Bibliotekoj kaj Esplorkolektoj

Kelkaj vortoj pri

Bibliotekoj

Biblioteko Hodler en Roterdamo

Por la celoj de esploro kaj dokumentado, bibliotekoj kaj arkivoj pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj havas nekontesteblan valoron. Plej ofte ili estas kreitaj kaj prizorgataj pro lokaj faktoroj; la kerno de valora kolekto kutime venas de unusola privata kolektanto, kiu donacas aŭ heredigas ĝin al loka aŭ nacia institucio. Kio okazas poste ankaŭ tre dependas de la grado de interesiĝo kaj sindediĉo de la koncernaj respondeculoj, kaj krome de la disponeblaj financaj rimedoj. Tial la situacio pri bibliotekoj estas tre varia kaj komplika, kaj CED provas iom post iom krei pli da helpiloj por esploristoj kaj subteni kunlaboron inter la diversaj kolektoj.

Hector Hodler

La biblioteko Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj de la mondo. Ĝi troviĝas en la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo
La Biblioteko Hector Hodler

Plej signifa por CED mem estas la Biblioteko Hector Hodler, kiu apartenas al Universala Esperanto-Asocio kaj estas konstante nutrata de nove aperantaj publikaĵoj. Hodler, la svisa fondinto de UEA, testamentis sian kolekton de tri ĝis kvar mil eroj al la Asocio en 1920, kaj ĝi restis en Ĝenevo sub la zorgo de Hans Jakob ĝis 1962. De tiam ĝi troviĝas en Roterdamo en la sidejo de UEA, kie ĝi akaparis pli kaj pli da spaco ĝis la pretigo de speciala fajro-imuna bretaro en la teretaĝa alo de la konstruaĵo. En 2022, laŭ aparta interkonsento kun la Aŭstria Nacia Biblioteko, proksimume 5% de la Hodler-kolekto estis portitaj al Vieno por profesia konservado. Eĉ post tio, la biblioteko restas unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi konsistas el pli ol 20.000 libroj, broŝuroj, binditaj jarkolektoj de renomaj revuoj, kaj simile, kaj vasta nombro de revuoj kaj bultenoj, afiŝoj, sonmaterialoj, turismaĵoj k.m.a.

 

Konservado

Fundamenta problemo pri la utiligo de la Biblioteko estas la manko de kompleta kaj facile serĉebla katalogo. CED nun aktive serĉas vojojn al profesia konservado, katalogado kaj disponigo de la kolekto, ĉu per ekstermovadaj subvencioj, ĉu per kunlaboro kun unu aŭ pluraj sciencaj bibliotekoj, ĉu alimaniere.

Pri Esperanto-bibliotekoj en la Reto

La Nacia Biblioteko de Aŭstrio en Vieno havas supozeble la plej ampleksan kolekton en la mondo, la t.n. Kolekton por Planlingvoj, kiu ricevas ankaŭ la plej profesian prizorgon. La kolekton oni ĝenerale povas konsulti nur pruntante unuopajn erojn surloke, sed iom post iom oni ciferecigas ĝin. Por detaloj, inkluzive de la reta serĉilo Trovanto, vidu ĉi tie.

Bitoteko estas la nomo de la cifereca biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio. Ĝi enhavas bitigitajn dokumentojn el Biblioteko Juan Régulo Pérez kaj aliajn elektronikajn eldonaĵojn ligitajn al la agado de la Federacio. Ĝi konservas ankaŭ dokumentojn el eksteraj fontoj naciaj kaj internaciaj, ekzemple kreskantan nombron de revunumeroj el multaj landoj.

Estas diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj en Google Groups. Ĝia celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arĥivoj. La mesaĝoj al la retlisto estas libere legeblaj sen membriĝo.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept