Esperantologio / Esperanto Studies

Kelkaj vortoj pri

la revuo EES

Aspekto de la unuaj kajeroj.

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto kaj Interlingvistiko pli ĝenerale. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj, EES ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn prezentitajn en la Esperantologiaj Konferencoj. Ĝi publikigas kontribuojn en Esperanto kaj en la angla lingvo, sed estas principe malferma al kontribuoj ankaŭ en aliaj lingvoj – tiusence, ĝi aparte kuraĝigas la recenzadon de alilingvaj libroj.

Legu la gvidliniojn pri stilo por kontribuantoj.

Interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto, inkluzive de esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj.

Elŝutu la plej freŝan numeron de la revuo.

Iom pri ĝia

Historio

 

Ĝi estis fondita en 1949 de Paul Neergaard (Danlando) sub la nomo Esperantologio, kaj aperis neregule ĝis 1961. En 1999 ĝi estis revivigita kiel Esperantologio / Esperanto Studies fare de Christer Kiselman (Svedio), sub kies redakto aperis ĝis 2018 entute ok kajeroj. En 2019 ĝia eldonanto fariĝis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Paul Neergaard, 1907–1987 – fondinto de EES, [Biografio de Majorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES) 1999, n-ro 1]

Pri la revuo kaj ĝia

Redakta komitato

EES celas iĝi libere alirebla loko kie esploristoj havu okazon prezenti siajn verkojn kaj ricevi konsilojn kaj sugestojn de nia redaktoroj kaj revizoroj, en amikeca etoso, dum ni ankaŭ plimultigas fakajn materialojn kaj sciojn pri Esperantologio.

La revuo aperas en du formoj enhave identaj, presite kaj rete. Presitaj versioj de la numeroj 3-8 estas haveblaj ĉe la eldonejo Kava-Pech, kaj postaj numeroj ĉe la eldonejo Mondial.

Redaktoroj

Christopher Gledhill (Interkulturaj Studoj kaj Aplika Lingvistiko, Universitato Paris-Cité)
Klaus Schubert (Tradukado kaj Aplika Lingvistiko, Universitato de Hildesheim)

Redakta Komitato

Probal Dasgupta (Lingvistiko, Barata Statistika Instituto, Kolkato)
Guilherme Fians (Antropologio kaj Historio, Universitato de St Andrews)
Sabine Fiedler (Lingvistiko, Universitato de Leipzig)
Gotoo Hitosi (Lingvistiko, Tohoku-Universitato, Tokio)
Ilona Koutny (Interlingvistiko, Universitato Adam Mickiewicz, Poznan)
Erich-Dieter Krause (Orientaziaj Studoj, Universitato de Leipzig) forpasis
Sergej Kuznetsov (Lingvistiko, Moskva Universitato)
Haitao Liu (Lingvistiko, Zhejiang-Universitato, Hangzhou)
Kaori Nagai (Literaturo, Universitato de Kent)
Marc van Oostendorp (Lingvistiko, Instituto Meertens, Amsterdamo)
Humphrey Tonkin (Humanistiko, emerita prezidanto, Universitato de Hartford)

Redakta Konsilanto

Christer Kiselman (Komputiko kaj Matematiko, Universitato de Uppsala)

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept