Informilo por interlingvistoj
Pri la
Novaĵletero
Informilo por Interlingvistoj (IpI) estas novaĵletero kiu aperas kvar fojojn jare. Ĝi aperis en 1974 sub la nomo Novaĵletero por Interlingvistoj, redaktita de Ulrich Lins. De 1983 ĝis 1990 aperis dua serio sub la redaktado de Ryszard Rokicki. Ĝi iĝis IpI en 1992, kiam ĝin ekredaktis Detlev Blanke. IpI estas plena je ĝisdataj anoncoj pri publikaĵoj kaj eventoj kaj informoj pri ĉio nova en la mondo pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ekde 2017 estas ankaŭ la anglalingva ekvivalento de IpI, Information for Interlinguists (IfI).
Ni varme bonvenigas kontribuojn de niaj legantoj. Bonvole sendu anoncojn, informojn, ĝisdatigojn kaj resumojn pri ĉio rilata al interlingvistiko kaj esperantologio al ni por la venonta eldono de IpI kaj IfI: IpI@interlingvistiko.net
Limdatoj por ni ricevi de vi kontribuojn:
31-an de marto
30-an de junio
30-an de septembro
31-an de decembro
