Esperanto en Universitatoj

Fotita de: Andrzej Szozda

La plej granda parto de esplorado kaj instruado pri interlingvistiko okazas en universitatoj tra la mondo. CED tial laboras por interligi kaj subteni universitatajn profesorojn, docentojn kaj studentojn kiuj okupiĝas pri kursoj, studprogramoj, disertacioj kaj esplorprojektoj pri plej diversaj flankoj de interlingvistiko, i.a. ĉiuj aspektoj de Esperanto mem, aliaj planlingoj, lingvoplanado, transnacia lingva komunikado kaj lingvopolitiko, kaj lingva justeco.

Niaj celoj:
  • plifortigi informfluon kaj kunlaboron inter universitatoj kaj universitatanoj sur tiuj kampoj;
  • faciligi kaj subteni la organizadon de kursoj kaj studprogramoj;
  • subteni universitatnivelajn esplorojn kaj la publikigon kaj diskonigon de fakaj verkoj;
  • subteni konferencojn, kolokvojn, seminiariojn kaj aliajn fakajn forumojn pri interlingvistiko.
Agadkampoj

La agado de CED kaj ESF nuntempe rilate universitatojn ampleksas jenajn agadkampojn:

  1. Subteno de katedroj pri Interlingvistiko kaj Esperanto, ekz. ĉe la Universitato de Amsterdamo;
  2. Subteno de programoj pri Interlingvistikaj studoj, ekz. ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, Pollando;
  3. Subteno de universitataj retejoj, ekz. ‘Decolonial Subversions’ ĉe SOAS (Skolo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj), Britio;
  4. Subteno de altnivelaj kursoj kaj kursaroj, ekz. NASK
  5. Subteno de altnivelaj simpozioj, ekz. ĉe la Universitato Princeton
  6. Ellaborado kaj eldonado de universitat-nivelaj materialoj, ekz. manlibroj.
Mentorada Programo por Novaj Esploristoj​

Ĉu vi estas (relative) nova al la kampo de interlingvistiko, kaj serĉas gvidon kaj subtenon en via esplorado? CED proponas servon por ligi vin kun sperta esploristo, kiu povas doni konsilojn, komentojn, kaj kunlaboron laŭ viaj celoj kaj bezonoj. Mentorada rilato havas limigitan daŭron kaj celas i.a. la realigon de publikaĵo pri viaj esploroj, en faka revuo aŭ konferenco. Eksciu la detalojn per jena PDF-elŝuto. 

Historia perspektivo

  • En 1931 la Universitato de Liverpolo starigis fonduson pri Esperanto kaj interlingvistiko danke al  testamento de D-ro John Buchanan;
  • Ekde 1948 Esperanto estas instruata ĉe la Universitato de Amsterdamo. 
  • D-ro Detlev Blanke lektoris dum multaj jaroj pri interlingvistiko en la Humboldt-Universitato, Berlino;
  • En 1966 Prof István Szerdahelyi en Budapeŝto fondis  esperantologian fakon en la Universitato ELTE;
  • En 1998 Prof Ilona Koutny  fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, Pollando;
  • De 1998 ekzistas ĉe la Universitato de Amsterdamo eksterordinara katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto;
  • Prof Sabine Fiedler okazigas kursojn pri interlingvistiko en la Universitato de Lepsiko, Germanio;
  • En 2018 startis Esperanto-fako en la Universitato de Zouzhuang; 
  • La Universitato de St Andrews (Skotlando) kaj la Universitato de Ulster (Nord-Irlando) proponas stipendiojn por doktoriĝantaj studentoj;
  • En 2017, 2018 kaj 2019 la Universitato William Peace (Usono), starigis kurson pri mondaj lingvoj.
Ŝlosilaj homoj en la starigo de universitataj fakoj
D-ro John Buchanan
D-ro John Buchanan ~ financis fakon ĉe la Universitato de Liverpolo
D-ro István Szerdahelyi ~ fondis Esperantologian fakon en la Universitato ELTE
D-ro Detlev Blanke ~ lektoris pri interlingvistiko en Humboldt-Universitato
D-ino Ilona Koutny ~ fondis Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz
Sun Mingxiao
Sun Mingxiao - startigis Esperanto-fakon en la Universitato de Zaozhuang
Eltrovu pli pere de niaj

Partneroj

CED laboras man-en-mane kun Esperantic Studies Foundation. Kune, CED kaj ESF sukcese progresigas agadon en diversaj agadkampoj, inkluzive en universitataj medioj.

Kaj kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) CED same kunlaboras. ILEI havas ĉe sia retejo apartan sekcion pri universitata agado.

Nia dulingva partnera retejo ESF Academic  entenas multajn informojn kaj novaĵojn pri niaj agadoj en kaj pri Esperanto en universitatoj, inkluzive listojn de esperanto-parolantaj profesoraj kaj lektoroj, studentaj kluboj, universititaj retpaĝaroj, rimedoj, kaj eldonaĵoj.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept