Terminologio
Kelkaj vortoj pri
Terminologio
La evoluigo de la faka lingvaĵo en Esperanto estas defio same malnova kiel la lingvo mem. Sed fakte tian defion konas ĉiuj lingvoj, kaj en mondo ĉiam pli interplektita, la kunordigo de la termino-evoluo fariĝis same esenca kiel interkonsentoj pri la formoj de ŝraŭboj kaj la ondolongoj de satelitaj elsendoj. La germana esperantisto Eugen Wüster ludis pioniran rolon en la estigo de tiu esplorkampo, konata kiel terminoscienco aŭ terminologio. Tia sistema aliro restis tamen malmulte konata en la Esperanto-movado, ĝis en 1987 fondiĝis Terminologia Esperanto-Centro (TEC), kies celoj estis unuecigi fakajn terminojn uzatajn en Esperanto, konsili pri terminara laboro kaj subteni la verkadon de terminaroj. Pro la agado de TEC, UEA ekhavis oficialajn rilatojn kun la komitato pri terminologio (TC 37) de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj kun la Internacia Informejo por Terminologio (Infoterm). Post plurjara agado, TEC iom post iom ĉesis aktivi. Ekzistas espero revivigi tiun valoran agadon sub la ŝildo de CED. Interesitoj bonvolu turni sin al la Direktoro de CED.

Legu pri la
Historio de TEC
Kvazaŭ kromprodukto de tiuj kontaktoj kaj de la konstanta publika laboro de TEC estas – en- kaj ekstermovade – la kreskinta kompreno pri la rolo, kiun ludis esperantologoj kiel Wüster kaj Drezen en la estiĝo kaj establiĝo de la terminologia scienco. Kaj tiu kompreno helpis al pli bona takso de la fenomeno ‘Esperanto’ ĝenerale kaj speciale pri ĝia utilo por faklingvaj celoj. Tio i.a. ebligis al esperantistaj fakuloj aktive partopreni en la konferenco ProCom ’98 (Vieno 24.-26.08.1998), organizita okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Eugen Wüster.
Terminologia Gvidilo
Aŭtoris: Heidi Suonuuti
Redaktis: Wera Blanke
Tradukis: Sabine Fiedler (el la angla)