Esperantologia Konferenco 2026

La 48a Esperantologia Konferenco de CED, 2026

Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo

Loko: Graz, Aŭstrio
Dato: 6a de aŭgusto 2026, de 9:00 ĝis 16:45.
Gvidantoj: Bengt-Arne Wickström kaj Klaus Schubert.

Okazas kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Ĵaŭdo, 6a de aŭgusto – Salono Dobrzyński

09:00-09:30 – Malfermo:

Bonvenigo kaj mallonga prezento de CED kaj ĝiaj periodaĵoj

  • Informilo por interlingvistoj / Information for interlinguists
  • Esperantologio / Esperanto Studies
  • LPLP – Language Problems and Language Planning

Bengt-Arne Wickström kaj Klaus Schubert
Gvidantoj de la 48-a Esperantologia Konferenco

09:30-11:00 – Unua sesio: 

La diĝitaj dokumentoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko

La Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko: defioj kaj ŝancoj

 

Bernhard Tuider, Aŭstrio 

Gabriela Skonieczna, Pollando

11:00-11:30 – Kafopaŭzo

11:30-12:30 – Dua sesio

Scienco sen datumoj? La franca nacia kolektado de esperanto-arkivoj en la ekosistemo de memorkonservado

La Esperanto-Muzeo de Subirats

 

Pascal Dubourg Glatigny, Francio

 

Rubén Fernández Asensio, Hispanio

12:30-14:00 – Tagmanĝa paŭzo

14:00-15:00 – Tria sesio:

Dokumenti Esperantan spektaklon: La multkomunikila arkivo de “1910”

Morojo

 

Alessandra Madella, Italio/Ĉinio

Stela Besenyei-Merger, Hungario

15:00-15:15 – Kafopaŭzo

 

15:15-16:45 – Kvara sesio: 

Al indekso de lingva justeco: metodika provo surbaze de statistikaj datumoj

Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia kaj enunciativa perspektivo

Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto

 

Ekaterina V. Bebenina, Rusio

Philippe Planchon, Francio

Sébastien Moret, Svislando, kaj
Pascal Dubourg Glatigny, Francio

Post la fino de la Esperantologia Konferenco en la sama salono ekde 17:00 eblos spekti transsendon de la Nitobe-simpozio el Kostariko. Tiun prezenton en Graco gvidos Michele Gazzola.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept