 estas membro de la Akademio de Esperanto.
(6) Interskola ponto en Interlingvistiko: Du reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua
Resumo: Lanĉita en 1951 de Alexander Gode nome de IALA, Interlingua estas la sola nuntempa internacia planlingvo krom Esperanto kun iom da organizita agado ĉirkaŭ si. Kiel ekstrema reprezentanto de la naturalisma skolo en Interlingvistiko, ĝia ĉefa konstruprincipo estas la alpreno de la t.n. internacia vortaro (fakte latindevena) kun latinida gramatiko, iom simpligita laŭ la modelo de la angla. Pro tiu limigita internacieco, la tekstoj en Interlingua estas unuavide kompreneblaj al uzantoj de la diversaj latinidaj etnolingvoj.
Ekde la apero de Interlingua estiĝis intensa debatado inter ĝiaj subtenantoj kaj tiuj de Esperanto pri la demando kiuj estas la plej taŭgaj kriterioj por konstruita interlingvo. La koncernajn argumentojn oni esprimis jen per polemikaj pamfletoj, jen per sobraj studoj. Interese, la rimarkindaj trajtoj de Interlingua kaj la ioma atento kiun ĝi atingis ĉe iuj sciencaj kaj klerulaj medioj motivis du serioze elpensitajn proponojn reformi Esperanton, kiuj tamen ne atingis subtenon. Iliaj respektivaj principoj orientiĝis respektive al tio kian formon la latin- kaj grekdevenaj etimoj havu (Albert Lienhardt, Optimala ortografio de la Internacia Lingvo Esperanto, 1978), kaj al propono por plena esperantido konstruita laŭ Interlingua-kriterioj de vortara internacieco sed kun Esperantotipa skemeco (W. Verloren van Themaat, Demolingwo, 1985–1996).
Komparante la ĉefajn elementojn de la interlingvistikaj skoloj naturalisma kaj skema, tiel kiel ili rimarkeblas ĉe respektive Interlingua kaj Esperanto, la referaĵo detale ekzamenos la menciitajn projektoproponojn, utiligante i.a. la neniam publikigitan manuskripton pri Demolingwo kiun la verkinto sendis al la preleganto antaŭ sia forpaso.
José Antonio Vergara estas fakulo pri publika sano. Nuntempe li instruas historion de medicino kaj scienco kaj antropologion de sano kaj epidemiologion en la Universidad San Sebastian (Puerto Montt, Ĉilio). Li interesiĝas pri Evolua Biologio, Lingva Ekologio kaj Esperantologio. Li estas ankaŭ prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).
35a Esperantologia Konferenco, 2012 ~ Vjetnamio
Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en hanojo
Loko: Hotelo Meliá, Hanojo, Vjetnamio
Dato: 2a de aŭgusto 2012, 14:00 ĝis 18:00
Organizis: Mélanie Maradan kaj Christer Kiselman
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: La kazo de Vjetnamio
Resumo: Dank’ al la progreso de interreto, esperanto estas pli kaj pli parolata je monda skalo. Legi la personajn nomojn kaj loknomojn ne plu sufiĉas. Oni volas voĉe elparoli ilin. Por plejparto de eŭropaj landoj tiu procezo estis matura, pro tio ke esperanto estas konstruita surbaze de eŭropaj lingvoj. Por landoj el aliaj kontinentoj, inkluzive Vjetnamio, restas pripensindaj problemoj: ĉu esperantigendas personaj nomoj? Ĉu esperantigi ĉiujn loknomojn, aŭ nur kelkajn famkonatajn nomojn? La preleganto provas prezenti sian vidpunkton pri litera kaj/aŭ fonetika transskribo de vjetnamaj nomoj — personaj kaj geografiaj, kaj esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj.
Nguyen Xuan Thu estas emerita farmaciisto. Li estas membro de UEA kaj kunlaboranto de edukado.net. Membro de la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio, Estro de Trejna subkomisiono de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA). Kunkompilanto kaj redaktanto de aperonta Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro kaj redaktoro de retpaĝaro de VEA.
(1) Dekonstruado de esperanta frazeologio
Resumo: En ĉi tiu raporto mi diskutos pri la teoria bazo de esperanta frazeologio. En ĉiu kampo de esperantologio la enhavo de studoj devas kontribui al la evoluo de esperanto en nia socio kaj la movado por pliuniversaligi esperanton. Alivorte esperantologio devas konformigi sian bazon al la ideologioj kiujn esperanto mem kiel movado enhavas. Tio estas la unua kaj decida diferenco kompare kun frazeologioj de neplanlingvoj, kiuj estas studataj de lingvistoj per ordinara lingvistika metodo. Tie oni povas trovi konfronton inter regulismo kaj priskribismo. La temo de ĉi tiu raporto estas analizi la konfronton, kaj montri kia esperantologio, inkluzive de esperanta frazeologio, devas esti kaj funkcii.
Kadoja Hidenori estas docento ĉe Cujama Ŝtata Kolegio de Teknologio en Japanio kaj ĉefredaktoro de la fakgazeto Syakaigengogaku (Sociolingvistiko).
(3) Esperanto-movado en Indonezio: ĉu io lastatempa?
Resumo: Oni povus supozi ke la esperanto-movado en Indonezio, kiu en la lastaj jaroj pli kaj pli viglas kaj kreskas, estas io lastatempa. Jes, antaŭ kelkaj jaroj estis nur kelkaj unuopaj esperantistoj en Indonezio, dum nun estas centoj, kaj ankaŭ ekzistas kelkaj kluboj. Tamen jam antaŭ pli ol cent jaroj, en la komenco de la 20-a jarcento, estis esperantistoj sur la teritorio de la nuna Indonezio. La pioniroj en la tiama Nederlanda Hindio estis eksterlandanoj, precipe nederlandanoj kaj britoj, kiuj venis tien kiel diversspecaj oficistoj, oficiroj, instruistoj kaj maristoj. Tamen ne tre longe post tio, ankaŭ pli kaj pli da indiĝenoj komencis lerni esperanton kaj krei klubojn.
Inter 1925 kaj la dua mondmilito la movado en Nederlanda Hindio, kvankam eble ne tre granda, estis tre vigla, kaj inter la envenintoj, kaj inter la lokanoj. Precipe Liem Tjong Hie estis tre aktiva. La movado vigliĝis plurflanke: aperis revuoj, (lerno)libroj kaj artikoloj, okazis kursoj sur pluraj insuloj, fondiĝis kluboj kaj asocioj kaj oni propagandis diversmaniere kaj sukcese. Pro la dua mondmilito tiu vigla movado disfalis.
Post la sendependiĝo la movado denove ekfloris sub la gvido de la indonezianino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng, helpata de malnovaj esperantistoj. En 1952 ŝi starigis Indonezian Universalan Esperanto-Asocion, poste nomitan Indonezia Esperanto-Asocio. Plejparto el la movado en la sekva jardeko en Indonezio iniciatiĝis pro ŝia laboro, sed ankaŭ Liem Tjong Hie daŭre laboris kaj eldonis, ankaŭ en la postaj jardekoj. Konkretaj agadoj konsistis el starigo de kursoj, kaj sinsekve de kluboj en la grandaj urboj sur diversaj insuloj, kaj de eldono de revuoj, lernolibroj kaj vortaroj. La movado kulminis dum la unua Konferenco en aprilo 1960 en Ĝakarto. Bedaŭrinde en 1962 sinjorino Toemenggoeng forpasis, kaj en la sama periodo ankaŭ la esperanto-movado. Tamen la esploroj malkaŝis ke ne pro ŝia forpaso, sed pro politikaj kaŭzoj la movado tute forvelkis por pluraj jardekoj.
Heidi Goes studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn, evolukunlaboradon kaj agrikulturan evoluadon en la universitato de Gento. En 1999, ŝi finverkis licenciulan disertaĵon pri la esperanto-movado en Afriko, post esploroj en bibliotekoj kaj surloke en Tanzanio kaj Togolando. Ekde 2007 ŝi esploras pri la historio de la esperanto-movado en Indonezio, kie ŝi ankaŭ instruis la lingvon.
(4) Kiel niaj pensoj vortiĝas? Kiun semantikan modelon sekvas Esperanto?
Resumo: Esperanto lanĉiĝis kun iom pli ol 900-elementa vortlisto bazita sur la vortprovizo de eŭropaj lingvoj kaj evoluis al plenfunkcia lingvo, uzata kaj influata fare de diverslingvanoj en la tuta mondo. Ĉu esperanto sekvas iujn specialajn semantikajn skemojn? Ĉu niaj vortoj estas motivitaj? Kiomgrade esperanto spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj kaj kiomgrade elformis propran aŭtonoman sistemon? Al tiuj ĉi kaj similaj demandoj serĉas respondon la aŭtorino en sia prelego.
Ilona Koutny diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan. Nuntempe ŝi estas profesoro kaj estras la Ugro-Finnan Katedron de UAM. Ŝi fondis kaj gvidas ankaŭ la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM. Ŝi ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.
(5) La esperantologiaj principoj de Eugen Wüster
Resumo: “Reprenu viajn multajn paperaĵojn! Tio ne estus presebla.” Tian leteron de profesoro ricevis Eugen Wüster (1898—1977) rilate sian manuskripton por disertaĵo. Malgraŭ tiu unue forte malfavora reago, la verko poste publikiĝis, tradukiĝis kaj elĉerpiĝis. Ĝi ampleksas centojn da detale prilaboritaj paĝoj, ankoraŭ nuntempe estas konsiderata kiel la fonda bazo de la terminologia scienco kaj inspiris la kreadon de tutmonda komitato pri terminologio.
Kiamaniere ĝermis science revoluciaj ideoj ĉe juna studento? Dum sia gimnazia tempo, Wüster ricevis kontrakteton por verki koncizan esperanto-vortaron. Ĉar li ne emis supraĵe plenumi taskojn, la projekto rapide aliformiĝis en imponan dulingvan enciklopedian vortaron. Ĉi-enkonduke li skribis aron de esperantologiaj principoj (ĝusto kaj boneco de esprimo, lingva evolucio centripeta kaj centrifuga, lingvekonomia vortara principo, principoj de transskribo…), kiuj en postaj jaroj servis kiel kerno por lia internacie laŭdita disertaĵo germanlingva.
La prelego celas prezenti unuaflanke la vivon de tiu senfine laboranta kaj sindonema honora membro de UEA, je kies laborĉambropordon oni rajtis frapi nur katastrofokaze, duaflanke gravajn aspektojn de liaj esperantologiaj principoj, kaj lastaflanke la influojn de liaj priplanlingvaj spertoj super laborprincipoj por etnaj lingvoj. Praktike montriĝos interalie la enciklopedia kaj maŝinfaka vortaroj, kiuj spegulas la fruajn elstarajn atingojn de tiu pioniro de esperantologio.
Mélanie Maradan estas tradukisto–terminologiisto, kiu esperantiĝis 2008 kungajninte lingvan konkurson de ĝeneva Esperanto-grupo. Ŝi laboris pri nociobazita terminologia datumbazo ĉe la Internacia organizaĵo por normigado (ISO). Nuntempe, en Berlino, ŝi samkampe laboras en la publika kaj privata sektoroj.
34a Esperantologia Konferenco, 2011 ~ Danio
Pioniroj de la internacia lingvo
Loko: Kopenhaga Kongresa Centro, Kopenhago, Danio
Dato: –
Organizis: Detlev Blanke
Prelegoj kaj prelegintoj




Biografiaj notoj pri la prezentintoj
(1) Rasmus Rask kaj Otto Jespersen: Du danaj lingvistoj kun interlingvistika signifo
Jens Stengard Larsen
(2) Paul Neergaard: Sempatologo kaj esperantologo
Christer Kiselman
(3) Daniele Marignoni (1846-1910), la homo, kiu “enkondukis la lingvon Esperanto en Italio”
Davide Astori
(4) Fenditaj frazoj: ĉu uzindaj en Esperanto?
Otto Bernt Prytz
(5) Cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj
Marek Blahuš
33a Esperantologia Konferenco, 2010 ~ Kubo
Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco
Loko: Hotelo Palco, Havano, Kubo
Dato: 22a de julio 2010, 12:00 ĝis 16:00
Organizis: Christer Kiselman
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Enkonduko
Humphrey Tonkin
(1) La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj
Resumo: La tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj baziĝas sur la organika unueco de signifanto (t.e. sonkorpuso de vorto) kaj signifato (tiu objekto, koncepto ktp. en kies loko staras la koncerna vorto kiel signo) — temas pri terminoj de Saussure: signifiant kaj signifié. En tiu organika unueco signifanto elvokas la signifaton, dum ĝi mem paliĝas, kvazaŭ malaperas, kaj en la proscenio staras nurnure la signifato. Esperanta literatura verko laŭ tiu koncepto — dum longa tempo reganta en la literaturscienco — ne povas esti plenvalora, ĉar la rilato inter signifanto kaj signifato en Esperanto estas malpli intima, ol en la etnaj lingvoj; sekve esperanta signifanto ne kapablas elvoki tiel firman kaj potencan signifaton, kiu likvidus ĝin (la signifanton) mem kaj starus sola antaŭ la okuloj de la leganto.
Sed la novaj lingvoteorioj kaj la post-strukturismaj literaturkonceptoj pridubas tiun organikecon kaj intimecon en la rilato inter signifanto kaj signifato (kiel ankaŭ la ĉefrolon de la signifato) ankaŭ koncerne la etnajn lingvojn; fariĝis ĝenerala la koncepto, laŭ kiu per la vortoj de la homa lingvo ne eblas konfidinde referenci al la realo. Laŭ tiuj tezoj en la semiotika procezo, funkcianta ĉe la kreado kaj legado de literatura teksto, la ĉefrolon transprenas signifanto, kies ligiteco al difinita signifato estas minimume dubinda. Literatura verko laŭ tiu koncepto estas antaŭ ĉio teksto, konsistanta el signifantoj, kiuj signifantoj interrilatas multe pli kun la signifantoj de aliaj tekstoj (‘interteksteco’), ol kun iuj dubindaj, transcendaj — reale ne kapteblaj — signifatoj. Rezulte de tiu paradigmoŝanĝo en la teorio de lingvo kaj de literaturo fakte forfalas la bazo de ĉiuj rezervoj, pli frue alfrontantaj la esperantan literaturon. La prelego deziras skize prezenti la esencon de tiu ĉi paradigmoŝanĝo, kaj montri ĝiajn teoriajn konsekvencojn rilate la pritakson de la esperanta literaturo kaj rilate la prijuĝon de Esperanto kiel lingvo.
Vilmos Benczik hungara profesoro en altlerneja fakultato de la Universitato ELTE, en Budapeŝto. Li estis plurfoje estrarano de la Hungara Esperanto-Asocio, komitatano de Universala Esperanto-Asocio, prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto.
(2) Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto
Resumo: Ne senpense Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas (Utila estas aliĝo, pĝ. 10), UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito (vidu: Esperanto en perspektivo, pĝ. 548–634), oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie — helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en estonteco?
Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), direktoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.
(3) Esperanto kiel lingvo-ponto: Kroata ekzemplo el la dua jarcento
Resumo: Inspirita per la etoso de la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en la jaro 1912, kroata instruistino Antonija Jozičić revene hejmen al provinca urbeto Kostajnica esperantigis romanon Konfeso de kroata verkistino Milka Pogačić. La Esperanta traduko de la verko publikigita en 1913 atingis Ŝanhajon kaj el ĝi aperis la ĉinigita versio de la kroata romano. Per la ĉina eldono en la jaro 1931 okazis la unua traduko de la kroata literaturo ĉinen. Esperanto denove servis kiel pontolingvo kelkajn jarojn poste kiam per la Esperanta traduko eldonita en Lepsiko kroata romano Ano de l’ringludo estis ĉinigita kaj publikigita per la sama eldonejo Shangiru en 1936. Tiuj fruaj roloj de Esperanto kiel lingva ponto al la ĉina ne estis unikaj. Poste aperis du pliaj libroj el la kroata literaturo en la ĉina traduko en 2004 kaj 2006.
En 2008 la Eŭropa Komisiono diskonigis konkurson alvokante projekton en kiu partnera lando estos Hinda Unio. Kroata Esperanto-Ligo proponis al la Eŭropa Komisiono publikigi en Hinda Unio tri infanlibrojn el tri eŭropaj landoj en la bengala kaj unu bengalan infanlibron paralele en tri eŭropaj landoj. La projekto per Esperanto kunlaborigis partnerojn en Italio, Slovenio, Kroatio kaj Hinda Unio. La projekto el 2008 konstruiĝis sur la kontinuaj spertoj de apliko de Esperanto kiel literatura lingvo en ponta tradukado depost 1931.
La prelego prezentas detalojn pri la realigo de la lingva kaj literatura projekto dum 2008–2010 kiun la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio elektis por unu el la modeloj de bona praktiko 2010.
Spomenka Štimec estas verkisto, tradukisto kaj instruisto de Esperanto. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj. Ŝi ankaŭ estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto.
(4) Variaĵoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof
Resumo: Esperanto havas du difinojn: jure ĝi estas la lingvo difinita en la Fundamento de Esperanto el 1905; lingvistike ĝi estas difinita (kiel ĉiu alia lingvo) de la praktiko de la parolantaro. Ekzistas ia streĉiteco inter la du difinoj, sed ni povas konstati ke ili grandparte samas. Tiu eldiro tamen estas simpligo. Skriba dokumento neniam povas ĉiom difini lingvon, kiu estas parola komuniksistemo. Kaj la buŝa praktiko de la parolantaro estas ja malfacile kaptebla.
Pli-malpli kaŝite ekzistis variaĵoj de la zamenhofa lingvo. Per tiu esprimo mi celas la nur parte konatan pralingvon Lingwe Uniwersala de 1878, la praesperanton Lingvo Universala de 1881, kaj la reformproponon de esperanto faritan en la jaro 1894 kaj proponprojekton kaj proponon pri neologismoj en esperanto faritan en la jaro 1906. Temas do pri du variaĵoj antaŭ 1887 kaj du post tiu jaro. La esperanto de la Fundamento de 1905 estas el tiu ĉi vidpunkto egala al tiu de 1887. Ĉu ni povas vidi evoluon inter tiuj jaroj, do 1878, 1881, 1887, 1894 kaj 1906? Ĉu la reformproponoj estas ia pluevoluado de la lingvo de 1887 aŭ ĉu, male, ili reprezentas iun reiron al pli frua ŝtupo? Kial Zamenhof faris en 1906 proponon pri lingva reformo spite al la severa netuŝeblo de la Fundamento? Ni provos esplori tion.
Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.
(4) Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla
Resumo: Kiam Zamenhof forĝis la lingvon kiun li nomis Internacia, la okcidenta civilizacio havis plurajn “internaciajn” lingvojn, depende de la tereno. En diplomatio oni uzis plejparte la francan, en la scienco regis la germana, en teologio la latina, en muziko la itala… kelkajn jarcentojn pli frue, unu sola lingvo — la latina — plenumis ĉiujn tiujn rolojn, kaj unu jarcenton poste ŝajnas ke denove unu sola lingvo transprenis la gvidan rolon en ĉiuj terenoj — la angla. Novaj terenoj aperis — informadiko, interreto, sociaj retoj, vikipedio — kaj la angla preskaŭ sole regas ankaŭ ilin. Ĉu en tia monolingvocentrisma mondo ekzistas vera neceso por aldona internacia lingvo? Kioman ŝancon havas Esperanto en la ombro de la ŝajne absoluta hegemonio de la angla? Ni ja konas la respondojn kiujn ĉiu lernanto de Esperanto absorbas kune kun la dekses reguloj kaj la fina venko — facileco, neŭtraleco, efikeco, amikeco.
Sed ĉu tiuj magiaj vortoj, kiuj eble sonis logikaj kaj konvinkaj antaŭ duonjarcento, vere validas ankaŭ nuntempe? Multaj aferoj ŝanĝiĝis. La facileco kaj simpleco kiu ebligas lerni Esperanton plurfoje pli rapide ol la anglan ŝajne malpli avantaĝas: komputiloj ebligas tradukadon per tuŝo de butono. Retaj lingvokursoj estas senpagaj, facilaj kaj alireblaj al ĉiu. La neŭtraleco, kiu estis tre grava argumento en la dividita mondo de la malvarma milito, rapide perdas sian gravecon en la nova erao de la supernacia tutmondiĝo. Kiel tamen la Esperanto-komunumo restas vivanta kaj eĉ evoluiĝanta? Restas eble nur idea amikeco — aŭ samideaneco, aŭ eble pli ĝuste sekteco, aŭ eble moderna versio de homaranismo? Kaj ĉu tio sufiĉas por ke Esperanto havu realan ŝancon iam fariĝi vere internacia lingvo, heredante la rolon kiun la angla ŝajne ludas en la lastaj jardekoj pli kaj pli? Tiujn demandojn ni provos kune formuli kaj respondi.
Amri Wandel doktoriĝis pri Astrofiziko en la Universitato Stony Brook, Novjorko. Nuntempe li estas profesoro pri Astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA kaj membro de la Internacia Astronomia Unio.
32a Esperantologia Konferenco, 2009 ~ Pollando
Religiaj kaj filozofiaj ideoj de zamenhof: kultura kaj socia fono
Loko: Salono Brozović, Teknika Universitato de Bjalistoko, Bjalistoko, Pollando
Dato: 30a de julio 2009, 12:00 ĝis 15:45
Organizis: Christer Kiselman
Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj
Salutmesaĝo enkonduka
Louis C. Zaleski-Zamenhof
(1) Juda fono de Zamenhof kaj Esperanto
Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki)
(2) Zamenhof kaj Litovio. Nia judo
Vytautas Ŝilas
(3) Prezento de la libro Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Interpretas Jarosław Parzyszek
Paŭzo
Zbiginiew Romaniuk
(4) Hilelismo kaj homaranismo. La religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof
Resumo: Surbaze de leteroj de Zamenhof kaj aliaj dokumentoj ni sekvas la evoluon de liaj pensoj pri hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio. Ni provas prilumi kiel la projekto de homaranismo kreskis el liaj unuaj klopodoj savi la hebrean popolon el ĝia malfeliĉega stato, kaj kiel liaj ideoj pri la rolo de lingvoj ŝanĝiĝis dum lia vivo. Temas pri tri malsamaj roloj de eblaj lingvoj: diserva lingvo (en lia kazo la hebrea); instrua lingvo (la rusa); kaj lingvo por interkompreniĝo kun samsuferanoj alilandaj (en lia kazo mankanta). Ni esploras kiel li volis krei novan lingvon aŭ novajn lingvojn por tiuj roloj kaj trovas paradokson pri lia sinteno al lingvoj: lingvo estas gravega por la difino de ĉiu popolo, sed samtempe tiom malgrava ke oni povas enkonduki novan, senhistorian. Li komprenis la ajnecon de kulturaj esprimoj kaj religiaj kutimoj pli bone ol aliaj — jen ebla klarigo pri la manko de sekvontoj.
Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.
(5) Aktualaj problemoj de zamenhofologio
Resumo: La proksimiĝanta 150-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estas taŭga punkto por analizi la nunan staton kaj skizi proksimajn taskojn de zamenhofologio, interdisciplina fako, kiu esploras, sistemigas kaj popularigas la vivon, la kreadon kaj la ideojn de Zamenhof (simile al, ekzemple, ŝekspirologio kaj puŝkinologio, kiuj esploras la kompleksajn demandojn pri Ŝekspiro kaj Puŝkin). Esence temas pri kvar ĉefaj direktoj de zamenhofologio: la vivo, la verkoj, la lingva kreado kaj la ideoj de Zamenhof. La kvar direktoj de zamenhofologio estas koncize prezentataj en ĉi tiu superrigardo kun konkretaj proponoj pri ĉiu el li. Specialan atenton ricevas la ideologio de Zamenhof, kies bazaj tekstoj estis antaŭnelonge presitaj en la kolekto Mi estas homo.
Aleksander Korĵenkov estas inĝeniero kaj ekde 1991 redaktoro, tradukisto kaj eldonisto. Liaj tradukoj el Ĉeĥov, Dostojevskij, Gogol, Puŝkin kaj aliaj rusaj verkistoj aperis en libroj kaj gazetoj. Kun sia edzino Halina Gorecka eldonis pli ol cent librojn en/pri Esperanto. Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2009. En 2010 ricevis (kun Halina Gorecka) la Esperanto-Kultupremion de Aalen kaj FAME-fondaĵo – la plej prestiĝan Esperanto-premion.
