Nitobe-Simpozio 2026

Retrorigardo al

Nitobe-Simpozio 2026

Sanjoseo, Kostariko

3a – 7a de aŭgusto 2026

Temo: Lingvo-politiko kaj planado

Konferencejo: Auditorio Roberto Murillo, Universitato de Kostariko

La simpozion organizis la Universitato de Kostariko kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kun la financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF)

Ĉiuj prelegoj spekteblas per Jutubo.

Ĉefaj kampoj
  • Lingvopolitiko kaj lingvoplanado en Latin-Ameriko kaj Kostariko
  • Lingva justeco, instituciigo kaj lingvaj homaj rajtoj
  • Revigligo kaj protektado de indiĝenaj, kreolaj kaj minoritataj lingvoj
  • Plurlingveco, dulingva edukado kaj internaciaj helplingvoj (Esperanto)

Nitobe-Simpozio

Prelegoj kaj prelegintoj

Carla Amorós Negre (Universitato de Salamanko, Hispanio) ~ Ĝenerala lingvistiko, lingvopolitiko, socilingvistiko, aplikata lingvistiko kaj lingva antropologio.

Michele Gazzola (Universitato de Ulstero, Unuiĝinta Reĝlando) ~ Publikaj politikoj kaj administrado, analizo kaj taksado de lingvopolitikoj, plurlingveco el politika, ekonomia kaj socia perspektivoj (redaktoro de Language Problems and Language Planning).

Alice Leal (Universitato de Witwatersrand, Sud-Afriko) ~ Tradukstudoj, interpretado kaj plurlingveco (redaktoro de librorecenzoj por Language Problems and Language Planning).

Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado) ~ Konservado kaj revigligo de indiĝenaj lingvoj, kultura diverseco kaj mastrumado de plurlingveco en la kunteksto de tutmondiĝo.

Alí García Segura (Universitato de Kostariko) ~ Konsilisto pri la bribria lingvo kaj kulturo ĉe la Fakultato de Beletroj, aŭtoro de verkoj pri bribria kosmogonio kaj edukado ekde la naturo.

René Zúñiga Argüello (Nacia Universitato de Kostariko) ~ Lingvistiko, kunordiganto de la Mezamerika Lingvistika Programo, esplorado pri kreolaj lingvoj parolataj sur la kariba marbordo de Mezameriko (de Belizo ĝis Panamo).

Carlos Sánchez Avendaño (Universitato de Kostariko) ~ Endanĝerigitaj lingvoj: lingva anstataŭigo, dokumentado kaj revigligo, kun fokusoj al la malecua kaj bribria lingvoj.

Joseph Farquharson (Universitato de Karibio, Jamajko) ~ Priskriba lingvistiko de karibaj lingvoj, leksikografio, morfologio, antropologia lingvistiko kaj lingvaj ideologioj en jamajka muziko.

Enrique López-Hurtado (Unesko) ~ Kunordiganto de la kultura sektoro ĉe la regiona oficejo de Unesko por Mezameriko, Meksiko kaj Kolombio.

Cecilia Gialdini (Reĝina Universitato de Belfasto, Nord-Irlando) ~ Lingva justeco kaj rajtoj de minoritatoj (indiĝenaj popoloj, tradiciaj minoritatoj, migrantoj kaj rifuĝintoj), lingvaj rajtoj en packonstruado kaj malkoloniigo.

Marielos Murillo (Universitato de Kostariko) ~ Instruista trejnado, leksika riĉeco kaj instruado de vortprovizo ĉe antaŭlernejaj kaj bazlernejaj infanoj en Kostariko.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept