Esperanto kaj teĥnologioj
110-a Universala Kongreso de Esperanto en
Brno Ĉeĥio 2025
47-a Esperantologia konferenco, 2025 ~ Brno Ĉeĥio
Ĝenerala esperantologio
Loko: Salono Čejka (Q38), Brno, Ĉeĥio
Dato: 31-a de julio 2025
Organizis: Klaus Schubert, Germanio
Bengt-Arne Wickström, Germanio/Hungario
Resumoj
Yevgenya Amis, Kanado, Emmanuel Delille, Germanio, Pascal Dubourg Glatigny,
Francio, Irène Ellenberger, Kanado, kaj Gabriel Labrie, Kanado
La kajeroj de Henri Ellenberger: unika korpuso en esperanto
Nia kontribuo prezentas vastan kaj neeldonitan korpuson verkitan en Esperanto: la taglibron de la psikiatro kaj krimologia profesoro Henri Ellenberger (1905-1993).
Ellenberger redaktis siajn pensojn kaj travivaĵojn tagon post tago dum la plej granda parto de sia vivo, precipe de la 1940-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj. Tiuj dokumentoj kies ekzisto ĝis antaŭ nelonge ne estis konata estas transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko kie ili estas rete alireblaj. La kolekto entenas 42 taglibrojn (po 250 – 300 paĝoj) kiuj kovras la jarojn 1940 ĝis 1989 kaj estas verkitaj ĉefe en Esperanto.
Ellenberger estas konata en intelekta historio; li verkis multajn akademiajn publikaĵojn pri sanhistorio, interalie la furorlibron, The Discovery of the unconscious (Ellenberger, 1994 [1970]), unu el la fundamentaj eseoj por la kultura historio de psikanalizo, psikiatrio, psikoterapiaj praktikoj kaj psikologiaj doktrinoj. La verko estis tradukita en multajn lingvojn. Ĝis nun ne estis publike sciate ke Ellenberger scipovis esperanton. Naskita en Rodezio, li vivis en Francio, Svislando, Usono kaj Kanado, kaj lia intereso por esperanto estas nedisigebla de sperto pri plurlingveco, migrado kaj ekzilo, precipe al Svislando dum la Dua Mondmilito, sekvita de la malkovro de Usono en la 1950-aj jaroj. Ne partopreninta la movadon malgraŭ sporadaj kontaktoj, lia esperanto parte idiolektas.
La kajeroj konservas spurojn de liaj interesoj pri medicino kaj sociaj sciencoj, liajn reflektojn kiel fremdulo, lian familian vivon, liajn intelektajn renkontojn kaj interŝanĝojn, lian sciencan sociemon en la medio de psikiatriaj hospitaloj, liajn multajn legaĵojn en pluraj lingvoj, sed ankaŭ analizojn de liaj sonĝoj kaj psikologiajn mem-observadojn.
Nia kontribuo prezentos la intelektan figuron de Ellenberger, priskribos la ekĝermon de la arkivprojekto pri liaj kajeroj, montros la diversecon de la taglibroj kiel fonto kaj skizos la multnombrajn eblajn esplorpadojn kiujn tiu unika korpuso naskas kaj nutras.
(4) Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto
Tiu ĉi artikolo titolita “Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal) ko incidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto” ekestas de la intereso de la aŭtoro rilate al leksikaj fenomenoj observeblaj inter similaj lingvoj. La artikolo komenciĝas per enkonduko en la temon de falsaj amikoj, post kiu sekvas prezento de difi noj de la pritraktata fenomeno. Poste la aŭtoro prezentas sian proponon de klasifi ko de hispanaj-esperantaj falsaj amikoj. La priskribometodo de la fenomeno de falsaj amikoj estas simpla. Estis selektitaj esperantaj vortoj, kiuj laŭ la aŭtoro – pro siaj grafi ka aŭ akustika formo – povas konfuzi parolanton de la hispana. La aŭtoro estas konscia, ke la proponita elekto koncernas eblajn falsajn amikojn pro tio, ke oni disponas pri neniaj studoj povantaj konfi rmi kiom ofte ripetiĝas la misutiligo de iu esperanta vorto uzita kun hispandevena signifo.
Literaturo
Amis, Ĵenja (2023). «Henri Ellenberger kronikis sian vivon esperante», en: Libera folio 2023-
10-24. url: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/henri- ellenbergerkronikis-
sian-vivon-en-esperanto/.
Delille, Emmanuel (2021). Une histoire comparée de la psychiatrie: Henri Ellenberger (1905-
1993). Sciences sociales. Paris: Éditions Rue d’Ulm. isbn: 978-2-7288-0749-9.
–5–
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)
Ellenberger, Henri F. (1994 [1970]). The discovery of the unconscious: The history and
evolution of dynamic psychiatry. London: Fontana Press. isbn: 978-0006863205. [Originale
eldonita kiel: Henri F. Ellenberger. The discovery of the unconscious: The history and
evolution of dynamic psychiatry. New York: Basic Books, 1970.]
— (2025 [1940−1989]). Taglibroj. Wien: Österreichische Nationalbibliothek. url: https :
/ / www . onb . ac . at / eo / sammlungen / kolekto – por – planlingvoj / digitaj –
dokumentoj/tagebuecher.
Ekaterina V. Bebenina – Germanio/Rusio
Kiel esti aŭdata en mondo de atingoj, mono kaj metrikoj: la propedeŭtiko kiel valoro
Elpaŝo konsideras propedeutikon ne kiel metodikan ilon, sed kiel nesufiĉe instituciiĝintan rimedon de strategia graveco. Surbaze de la ekzemplo de esperanto, montriĝas, ke propedeutika lernado ebligas formi lingvan modelon, reduktas afektan baron kaj akcelas akiron de dua lingvo.
Tiuj efikoj, konfirmitaj en serio de empiriaj studoj, aperas jam post 20–30 horoj da lernado ĉe infanoj en la frua lerneja aĝo kaj esprimiĝas per pliigita intereso pri aliaj lingvoj kaj fakoj, disvolviĝo de metalingva pensado kaj formado de pozitiva lernada sperto. Krom lingvaj efikoj, observiĝas ankaŭ mildaj kondutaj ŝanĝoj — kresko de preteco por alieco, malpliiĝo de timo kaj pliiĝo de lernemo kiel sinteno.
Malgraŭ konfirmita efikeco, propedeutiko ne fariĝis parto de edukpolitiko. En la 1970-aj jaroj tio estis kaŭzita ne de manko de postulo, sed de maleblo transformi ĝin al la lingvo de administraj decidoj. Tiam la sistemo estis direktita al enhava transdono de scioj, ne al kognaj modeloj. Eĉ kiam la efiko estis konstatita, ĝi ne estis rekonita kiel strategia.
Hodiaŭ la logiko ŝanĝiĝis. En edukpolitiko aperas novaj akcentoj: kapablo lerni, adapteblo, interkultura perceptemo, kritika pensado, ne nur kiel elementoj de kompetencaj kadroj (EU, OECD, UNESCO), sed ankaŭ kiel infrastrukturo de daŭripovo. En ĉi tiu kunteksto, propedeutiko povas esti rekonte interpretita kiel strukturo, kiu formas unuan modelon de sukcesa interago kun «la alia» kaj indikas la vojon al kognitiva kaj socia malfermiteco. Ĝuste en tiu kunteksto oni observas kreskantan intereson pri skaleblaj solvoj, kiuj ne postulas reformojn sed liveras
regitajn rezultojn.
Kiel estas montrite en esploroj, ŝtatoj malsamas ne nur laŭ la kvanto de rimedoj, sed ankaŭ laŭ la logiko de ilia konversio. Tie, kie la fokuso estas sur homa kapitalo, aperas postulo pri solvoj, kiuj permesas transformi lernadon en sisteman daŭripovon. Edukado estas ĉiam pli konsiderata en la kunteksto de socia adapteblo. Propedeutiko povas situigi sin en la centro de tiu logiko: kiel mekanismo por formi fidon, distingokapablon kaj kapablon al kompleksa komunikado — ekde la plej fruaj etapoj de lernado.
Elpaŝo finiĝas per propono lanĉi esploran kaj profesian projekton «Valoro: from Propedeutics to Policy». Tiu spaco estas ne nur por kolekti kazojn, empiriajn datumojn kaj validigitajn efikojn, sed ankaŭ por institucia traduko — por krei tiun interfacon, per kiu propedeutiko povos esti akceptita de edukpolitiko kiel esenca rimedo.
Eszter «Stela» Besenyei-Merger – Hungario
Esperanto kiel familia lingvo
Stela Besenyei-Merger kreis unikan esplorprojekton en 2018, kaj kun la subteno de ESF ŝi realigis ĝin plene en 2021. La celo estis kunigi la spertojn de diverslandaj homoj intervjuante ne nur la gepatrojn de denaskuloj, denaskulojn mem, sed ankaŭ aliajn personojn kiuj iel havis plurgeneracie esperanton en la familio. La intervjuoj (voĉaj kaj transkribitaj) uzeblas por esplorado ekde tiam.
La projekto ankaŭ rezultis en dek-epizoda podkastserio kun aldonaj intervjuoj alireblaj private.
La celo estis montri praktike la diversajn uzojn de esperanto en la familio al larĝa publiko, disvastigi la fakton, ke ne ekzistas unusola denaskula sperto, la instruado de lingvo estas diverscela kaj uzata alimaniere ĉirkaŭ la mondo. La epizodoj estis vaste aŭskultataj post la apero en 2021 (plurmil elŝutoj el 57 landoj).
En 2025 la projekto ekdaŭras kaj la rakontoj de novaj homoj kaj familioj kolorigas la spektron de vivrakontoj. Kiel ŝanĝiĝis la spertoj de novaj familioj ekde tiam? Kiel vidas diversaj familianoj esperanton en la familio kaj socio? Kiuj spertoj estas kernaj en la familio de esperantoparolantoj nun? Pri tio vi povos aŭdi dum la prelego.
Ilona Koutny – Hungario/Pollando
Ĉu necesas plurlingvismo kaj esperanto en la epoko de AI?
Plurlingvismo estas la ĉiutaga praktiko de multaj homoj pro la plurlingvismo de la regiono kie ili vivas, aliaj provas lerni fremdajn lingvojn por povi komuniki kun alilingvanoj, por legi fakaŭ belliteraturon. La scio de aliaj lingvoj havas influon al la kogna kapableco de homo kaj malfermas aliajn mondojn, aliajn manierojn vidi la mondon. Ĉu esperantistoj kontentiĝas per Esperanto kiel dua lingvo per kiu ili povas ekkoni multajn aliajn kulturojn aŭ esperanto spronas ilin lerni ankaŭ aliajn lingvojn? En la esperanta lingvokomunumo la plurlingvismo estas ofta
fenomeno (evidentiĝas el la esploroj). Ja komuna lingvo ne neniigas la kulturan diversecon.
Estas interese ekkoni lingvan bildon de la mondo en aliaj lingvoj.
La artefarita intelekto – kiu estas tre utila por rapide trovi informojn pri tre diversaj aferoj –, proponas siajn respondojn en la gepatra lingvo de la uzanto, eĉ en Esperanto, ĝi ne instigas lerni fremdajn lingvojn. Ni diskutos, ĉu la reala kultura diverseco, spegulita ankaú en la lingvo, ne malaperos pro komforta virtuala solvo.
Alessandra Madella – Ĉinio/Italio
La esperanto-eksperimentoj de Thorndike kaj Eaton en la debatoj pri edukado
El la jarcento de eksperimentoj pri la lernfaciligo kaj facila lerneblo de esperanto, multaj fakuloj ankoraŭ plej alte taksas tiujn de la psikologo Edward Lee Thorndike (1874-1949) de Universitato Columbia de Novjorko. Liaj eksperimentoj por IALA (Internacia Helplingva Asocio) okazis de 1925 al 1931 al lernantoj, studentoj kaj plenkreskuloj de Novjorko kaj Novanglio. Kaj ili estis sekvataj dum sep jaroj de la rilataj eksperimentoj de Helen Slocomb Eaton (1887-1980), esploristino de IALA, pri esperanto-bazitaj kursoj de «General Language» (Ĝenerala Lingvo) precipe en privataj lernejoj de la sama regiono.
Kio estis la kialo de la daŭra atento pri la rezultoj de Thorndike ĉe la ĝenerale klera publiko? Pluraj respondoj povas esti donataj al tiu demando, de la jam internacia renomo de la psikologo mem al la financa povo kaj vasta reto da rilatoj de Alice Vanderbilt Morris (1874-1950), fondintino de IALA, al la plurkampa agado de la asocio mem, kiu akompanis la edukajn eksperimentojn per scienca programo de interlingvistikaj esploroj. Tamen, mi argumentas, ke la ĉefa kialo de la daŭra influo de la eksperimentoj de Thorndike kaj Eton estis ilia kapablo paroli al publiko de usonaj eduk-specialistoj kaj instruistoj, uzante ilian saman lingvon kaj aktive artoprenante en iliaj tendencoj kaj debatoj.
Philippe Planchon – Francio
La fenomeno de duobligo en esperanto laŭ lingvistika vidpunkto
La fakto, ke esperanto estas vivanta lingvo, okazigas diversajn demandojn. Kiel la parolantoj utiligas la rimedojn de la lingvo por komuniki? Kiel esperanto evoluas? Ĉu esperanto ekfariĝas natura lingvo? La fenomeno de duobligo (sinsekva ripeto de vortelemento) estas interesa tiurilate.
Tiu fenomeno estas observebla en multaj lingvoj. Ĝi ekzistas ankaŭ en esperanto, kaj eĉ aperis frue dum la historio de la lingvo, kvankam ĝi ne estis planigita en la Fundamento.
Ni proponas esplori kiel tiu fenomeno evoluis, kiel iuj duobligitaj formoj fariĝis oftaj (finfine, plenplena, kunkune…), dum aliaj aperas nur malofte aŭ lige kun apartaj kuntekstoj. Kiel pritaksi tiujn konstruojn? Tiuj okazoj de duobligado estos analizataj en pli vasta serio de diversaj formoj de ripeto aŭ de paralelaj strukturoj, laŭ la lingvistika teorio ellaborita de Culioli, 2018/2020 [1990] (TOPÉ). Tiu duobliga strukturo partoprenas en la konstruado de signifoj, sed kio estas la semantikaj parametroj per kiuj tiu strukturo funkcias? Laŭ nia hipotezo, duobligado rilatigas la
signifon de la radiko (kvanto / kvalito) kun la parametroj de diferenco kaj de homogeneco laŭ la situacio de elparolado. Ni montros kiel funkcias kaj evoluas tiu procezo de duobligado surbaze de atestitaj ekzemploj kaj de korpusaj datumoj de la Tekstaro de esperanto (Wennergren, 2025 [2003]).
Humphrey Tonkin – Usono
Interlingvistiko kaj la koncepto de espero
La lingvo esperanto naskiĝis kiel lingvo de iu doktoro Esperanto: la aŭtoro kaj la lingvo portis kaj portas la saman radikon. Kion tio implicis en la jaro 1887 kaj kion ĝi implicas en la jaro 2025?
Bernhard Tuider – Aŭstrio
La arkivo de Universala Esperanto-Asocio
En 2022 UEA transdonis sian arkivon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La UEA-arkivo enhavas arkivaĵojn same kiel ampleksajn kolektojn de afiŝoj, fotoj kaj aŭdvidaj dokumentoj.
Krome estis transdonitaj elektitaj libroj kaj periodaĵoj el la Biblioteko Hector Hodler
(BHH). Ĝis majo 2025 la bibliotekistoj katalogis pli ol 10 000 dokumentojn, kiuj nun estas facile serĉeblaj, bone troveblaj kaj rapide mendeblaj per Trovanto, la katalogo de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj. Inter tiuj katalogitaj dokumentoj estas pli ol 3 250 fotoj, 2 850 libroj, 400 afiŝoj, 400 sonbendoj, 140 muziknotoj kaj 100 unikaj vidbendoj, kiuj portas same kiel la dokumentoj el la UEA-arkivo la signon V75.
El tiu materialo la bibliotekistoj jam ciferecigis pli ol 800 librojn, afiŝojn, kaj sonbendojn. Same ĝis majo 2025 pli ol 10 000 korespondaĵoj el la havaĵoj «Teo Jung» kaj «Hans Jakob» estis ordigitaj, listigitaj kaj metitaj el la originaj acidaj skatoloj en novajn senacidajn paperujojn kaj kartonojn. En 2025 la bibliotekistoj daŭrigas la katalogadon de la sonbendoj kaj fotoj, la ordigon kaj listigon de la korespondaĵoj kaj ili ekciferecigas la fotojn kaj vidbendojn. La prelego donos ilustritan superrigardon pri la enhavo de la arkivo, la projektoj pri katatalogado
kaj ciferecigo same kiel pri la ebloj utiligi la diversajn dokumentojn.
Literaturo
Blanke, Detlev (2004 [2003]). Interlinguistics and esperanto studies: Paths to the scholarly literature. Tradukis de esperanto Humphrey Tonkin. Esperanto documents 47A. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. [Originale eldonita kiel: Detlev Blanke. Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2003.]. [Represaĵo de: Deltev Blanke, 2003. «Interlinguistics and esperanto studies: Paths to the scholarly literature», en: Language Problems and Language Planning 27.2: 155–192. doi: doi.org/10.1075/lplp.27.2.05bla.]
Culioli, Antoine (2018/2020 [1990]). Pour une linguistique de l’énonciation, tome I – IV. 4 volumoj. Théorie linguistique générale. Limoges: Lambert-Lucas. [Originale eldonita kiel: Antoine Culioli. Pour une linguistique de l’énonciation, tome I –III. Paris: Éditions Ophrys, 1990/1999.]
Dasgupta, Probal (2021). «Pri eteta problemo en la Esperanta morfologio», en: Esperantologio/ Esperanto Studies. Nova serio 2 (10). Redaktis Guilherme Fians & Humphrey Tonkin: 9–23. issn: 1311-3496. doi: doi.org/10.59718/ees29814. –11– Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)
Gledhill, Christopher (2000 [1998]). The grammar of Esperanto: A corpus-based description. 2-a eldono. Languages of the world / Materials 190. Munich: Lincom Europe. isbn: 9783895869617. [Originale eldonita kiel: Christopher Gledhill. The grammar of Esperanto: A corpus-based description. Munich: Lincon Europe, 1998.]
Harry, Ralph (1996). «Reduobligado: Baza lingva fenomeno en esperanto, unua parto», en: Esperanto sub la Suda Kruco 4.5 (23): 22–26. issn: 1039-9380.
— (1997). «Reduobligado, dua parto», en: Esperanto sub la Suda Kruco 5.1 (25): 22–24. issn: 1039-9380.
Hurch, Bernhard, redaktoro (2005) – kunlabore kun Veronica Mattes. Studies on reduplication. Empirical approaches to language typology 28. Berlin: Mouton de Gruyter. Kabore, Raphaël (1998). «La réduplication», en: Faits de langues 11-12: Les langues d’Afrique subsaharienne. Redaktis Suzy Platiel & Raphaël Kabore: 359–376. doi: doi.org/10.3406/flang.1998.1220.
Ndione, Augustin (2013). «Contribution à une étude de la différence entre la réduplication et la répétitionen français et en wolof.» Doktoreca disertacio. Tours: École doctorale Sciences de l’homme et de la société, Université François-Rabelais de Tours.
Osu, Sylvester N. (2010). «Entre réduplication et répétition en ikwéré: de l’identification à l’identité». En: Construction d’identité et processus d’identification. Redaktis Sylvester N.
Osu, Gilles Col, Nathalie Garric & Fabienne Toupin. Lausanne: Peter Lang Verlag:
545–568. url: https://www.peterlang.com/document/1106359.
Prak-Derrington, Emmanuelle (2021). Magies de la répétition. Kun antaŭparolo de Claude Hagège. Lyon: ENS Éditions. isbn: 979-10-362-0270-4. doi: doi.org/10.4000/books. enseditions.16369.
Rivière, Christian (2015). «Tamen kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco». En: Interlingvo inter lingvoj: Prilingvaj eseoj. Redaktis Michela Lipari & Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio: 95–107.
Watine, Marie-Albane (2015). «Les âges de la réduplication», en: Semen 38: Pragmatique de la répétition. doi: doi.org/10.4000/semen.10309.
Wells, John C. (1989 [1978]). Lingvistikaj aspektoj de esperanto. 2-a eldono. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. isbn: 9290170212. [Originale eldonita kiel: John C. Wells. Lingvistikaj aspektoj de esperanto. Rotterdam: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, 1978.]
Wennergren, Bertilo (2025 [2003]). Tekstaro de esperanto. Cary: Esperantic Studies Foundation. En la reto. url: https://tekstaro.com/tekstaro.html (vizitita 2025-05-01). [Originale eldonita kiel: Bertilo Wennergren. Tekstaro de Esperanto. Esperantic Studies Foundation, 2003.]
