Esperantologiaj Konferencoj 1978-2014

Retrorigardo al

Esperantologiaj Konferencoj 1978-2014

Fotoj de ejoj kie okazis niaj Konferencoj

Esperantologiaj Konferencoj inter 1978 kaj 2014

Niaj Esperantologiaj Konferencoj ĉiam okazas kadre de la ĉiujara Universala Kongreso, kiun organizas Universala Esperanto-Asocio.
La foto maldekstre montras la sidejon en Roterdamo.

37a Esperantologia Konferenco, 2014 ~ Argentino

Ĝenerala esperantologio

Loko: Panamericano Hotels & Resort, Bonaero, Argentino
Dato: 31a de aŭgusto 2014
Organizis: Esther Schor kaj José Antonio Vergara

Prelegoj kaj prelegintoj

(1) Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?.. aŭ kiel difini, kiuj estas la kompetentaj parolantoj, kiuj determinas la lingvan regularon?  
En sia artikolo “La neebleco de priesperanta lingvoscienco” Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fi dinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvo scienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fi dindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj

(2) Zamenhof kaj la Liberala/Komunuma Debato 
Tiu ĉi studo celas analizi la fruan pensadon de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887-1917) en la lumo de la tielnomata liberala-komunuma debato. Tiu debato lanĉiĝis en la fruaj 1980aj jaroj. Ĉe la liberala flanko estis tiuj kiuj difinis la nocion de liberala memo, kiu portas rajtojn, sendepende de identeco (laŭ la vidpunkto de John Rawls); ĉe la komunuma flanko estis tiuj kiuj subtenis la nocion de komunumoj kun rajtoj kaj celoj (laŭ Michael Sandel). Sed tiu debato lastatempe fariĝis dialogo, en kiu ĉiu flanko defi as la alian, ke ĝi pravigu siajn pretendojn – ontologiajn, politikajn aŭ etikajn. La nuna studo asertas, ke, unu jarcenton pli frue, Zamenhof troviĝis en simila dialogo inter liberalismo kaj komunumismo, inventinte movadon, kiu potenciale kapablus trovi ekvilibron inter homaj rajtoj unufl anke kaj nocioj de “boneco” akceptitaj de diversaj komunumoj, alifl anke. Tamen, la politika potencialo de la vizio de Zamenhof pri Esperanto estis subfosita (kvankam ne detruita) en la Deklaracio de Bulonjo, kiu distan cigis sin de interkonsiliĝa debato kaj elĵetis religiajn kaj etikajn idealojn.

(3) Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905. Laŭ sia nuna statuto ĝi havas 45 membrojn. ˆĜi laboras ĉefe en sekcioj. Tiu ĉi artikolo resumas la novajn taskojn kiujn la Akademio frontas kaj donas superrigardon pri aktualaj projektoj.

(4) Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto
Tiu ĉi artikolo titolita “Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal) ko incidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto” ekestas de la intereso de la aŭtoro rilate al leksikaj fenomenoj observeblaj inter similaj lingvoj. La artikolo komenciĝas per enkonduko en la temon de falsaj amikoj, post kiu sekvas prezento de difi noj de la pritraktata fenomeno. Poste la aŭtoro prezentas sian proponon de klasifi ko de hispanaj-esperantaj falsaj amikoj. La priskribometodo de la fenomeno de falsaj amikoj estas simpla. Estis selektitaj esperantaj vortoj, kiuj laŭ la aŭtoro – pro siaj grafi ka aŭ akustika formo – povas konfuzi parolanton de la hispana. La aŭtoro estas konscia, ke la proponita elekto koncernas eblajn falsajn amikojn pro tio, ke oni disponas pri neniaj studoj povantaj konfi rmi kiom ofte ripetiĝas la misutiligo de iu esperanta vorto uzita kun hispandevena signifo.

Biografiaj notoj pri la prezentintoj

Markos Kramer (nacilingva ortografio: Marcos Cramer) bakalaŭre kaj magistre studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo kaj doktoriĝis en Bonno pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Nuntempe li estas scienca kunlaboranto en la komputoscienca fakultato de la Universitato de Luksemburgo. De 2010, li membras en la Akademio de Esperanto, kaj ekde 2013 li estas la direktoro de ĝia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro.

 

Esther Schor estas poeto kaj profesoro pri Angla Literaturo en la Universitato Princeton, kaj gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia verko Emma Lazarus. Ŝi estas membro de la estraro de Esperantic Studies Foundation kaj korespondanto de la Akademio de Esperanto.

Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.

Maciej Paweł Jaskot studis Hispanan Filologion en la Varsovia Universitato. Poste, li doktoriĝis pri Ĝenerala Lingvistiko kaj specialiĝis pri Romanidaj Lingvoj. Aktuale li laboras en la Universitato de Sociaj kaj Humanismaj Sciencoj (SWPS) en Varsovio. Li ankaŭ kunlaboras kun la Varsovia Universitato kaj la Eŭropa Kolegio en Varsovio-Natolin, kaj neregule kunlaboras kun la Pola RetRadio. 

36a Esperantologia Konferenco, 2013 ~ Islando

De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko

Loko: Kongresejo kaj Koncertejo Harpa, Rejkjaviko, Islando
Dato: 25a de julio 2013, 09:00 ĝis 13:00
Organizis: Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

(1) La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto
Resumo: Mi prezentos la kuntekstan vortaron DeepDict (ĉe www.gramtrans.com) kaj CorpusEye (Tekstaro-Rigardilo, ĉe corp.hum.sdu.dk), kiuj per reta interfaco montras kiel Esperanto vere uziĝas. Por ĉiu vorto, DeepDict kreas grafikan superrigardon pri la plej tipa uzo, fiksaj kombinoj kaj la vortkampo de la vorto. Ekzemple eblas facile vidi la diferencon inter scii kaj koni aŭ vidi la vortkampon de ĉevalo (rajdi, galopi, fojno, hufo, selo, k.t.p.). CorpusEye, aliflanke, montras indivuajn ekzemplojn de tutaj frazoj kaj kapablas studi la uzon de afiksoj aŭ la oftecon de novaj vortoj. Ambaŭ povas esti utilaj por leksikografoj, instruistoj kaj lingvemuloj, sed DeepDict ankaŭ celas lernantojn kaj ĝenerale homojn al kiuj mankas uzo-informoj en normalaj vortaroj.

Eckhard Bick studis en Bonno, Londono kaj Århus kaj akiris diplomojn pri medicino, lingvistiko kaj nordiaj lingvoj. Li nuntempe laboras kiel komputillingvisto por Suddana Universitato (Odense) kaj por sia firmao GrammarSoft, kreante porkomputilajn gramatikojn kaj leksikojn uzatajn i.a. en maŝintradukado, perreta instruado kaj korpusa lingvistiko. Flankprofesie, li instruas akupunkturon kaj laboras kun esperantaj projektoj, kiel Lingvohelpilo kaj WikiTrans.

(2) Pri kelkaj lastatempaj esperantologiaj publikigaĵoj
Resumo: Mi informos i.a. pri lastaj eldonoj de fakaj informiloj, pri grava bibliografio, prezentos libron pri retorikaj stilfiguroj kaj pri terminologia agado. Mi krome resumos la enhavon de tri lastatempe eldonitaj aktoj de esperantologiaj konferencoj, pri la sesa kajero de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pri la interlingvistika sekcio de Language Problems & Language Planning 2012.

Detlev Blanke doktoriĝis pri Lingvistiko en Humboldt-Universitato Berlino, kie li poste ankaŭ laboris kiel profesoro. Li ankaŭ estas honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik kaj honora membro de UEA.

(3) `Postkuri’ ne estas `kuri post’: Esperanto kaj la plenvorta morfologio
Resumo: En la ĝenerala lingvistiko, jam de la sesdekaj jaroj ekzistas diverĝo inter tiuj, kiuj donas al la leksiko seriozan povon, kaj tiuj, kiuj traktas ĝin kvazaŭ nuran ŝaŭmon de sintaksa maro, kies ondoj decidas ĉion. Nomu ilin vortrealistoj kaj vortoskeptikuloj. La skeptikuloj donas multe da povo al la sintaksa komputado. Unu loko, kie ni povas trovi decidajn faktojn, estas la planlingvo Esperanto. Se la komputado-maksimumigaj vortoskeptikuloj plene pravus, la esprimmanieroj (a) Johano postkuris Petron kaj (b) Johano kuris post Petro havus la saman gamon da interpretoj. Sed eĉ en tiu ĉi kiel eble plej logika lingvo, se Petro iras ekzerce kuri kaj post unu-du horoj Johano iras ekzerce kuri, ni povas diri (b) sed ne (a). Temas ne nur pri unu kontrasto inter ĉi tiuj du esprimoj hazarde elektitaj, sed pri sistema fakto. Tiu ĉi sistema fakto pri la kunmetitaj vortoj kaj iliaj dismetaj egalvaloraĵoj aperas same klare en Esperanto, kiel en la etnaj lingvoj. Jen unu argumento por la vortrealisma starpunkto en la ĝenerallingvistika debato kontraŭ la vortoskeptikuloj. En la nuna studo, ni metas sub lupeon ĉi tiujn kaj parencajn fenomenojn en Esperanto, kaj uzas tiucele la aparaton de la vortofaraj strategioj.

Probal Dasgupta doktoriĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Novjorko. Nuntempe li estas profesoro ĉe la Barata Statistika Instituto, Kolkato. Li ankaŭ estas prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Lingvistika Societo de Usono.

(4) Islanda lingvopolitiko, la leĝo pri la islanda lingvo kaj la taskoj de la Islanda lingvokonsilio
Resumo: En la jaro 2009 la Parlamento de Islando unuan fojon leĝdonis pri islanda lingva politiko. Tiu leĝo estis preparita fare de la Islanda lingvokonsilio dum periodo de du jaroj. Mi prezentos superrigardon de tiu evoluo kaj ties influo sur la lingva politiko ĝis nun. Grava rezulto estas ke nun ekzistas speciala leĝo pri la islanda lingvo, inklude de la islanda gestolingvo. Tiu ĉi leĝo kaj la lingva politiko estas gravaj apogoj por la laboro de la Islanda lingvokonsilio, kaj mi raportos pri la ĉefaj taskoj de la konsilio rilataj al la konservado de la islanda lingvo.

Guðrún Kvaran estas profesoro pri Islanda Kulturo kaj Komparaj Kulturaj Sciencoj ĉe la Universitato de Islando (Rejkjaviko).

(5) Prasennaciismo en oriento: Japana ultranaciisto kaj ĉinaj anarkiistoj
Resumo: Ne estas vaste konate, ke la sennaciismo de Lanti havis sian precedencon en orienta Azio. En 1919, kiam Eŭgeno Adam ankoraŭ kredis pri nure helplingva rolo de Esperanto, japana ultranaciisto, KITA Ikki, fantaziis, ke en la plivastigota japana imperio oni adoptu Esperanton, kiu cent jarojn post la adoptiĝo forpuŝos ĉiujn etnajn lingvojn, inkluzive de la japana, fariĝante la sola lingvo en ĝia teritorio. Eĉ malpli konatas la fakto, ke tiurilate la ultranaciisto inspiriĝis el siaj rilatoj kun ĉinaj anarkiistoj, kiuj pledis por la anstataŭigo de la ĉina lingvo per Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento. Tiu ĉi referaĵo provas prilumi la socikulturan klimaton en orienta Azio, kiu ebligis tiom fruan ekburĝonon de sennaciecaj ideoj. Tion helpis i.a. grava manko de etnolingva memfido pro la geopolitika situo de tiu ĉi mondparto kiel marĝenigita periferio en la moderna mondo.

Hiroyuki Usui magistriĝis pri Internacia Komunikado ĉe la Universitato Aoyamagakuin, Tokio. Ekde 2012 li estas Esperantlingva redaktoro ĉe El Popola Ĉinio, Pekino kaj ekde 2013 estas membro de la Akademio de Esperanto.

(6) Interskola ponto en Interlingvistiko: Du reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua
Resumo: Lanĉita en 1951 de Alexander Gode nome de IALA, Interlingua estas la sola nuntempa internacia planlingvo krom Esperanto kun iom da organizita agado ĉirkaŭ si. Kiel ekstrema reprezentanto de la naturalisma skolo en Interlingvistiko, ĝia ĉefa konstruprincipo estas la alpreno de la t.n. internacia vortaro (fakte latindevena) kun latinida gramatiko, iom simpligita laŭ la modelo de la angla. Pro tiu limigita internacieco, la tekstoj en Interlingua estas unuavide kompreneblaj al uzantoj de la diversaj latinidaj etnolingvoj.
Ekde la apero de Interlingua estiĝis intensa debatado inter ĝiaj subtenantoj kaj tiuj de Esperanto pri la demando kiuj estas la plej taŭgaj kriterioj por konstruita interlingvo. La koncernajn argumentojn oni esprimis jen per polemikaj pamfletoj, jen per sobraj studoj. Interese, la rimarkindaj trajtoj de Interlingua kaj la ioma atento kiun ĝi atingis ĉe iuj sciencaj kaj klerulaj medioj motivis du serioze elpensitajn proponojn reformi Esperanton, kiuj tamen ne atingis subtenon. Iliaj respektivaj principoj orientiĝis respektive al tio kian formon la latin- kaj grekdevenaj etimoj havu (Albert Lienhardt, Optimala ortografio de la Internacia Lingvo Esperanto, 1978), kaj al propono por plena esperantido konstruita laŭ Interlingua-kriterioj de vortara internacieco sed kun Esperantotipa skemeco (W. Verloren van Themaat, Demolingwo, 1985–1996).
Komparante la ĉefajn elementojn de la interlingvistikaj skoloj naturalisma kaj skema, tiel kiel ili rimarkeblas ĉe respektive Interlingua kaj Esperanto, la referaĵo detale ekzamenos la menciitajn projektoproponojn, utiligante i.a. la neniam publikigitan manuskripton pri Demolingwo kiun la verkinto sendis al la preleganto antaŭ sia forpaso.

José Antonio Vergara estas fakulo pri publika sano. Nuntempe li instruas historion de medicino kaj scienco kaj antropologion de sano kaj epidemiologion en la Universidad San Sebastian (Puerto Montt, Ĉilio). Li interesiĝas pri Evolua Biologio, Lingva Ekologio kaj Esperantologio. Li estas ankaŭ prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

35a Esperantologia Konferenco, 2012 ~ Vjetnamio

Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en hanojo

Loko: Hotelo Meliá, Hanojo, Vjetnamio
Dato: 2a de aŭgusto 2012, 14:00 ĝis 18:00
Organizis: Mélanie Maradan kaj Christer Kiselman

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

(1) Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: La kazo de Vjetnamio
Resumo: Dank’ al la progreso de interreto, esperanto estas pli kaj pli parolata je monda skalo. Legi la personajn nomojn kaj loknomojn ne plu sufiĉas. Oni volas voĉe elparoli ilin. Por plejparto de eŭropaj landoj tiu procezo estis matura, pro tio ke esperanto estas konstruita surbaze de eŭropaj lingvoj. Por landoj el aliaj kontinentoj, inkluzive Vjetnamio, restas pripensindaj problemoj: ĉu esperantigendas personaj nomoj? Ĉu esperantigi ĉiujn loknomojn, aŭ nur kelkajn famkonatajn nomojn? La preleganto provas prezenti sian vidpunkton pri litera kaj/aŭ fonetika transskribo de vjetnamaj nomoj — personaj kaj geografiaj, kaj esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj.

Nguyen Xuan Thu estas emerita farmaciisto. Li estas membro de UEA kaj kunlaboranto de edukado.net. Membro de la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio, Estro de Trejna subkomisiono de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA). Kunkompilanto kaj redaktanto de aperonta Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro kaj redaktoro de retpaĝaro de VEA.

(1) Dekonstruado de esperanta frazeologio
Resumo: En ĉi tiu raporto mi diskutos pri la teoria bazo de esperanta frazeologio. En ĉiu kampo de esperantologio la enhavo de studoj devas kontribui al la evoluo de esperanto en nia socio kaj la movado por pliuniversaligi esperanton. Alivorte esperantologio devas konformigi sian bazon al la ideologioj kiujn esperanto mem kiel movado enhavas. Tio estas la unua kaj decida diferenco kompare kun frazeologioj de neplanlingvoj, kiuj estas studataj de lingvistoj per ordinara lingvistika metodo. Tie oni povas trovi konfronton inter regulismo kaj priskribismo. La temo de ĉi tiu raporto estas analizi la konfronton, kaj montri kia esperantologio, inkluzive de esperanta frazeologio, devas esti kaj funkcii.

Kadoja Hidenori estas docento ĉe Cujama Ŝtata Kolegio de Teknologio en Japanio kaj ĉefredaktoro de la fakgazeto Syakaigengogaku (Sociolingvistiko).

(3) Esperanto-movado en Indonezio: ĉu io lastatempa?
Resumo: Oni povus supozi ke la esperanto-movado en Indonezio, kiu en la lastaj jaroj pli kaj pli viglas kaj kreskas, estas io lastatempa. Jes, antaŭ kelkaj jaroj estis nur kelkaj unuopaj esperantistoj en Indonezio, dum nun estas centoj, kaj ankaŭ ekzistas kelkaj kluboj. Tamen jam antaŭ pli ol cent jaroj, en la komenco de la 20-a jarcento, estis esperantistoj sur la teritorio de la nuna Indonezio. La pioniroj en la tiama Nederlanda Hindio estis eksterlandanoj, precipe nederlandanoj kaj britoj, kiuj venis tien kiel diversspecaj oficistoj, oficiroj, instruistoj kaj maristoj. Tamen ne tre longe post tio, ankaŭ pli kaj pli da indiĝenoj komencis lerni esperanton kaj krei klubojn.
Inter 1925 kaj la dua mondmilito la movado en Nederlanda Hindio, kvankam eble ne tre granda, estis tre vigla, kaj inter la envenintoj, kaj inter la lokanoj. Precipe Liem Tjong Hie estis tre aktiva. La movado vigliĝis plurflanke: aperis revuoj, (lerno)libroj kaj artikoloj, okazis kursoj sur pluraj insuloj, fondiĝis kluboj kaj asocioj kaj oni propagandis diversmaniere kaj sukcese. Pro la dua mondmilito tiu vigla movado disfalis.
Post la sendependiĝo la movado denove ekfloris sub la gvido de la indonezianino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng, helpata de malnovaj esperantistoj. En 1952 ŝi starigis Indonezian Universalan Esperanto-Asocion, poste nomitan Indonezia Esperanto-Asocio. Plejparto el la movado en la sekva jardeko en Indonezio iniciatiĝis pro ŝia laboro, sed ankaŭ Liem Tjong Hie daŭre laboris kaj eldonis, ankaŭ en la postaj jardekoj. Konkretaj agadoj konsistis el starigo de kursoj, kaj sinsekve de kluboj en la grandaj urboj sur diversaj insuloj, kaj de eldono de revuoj, lernolibroj kaj vortaroj. La movado kulminis dum la unua Konferenco en aprilo 1960 en Ĝakarto. Bedaŭrinde en 1962 sinjorino Toemenggoeng forpasis, kaj en la sama periodo ankaŭ la esperanto-movado. Tamen la esploroj malkaŝis ke ne pro ŝia forpaso, sed pro politikaj kaŭzoj la movado tute forvelkis por pluraj jardekoj.

Heidi Goes studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn, evolukunlaboradon kaj agrikulturan evoluadon en la universitato de Gento. En 1999, ŝi finverkis licenciulan disertaĵon pri la esperanto-movado en Afriko, post esploroj en bibliotekoj kaj surloke en Tanzanio kaj Togolando. Ekde 2007 ŝi esploras pri la historio de la esperanto-movado en Indonezio, kie ŝi ankaŭ instruis la lingvon.

(4) Kiel niaj pensoj vortiĝas? Kiun semantikan modelon sekvas Esperanto?
Resumo: Esperanto lanĉiĝis kun iom pli ol 900-elementa vortlisto bazita sur la vortprovizo de eŭropaj lingvoj kaj evoluis al plenfunkcia lingvo, uzata kaj influata fare de diverslingvanoj en la tuta mondo. Ĉu esperanto sekvas iujn specialajn semantikajn skemojn? Ĉu niaj vortoj estas motivitaj? Kiomgrade esperanto spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj kaj kiomgrade elformis propran aŭtonoman sistemon? Al tiuj ĉi kaj similaj demandoj serĉas respondon la aŭtorino en sia prelego.

Ilona Koutny diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan. Nuntempe ŝi estas profesoro kaj estras la Ugro-Finnan Katedron de UAM. Ŝi fondis kaj gvidas ankaŭ la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM. Ŝi ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.

(5) La esperantologiaj principoj de Eugen Wüster
Resumo: “Reprenu viajn multajn paperaĵojn! Tio ne estus presebla.” Tian leteron de profesoro ricevis Eugen Wüster (1898—1977) rilate sian manuskripton por disertaĵo. Malgraŭ tiu unue forte malfavora reago, la verko poste publikiĝis, tradukiĝis kaj elĉerpiĝis. Ĝi ampleksas centojn da detale prilaboritaj paĝoj, ankoraŭ nuntempe estas konsiderata kiel la fonda bazo de la terminologia scienco kaj inspiris la kreadon de tutmonda komitato pri terminologio.
Kiamaniere ĝermis science revoluciaj ideoj ĉe juna studento? Dum sia gimnazia tempo, Wüster ricevis kontrakteton por verki koncizan esperanto-vortaron. Ĉar li ne emis supraĵe plenumi taskojn, la projekto rapide aliformiĝis en imponan dulingvan enciklopedian vortaron. Ĉi-enkonduke li skribis aron de esperantologiaj principoj (ĝusto kaj boneco de esprimo, lingva evolucio centripeta kaj centrifuga, lingvekonomia vortara principo, principoj de transskribo…), kiuj en postaj jaroj servis kiel kerno por lia internacie laŭdita disertaĵo germanlingva.
La prelego celas prezenti unuaflanke la vivon de tiu senfine laboranta kaj sindonema honora membro de UEA, je kies laborĉambropordon oni rajtis frapi nur katastrofokaze, duaflanke gravajn aspektojn de liaj esperantologiaj principoj, kaj lastaflanke la influojn de liaj priplanlingvaj spertoj super laborprincipoj por etnaj lingvoj. Praktike montriĝos interalie la enciklopedia kaj maŝinfaka vortaroj, kiuj spegulas la fruajn elstarajn atingojn de tiu pioniro de esperantologio.

Mélanie Maradan estas tradukisto–terminologiisto, kiu esperantiĝis 2008 kungajninte lingvan konkurson de ĝeneva Esperanto-grupo. Ŝi laboris pri nociobazita terminologia datumbazo ĉe la Internacia organizaĵo por normigado (ISO). Nuntempe, en Berlino, ŝi samkampe laboras en la publika kaj privata sektoroj.

34a Esperantologia Konferenco, 2011 ~ Danio

Pioniroj de la internacia lingvo

Loko: Kopenhaga Kongresa Centro, Kopenhago, Danio
Dato: –
Organizis: Detlev Blanke

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

(1) Rasmus Rask kaj Otto Jespersen: Du danaj lingvistoj kun interlingvistika signifo

Jens Stengard Larsen

(2) Paul Neergaard: Sempatologo kaj esperantologo

Christer Kiselman

(3) Daniele Marignoni (1846-1910), la homo, kiu “enkondukis la lingvon Esperanto en Italio”

Davide Astori

(4) Fenditaj frazoj: ĉu uzindaj en Esperanto?

Otto Bernt Prytz

(5) Cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj

Marek Blahuš

33a Esperantologia Konferenco, 2010 ~ Kubo

Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco

Loko: Hotelo Palco, Havano, Kubo
Dato: 22a de julio 2010, 12:00 ĝis 16:00
Organizis: Christer Kiselman

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

Enkonduko

Humphrey Tonkin

(1) La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj
Resumo: La tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj baziĝas sur la organika unueco de signifanto (t.e. sonkorpuso de vorto) kaj signifato (tiu objekto, koncepto ktp. en kies loko staras la koncerna vorto kiel signo) — temas pri terminoj de Saussure: signifiant kaj signifié. En tiu organika unueco signifanto elvokas la signifaton, dum ĝi mem paliĝas, kvazaŭ malaperas, kaj en la proscenio staras nurnure la signifato. Esperanta literatura verko laŭ tiu koncepto — dum longa tempo reganta en la literaturscienco — ne povas esti plenvalora, ĉar la rilato inter signifanto kaj signifato en Esperanto estas malpli intima, ol en la etnaj lingvoj; sekve esperanta signifanto ne kapablas elvoki tiel firman kaj potencan signifaton, kiu likvidus ĝin (la signifanton) mem kaj starus sola antaŭ la okuloj de la leganto.
Sed la novaj lingvoteorioj kaj la post-strukturismaj literaturkonceptoj pridubas tiun organikecon kaj intimecon en la rilato inter signifanto kaj signifato (kiel ankaŭ la ĉefrolon de la signifato) ankaŭ koncerne la etnajn lingvojn; fariĝis ĝenerala la koncepto, laŭ kiu per la vortoj de la homa lingvo ne eblas konfidinde referenci al la realo. Laŭ tiuj tezoj en la semiotika procezo, funkcianta ĉe la kreado kaj legado de literatura teksto, la ĉefrolon transprenas signifanto, kies ligiteco al difinita signifato estas minimume dubinda. Literatura verko laŭ tiu koncepto estas antaŭ ĉio teksto, konsistanta el signifantoj, kiuj signifantoj interrilatas multe pli kun la signifantoj de aliaj tekstoj (‘interteksteco’), ol kun iuj dubindaj, transcendaj — reale ne kapteblaj — signifatoj. Rezulte de tiu paradigmoŝanĝo en la teorio de lingvo kaj de literaturo fakte forfalas la bazo de ĉiuj rezervoj, pli frue alfrontantaj la esperantan literaturon. La prelego deziras skize prezenti la esencon de tiu ĉi paradigmoŝanĝo, kaj montri ĝiajn teoriajn konsekvencojn rilate la pritakson de la esperanta literaturo kaj rilate la prijuĝon de Esperanto kiel lingvo.

Vilmos Benczik hungara profesoro en altlerneja fakultato de la Universitato ELTE, en Budapeŝto. Li estis plurfoje estrarano de la Hungara Esperanto-Asocio, komitatano de Universala Esperanto-Asocio, prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto.

(2) Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto
Resumo: Ne senpense Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas (Utila estas aliĝo, pĝ. 10), UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito (vidu: Esperanto en perspektivo, pĝ. 548–634), oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie — helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en estonteco?

Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), direktoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.

(3) Esperanto kiel lingvo-ponto: Kroata ekzemplo el la dua jarcento
Resumo: Inspirita per la etoso de la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en la jaro 1912, kroata instruistino Antonija Jozičić revene hejmen al provinca urbeto Kostajnica esperantigis romanon Konfeso de kroata verkistino Milka Pogačić. La Esperanta traduko de la verko publikigita en 1913 atingis Ŝanhajon kaj el ĝi aperis la ĉinigita versio de la kroata romano. Per la ĉina eldono en la jaro 1931 okazis la unua traduko de la kroata literaturo ĉinen. Esperanto denove servis kiel pontolingvo kelkajn jarojn poste kiam per la Esperanta traduko eldonita en Lepsiko kroata romano Ano de l’ringludo estis ĉinigita kaj publikigita per la sama eldonejo Shangiru en 1936. Tiuj fruaj roloj de Esperanto kiel lingva ponto al la ĉina ne estis unikaj. Poste aperis du pliaj libroj el la kroata literaturo en la ĉina traduko en 2004 kaj 2006.
En 2008 la Eŭropa Komisiono diskonigis konkurson alvokante projekton en kiu partnera lando estos Hinda Unio. Kroata Esperanto-Ligo proponis al la Eŭropa Komisiono publikigi en Hinda Unio tri infanlibrojn el tri eŭropaj landoj en la bengala kaj unu bengalan infanlibron paralele en tri eŭropaj landoj. La projekto per Esperanto kunlaborigis partnerojn en Italio, Slovenio, Kroatio kaj Hinda Unio. La projekto el 2008 konstruiĝis sur la kontinuaj spertoj de apliko de Esperanto kiel literatura lingvo en ponta tradukado depost 1931.
La prelego prezentas detalojn pri la realigo de la lingva kaj literatura projekto dum 2008–2010 kiun la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio elektis por unu el la modeloj de bona praktiko 2010.

Spomenka Štimec estas verkisto, tradukisto kaj instruisto de Esperanto. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj. Ŝi ankaŭ estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto.

(4) Variaĵoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof
Resumo: Esperanto havas du difinojn: jure ĝi estas la lingvo difinita en la Fundamento de Esperanto el 1905; lingvistike ĝi estas difinita (kiel ĉiu alia lingvo) de la praktiko de la parolantaro. Ekzistas ia streĉiteco inter la du difinoj, sed ni povas konstati ke ili grandparte samas. Tiu eldiro tamen estas simpligo. Skriba dokumento neniam povas ĉiom difini lingvon, kiu estas parola komuniksistemo. Kaj la buŝa praktiko de la parolantaro estas ja malfacile kaptebla.
Pli-malpli kaŝite ekzistis variaĵoj de la zamenhofa lingvo. Per tiu esprimo mi celas la nur parte konatan pralingvon Lingwe Uniwersala de 1878, la praesperanton Lingvo Universala de 1881, kaj la reformproponon de esperanto faritan en la jaro 1894 kaj proponprojekton kaj proponon pri neologismoj en esperanto faritan en la jaro 1906. Temas do pri du variaĵoj antaŭ 1887 kaj du post tiu jaro. La esperanto de la Fundamento de 1905 estas el tiu ĉi vidpunkto egala al tiu de 1887. Ĉu ni povas vidi evoluon inter tiuj jaroj, do 1878, 1881, 1887, 1894 kaj 1906? Ĉu la reformproponoj estas ia pluevoluado de la lingvo de 1887 aŭ ĉu, male, ili reprezentas iun reiron al pli frua ŝtupo? Kial Zamenhof faris en 1906 proponon pri lingva reformo spite al la severa netuŝeblo de la Fundamento? Ni provos esplori tion.

Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.

Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla
Resumo: Kiam Zamenhof forĝis la lingvon kiun li nomis Internacia, la okcidenta civilizacio havis plurajn “internaciajn” lingvojn, depende de la tereno. En diplomatio oni uzis plejparte la francan, en la scienco regis la germana, en teologio la latina, en muziko la itala … kelkajn jarcentojn pli frue, unu sola lingvo — la latina — plenumis ĉiujn tiujn rolojn, kaj unu jarcenton poste ŝajnas ke denove unu sola lingvo transprenis la gvidan rolon en ĉiuj terenoj — la angla. Novaj terenoj aperis — informadiko, interreto, sociaj retoj, vikipedio — kaj la angla preskaŭ sole regas ankaŭ ilin. Ĉu en tia monolingvocentrisma mondo ekzistas vera neceso por aldona internacia lingvo? Kioman ŝancon havas Esperanto en la ombro de la ŝajne absoluta hegemonio de la angla? Ni ja konas la respondojn kiujn ĉiu lernanto de Esperanto absorbas kune kun la dekses reguloj kaj la fina venko — facileco, neŭtraleco, efikeco, amikeco.
Sed ĉu tiuj magiaj vortoj, kiuj eble sonis logikaj kaj konvinkaj antaŭ duonjarcento, vere validas ankaŭ nuntempe? Multaj aferoj ŝanĝiĝis. La facileco kaj simpleco kiu ebligas lerni Esperanton plurfoje pli rapide ol la anglan ŝajne malpli avantaĝas: komputiloj ebligas tradukadon per tuŝo de butono. Retaj lingvokursoj estas senpagaj, facilaj kaj alireblaj al ĉiu. La neŭtraleco, kiu estis tre grava argumento en la dividita mondo de la malvarma milito, rapide perdas sian gravecon en la nova erao de la supernacia tutmondiĝo. Kiel tamen la Esperanto-komunumo restas vivanta kaj eĉ evoluiĝanta? Restas eble nur idea amikeco — aŭ samideaneco, aŭ eble pli ĝuste sekteco, aŭ eble moderna versio de homaranismo? Kaj ĉu tio sufiĉas por ke Esperanto havu realan ŝancon iam fariĝi vere internacia lingvo, heredante la rolon kiun la angla ŝajne ludas en la lastaj jardekoj pli kaj pli? Tiujn demandojn ni provos kune formuli kaj respondi.

Amri Wandel doktoriĝis pri Astrofiziko en la Universitato Stony Brook, Novjorko. Nuntempe li estas profesoro pri Astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA kaj membro de la Internacia Astronomia Unio.

32a Esperantologia Konferenco, 2009 ~ Pollando

Religiaj kaj filozofiaj ideoj de zamenhof: kultura kaj socia fono

Loko: Salono Brozović, Teknika Universitato de Bjalistoko, Bjalistoko, Pollando
Dato: 30a de julio 2009, 12:00 ĝis 15:45
Organizis: Christer Kiselman

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

Salutmesaĝo enkonduka 

Louis C. Zaleski-Zamenhof

(1) Juda fono de Zamenhof kaj Esperanto

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki)

(2) Zamenhof kaj Litovio. Nia judo

Vytautas Ŝilas

(3) Prezento de la libro Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Interpretas Jarosław Parzyszek
Paŭzo

Zbiginiew Romaniuk

(4) Hilelismo kaj homaranismo. La religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof
Resumo: Surbaze de leteroj de Zamenhof kaj aliaj dokumentoj ni sekvas la evoluon de liaj pensoj pri hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio. Ni provas prilumi kiel la projekto de homaranismo kreskis el liaj unuaj klopodoj savi la hebrean popolon el ĝia malfeliĉega stato, kaj kiel liaj ideoj pri la rolo de lingvoj ŝanĝiĝis dum lia vivo. Temas pri tri malsamaj roloj de eblaj lingvoj: diserva lingvo (en lia kazo la hebrea); instrua lingvo (la rusa); kaj lingvo por interkompreniĝo kun samsuferanoj alilandaj (en lia kazo mankanta). Ni esploras kiel li volis krei novan lingvon aŭ novajn lingvojn por tiuj roloj kaj trovas paradokson pri lia sinteno al lingvoj: lingvo estas gravega por la difino de ĉiu popolo, sed samtempe tiom malgrava ke oni povas enkonduki novan, senhistorian. Li komprenis la ajnecon de kulturaj esprimoj kaj religiaj kutimoj pli bone ol aliaj — jen ebla klarigo pri la manko de sekvontoj.

Christer Oscar Kiselman estas matematikisto kaj gastprofesoro ĉe Upsala Universitato. Li estis membro de la Akademio de Esperanto dum 26 jaroj, de 1989 ĝis 2015, kaj ties prezidanto de 2013 ĝis 2015.

(5) Aktualaj problemoj de zamenhofologio
Resumo: La proksimiĝanta 150-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estas taŭga punkto por analizi la nunan staton kaj skizi proksimajn taskojn de zamenhofologio, interdisciplina fako, kiu esploras, sistemigas kaj popularigas la vivon, la kreadon kaj la ideojn de Zamenhof (simile al, ekzemple, ŝekspirologio kaj puŝkinologio, kiuj esploras la kompleksajn demandojn pri Ŝekspiro kaj Puŝkin). Esence temas pri kvar ĉefaj direktoj de zamenhofologio: la vivo, la verkoj, la lingva kreado kaj la ideoj de Zamenhof. La kvar direktoj de zamenhofologio estas koncize prezentataj en ĉi tiu superrigardo kun konkretaj proponoj pri ĉiu el li. Specialan atenton ricevas la ideologio de Zamenhof, kies bazaj tekstoj estis antaŭnelonge presitaj en la kolekto Mi estas homo.

Aleksander Korĵenkov  estas inĝeniero kaj ekde 1991 redaktoro, tradukisto kaj eldonisto. Liaj tradukoj el Ĉeĥov, Dostojevskij, Gogol, Puŝkin kaj aliaj rusaj verkistoj aperis en libroj kaj gazetoj. Kun sia edzino Halina Gorecka eldonis pli ol cent librojn en/pri Esperanto. Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2009. En 2010 ricevis (kun Halina Gorecka) la Esperanto-Kultupremion de Aalen kaj FAME-fondaĵo – la plej prestiĝan Esperanto-premion.

Esperantologiaj Konferencoj: 1978 ~ 2008

31a ~ Roterdamo, Nederlando ~ 2008
Esperanto kaj aliaj lingvoj: Kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj
30a ~ Jokohamo, Japanio ~ 2007
Aziaj kontribuoj al esperantologio Jokohamo, Japanio
29a ~ Florenco, Italio ~ 2006
Esperantologio kaj la Interreto
28a ~ Vilno, Litovio ~ 2005
Lingvaj kaj historiaj analizoj
27a ~ Pekino, Ĉinio ~ 2004
La rolo de la neeŭropaj lingvoj en la evoluo kaj evoluigo de Esperanto
26a ~ Gotenburgo, Svedio ~ 2003
Esploroj pri esperantologio: Kien iri, kaj per kiuj vojoj?
25a ~ Fortalezo, Brazilo ~ 2002
La Esperanto-kulturo: Diverseco en unueco, unueco en diverseco
24a ~ Zagrebo, Kroatio ~ 2001
Morto, drivo, defendo, disvastiĝo: Esperanto antaŭ la sortoj kaj strategioj de senŝtataj lingvoj
23a ~ Tel-Avivo, Israelo ~ 2000
Preskribo kaj priskribo en la gramatiko de Esperanto
22a ~ Berlino, Germanio ~ 1999
Esperantologio komputile: Per klavaro al ekrano
21a ~ Montpeliero, Francio ~ 1998
Esperanto kaj fakuloj: Reciprokaj atendoj. Kion la fakuloj bezonas de la movado? Kion la movado bezonas de la fakuloj?
20a ~ Adelajdo, Aŭstralio ~ 1997
Propedeŭtika valoro de Esperanto
19a ~ Prago, Ĉeĥio ~ 1996
Esperanto kaj kulturo: Sociaj kaj lingvaj aspektoj
18a ~ Tampereo, Finnlando ~ 1995
Lingvopolitiko
17a ~ Seulo, Suda Koreio ~ 1994
Esperanto el azia rigardo
16a ~ Valencio, Hispanio ~ 1993
Historiografiaj aspektoj de Esperanto
15a ~ Vieno, Aŭstrio ~ 1992
Esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj
14a ~ Bergeno, Norvegio ~ 1991
For la improvizojn!
13a ~ Havano, Kubo ~ 1990
Esperanto kaj kultura identeco
12a ~ Brajtono, Britio ~ 1989
Kvar prelegoj pri diversaj temoj
11a ~ Roterdamo, Nederlando ~ 1988
Esperantologio kaj ĝenerala lingvistiko
10a ~ Varsovio, Pollando ~ 1987
Kvar prelegoj pri diversaj temoj
9a ~ Pekino, Ĉinio ~ 1986
Internacieco de Esperanto el n[e-]eŭropa vidpunkto
8a ~ Aŭgsburgo, Germanio ~ 1985
Esperantologio: La vojo antaŭen
7a ~ Vankuvero, Kanado ~ 1984
Lingve tra la mondo
6a ~ Budapeŝto, Hungario ~ 1983
Fakleksiko en Esperanto
5a ~ Antverpeno, Belgio ~ 1982
Lingvoplanado en planlingvo – Esperanto kiel faklingvo
4a ~ Braziljo, Brazilo ~ 1981
Tri sesioj, tri prelegoj pri diversaj temoj
3a ~ Stokholmo, Svedio ~ 1980
Tri sesioj, tri prelegoj pri diversaj temoj
2a ~Lucerno, Svislando ~ 1979
Tri sesioj, kvar prelegoj pri diversaj temoj
1a ~ Varno, Bulgario ~ 1978
Tri sesioj, naŭ prelegoj pri diversaj temoj
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept