Gvidlinioj pri stilo por kontribuantoj

Por

Kontribuantoj

Ni bonvenigas kontribuojn kiuj sekvas la gvidliniojn pri stilo ĉi tie prezentitajn. 

Esplorartikoloj

Esplorartikoloj devas konsisti el la jenaj sekcioj: titolo, aŭtoro(j), institucia ligo de la aŭtoro (se estas), ORCID-numero de la aŭtoro (se estas), resumo, ŝlosilvortoj, enhavo de la artikolo, bibliografio kaj mallonga biografio de la aŭtoro. Ĉio devas esti sendata en la sama dokumento en formato .doc aŭ docx.

Ni rekomendas, ke aŭtoroj klopodu teni la titolon mallonga, por faciligi ke artikoloj estu trovataj de esplorserĉiloj.

La titolo, resumo (inter 150 kaj 200 vortoj), ŝlosilvortoj (maksimume 6) kaj mallonga priskribo de la aŭtoro (maksimume 50 vortoj) devas esti en tri lingvoj: Esperanto, la angla kaj tria lingvo laŭ la elekto de la aŭtoro.  Se iu artikolo estas en alia lingvo, tiam la resumoj estu en la angla, Esperanto kaj la alia lingvo. Laŭbezone, la Redakta Komitato povas provizi la tradukojn de tiuj materialoj.

La artikoloj devas prefere havi inter 5000 kaj 9000 vortojn, jam kalkulante la supremenciitajn sekciojn.

Por referaĵoj el la Esperantologiaj Konferencoj, la samaj reguloj validas, sed la minumima vorto-limo estas pli fleksebla – t.e. la referaĵo povas esti malpli longa ol 5000 vortoj.

EES ankaŭ bonvenigas dulingvajn artikolojn. Tiukaze, la revuo-numero aperigas unu version de la artikolo kaj disponigas ligilon por la alilingva versio en la retejo de la revuo.

Piednotoj devas esti nur klarigaj, kaj referencoj devas aperi fine de la teksto, ne en la piednotoj.

La referencoj en la tekstoj kaj en la bibliografio sekvu la stilon, kiu estas disponebla ĉi tie.  

Citaĵojn en lingvoj aliaj ol tiu de la artikolo oni piednote traduku en la lingvon de la artikolo.

Libro-recenzoj

Libro-recenzoj devas konsisti el la jenaj sekcioj: titolo de la libro(j) recenzata(j), institucia ligo de la aŭtoro (se estas), ORCID-numero de la aŭtoro (se estas), enhavo de la recenzo kaj mallonga biografio de la aŭtoro. Ĉio devas esti sendata en la sama dokumento en formato .doc aŭ docx.

La recenzo devas prefere havi inter 1000 kaj 1700 vortojn, jam kalkulante la supremenciitajn sekciojn.

La recenzoj devas nepre esti kritikaj, ne simple priskribante la libro-enhavon, sed ankaŭ analizante ĝin kritike. La recenzata libro povas esti en iu ajn lingvo, tiel ke la recenzo helpu informi parolantojn de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ bonvenigas recenzojn kiuj komparas aŭ kunekzamenas pli ol unu samspecan libron.

La referencoj en la tekstoj kaj en la bibliografio sekvu la stilon, kiu estas disponebla ĉi tie.  

EES disponigas kaj regule ĝisdatigas liston (kiu troviĝas sube) pri libroj konsiderindaj por recenzado. Tamen, la akceptindaj recenzoj ne limiĝas al tiuj libroj, kaj EES bonvenigas proponojn pri recenzindaj libroj. Oni aparte bonvenigas recenzojn de verkoj en aliaj lingvoj ol Esperanto kaj la angla, kiujn aliokaze fakuloj eble ne rimarkus.

Se vi interesiĝas verki recenzon, bonvolu anticipe kontakti la du ĉefredaktorojn.

Kelkaj libroj konsiderindaj por recenzado

Anderson, Stephen R. Saussure, Louis de. 2018. René de Saussure and the theory of word formation. Berlin: Language Science Press.

Gobbo, Federico. 2020. Introduction to Interlinguistics. Munich: Grin Verlag.

Grin, François; Marácz, László; and Pokorn, Nike (Eds). 2022. Advances in Interdisciplinary Language Policy. Amsterdam: John Benjamins.

Kamusella, Tomasz. 2021. Words in Space and Time: A Historical Atlas of Language Politics in Modern Central Europe. Budapest: Central European University Press.

Moret, Sébastien (Red). 2019. Interlinguistique et espérantologie. Cahiers de l’ILSL n°61. Lausanne: Université de Lausanne

Wennergren, Bertilo (Red). 2020. Plena ilustrita vortaro de Esperanto, Nova Eldono. Parizo: SAT.

Ĉi tiu libro-listo estas ofte ĝisdatigata pri novaj publikaĵoj. Tamen, la akceptindaj recenzoj ne limiĝas al tiuj libroj. Se vi interesiĝas pri verki recenzon, bonvolu kontakti la du ĉefredaktorojn.

Ĝeneralaj informoj pri sendado kaj pritaksado de kontribuoj

La redaktoroj pritaksos la ricevitajn manuskriptojn kaj interkonsiliĝos kun pliaj recenzantoj, ĉu membroj de la Redakta Komitato ĉu eksteraj fakuloj.

La ricevado kaj publikigado de kontribuoj estas senpagaj. Ĉar unu el la ĉefaj taskoj de EES estas kuraĝigi fakajn debatojn kaj disvastigi konon pri Esperantologio, ĉiuj numeroj ankaŭ estos disponeblaj senpage rete.

Bonvolu sendi vian kontribuon al la retadresoj de la redaktoroj Christopher Gledhill <christopher.gledhill[ĉe]u-paris.fr> kaj Klaus Schubert <klaus.schubert[ĉe]uni-hildesheim.de>, al kiuj vi direktu demandojn laŭbezone.

Ne estas limdato por la ricevado de kontribuoj.

Ni dankas vin pro via interesiĝo pri Esperantologio / Esperanto Studies kaj antaŭĝojas ricevi vian kontribuon.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept