Esperantologia Konferenco 2023

La 45a Esperantologia Konferenco de CED, 2023

Loko: Politecnico di Torino, Turin, Italy
Dato kaj horo: 3a kaj 4a de aŭgusto 2023, de 09 a.t.m. ĝis 12 t.m. 
Organizas: Javier Alcalde kaj Mark Fettes

Okazas kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Alvoko por la 45a Esperantologia Konferenco de CED

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45-a Esperantologia Konferenco de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (29 jul-5 aŭg. 2023).

Du tri-horaj sesioj enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de Esperantologio rilate al fontoj kaj arkivoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko en Italio, honore al la lando kiu gastigas la ĉi-jaran konferencon. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.

Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadresoj de la organizantoj: jalcaldevi [ĉe] uoc.edu kaj mtfettes [ĉe] sfu.ca. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale.

La limdato por proponoj estas la 15-a de majo 2023.

Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.

Javier Alcalde, Guilherme Fians kaj Mark Fettes

Organizantoj de EK 2023

Pri la

Programo

3a de Aŭgusto: Unua sesio

09:00 – Liberiĝi de interlingvistiko

Esperantologio kutime estas prezentata kiel branĉo de interlingvistiko (aŭ planlingvistiko). Malgraŭ la evidenta interligo inter la du sciencaj fakoj, la interlingvistika aliro al Esperanto povas ofte limigi esplortemojn kaj prezenti Esperanton en malĝusta lumo en la pli vasta kampo de lingvistiko. La ofta esprimo ‘artefaritaj lingvoj, ekzemple Esperanto’ estas misgvida, ĉar ĉiuj aliaj internaciaj helplingvoj proponitaj restas tre malmulte uzataj kaj tial vivas en tute alispeca socia realo. Esperanto estas nur historie interesa por la planado de internaciaj helplingvoj, ĉar en ĝi troviĝas trajtoj, kiuj nuntempe ne estus dezirindaj en tia lingvoplanado (akuzativo, deviga transitiveco / netransitiveco de la verboj, difina artikolo, ĝenerala eŭropcentrismo). Aliflanke, Esperanto ne tre similas al la lingvoj konstruitaj por literaturaj kaj aliaj artaj celoj. 

La interlingvistika aliro maskas la fakton, ke la pli granda parto de la strukturo de Esperanto estis neniam planita eksplicite. Ĝi ankaŭ ne estas la ĝusta kunteksto por la esplorado de la lingva komunumo kun propra kulturo; de la neplanitaj, spontaneaj ŝanĝiĝoj en la lingvo; de la denaskaj parolantoj; de la parta simileco kun kreolaj kaj aliaj kontaktlingvoj.

La angla estas ĝermana lingvo sed la grandega plimulto de la sciencaj studoj pri la angla tute ne bezonas ĝermanan historian lingvosciencon; Esperanto estas planlingvo, sed la plimulto de esperantologio ne bezonas interlingvistikon / planlingvistikon kiel sian sciencan kuntekston.

Jouko Lindstedt

09:30 – Kiel Esperanto eniris la semiologian vivon?

Unu el la fondintoj de la moderna lingvistiko, Ferdinand de Saussure, en sia ĉefverko de 1916 mencietas Esperanton prognozante ke ĝi, se sukcesa, ne restos tia, kia ĝin kreis ĝia aŭtoro, sed eniros la semiologian vivon. Per tio li celis diri, ke, kiam la lingvon formas ne plu la aŭtoro, sed la uzado en aro de parolantoj, ĝi pluevoluos laŭ la leĝoj de lingvoevoluo validaj por ĉiuj lingvoj. Alivorte, ke post la kreo, ĝi estos pli-malpli normala lingvo.

Ekzistas lingvistikaj studoj esplorantaj la evoluon de Esperanto. Ili serĉas leĝojn de la evoluo kaj studas la influon de stirado fare de la Akademio kaj de gramatikaj libroj. En la nuna prelego mi sekvas alian aliron. Mi komparas skribajn tekstojn el la fruaj jardekoj de Esperanto al la nuna lingvuzo kaj klopodas el tio dedukti liniojn de evoluo. La fokuso de la prelego estas la vortprovizo, la gramatiko kaj la stilo.

Klaus Schubert

10:00 – Epistemologiaj konsideroj pri la studado de Esperanto

Ju pli mi profundiĝas en la esplorado pri Esperanto, des pli mi konsideras la konkludon, kvankam ne certa, ke la plej fruktodono loĝas en la plurdisciplineco, kiun ĉi tiu temo alvokas. Alivorte, ni trovas en Esperanto, en ĝia Historio, ĝiaj homoj ktp, paradigman ekzemplon por pridubi la ekzistanta(j)n faka(j)n divido(j)n en la Homaj kaj Sociaj Sciencoj.

Sen fakaj dividoj kaj kun metoda plureco kiel bazo, estas eble la naturo de la temoj, kiu devus elekti la metodojn/fakoj kaj ne la metodoj/fakoj kiuj devus elekti la temojn. Ĉu Esperanto estas escepto ĉi-rilate, aŭ ĉu tiu trajto? Eble estas eraro kaj ni estas antaŭ bona deirpunkto por pli vasta pripensado danke al Esperanto pri kiel ni volas aliri la studon, dokumentadon, metodikon, formojn kaj enhavon, resume, de nia esploro kaj scienca laboro? Reviziante kelkajn konfliktajn mondkonceptojn en la kampo de teorio de scio kaj kontribuante iom da grajno propra, la celo de mia prelego estos klarigi ĉu tio estas ebleco aŭ hipotezo por konfirmi/malakcepti.

Eric Macpherson

10:30 – Kompili Homeran leksikonon por havi vortaron

La helena lingvo kaj ties literaturo delonge kaj plu influas la aktualan mondon. Por kompreni pli bone la nuntempon oni nepre devas koni la pasintecon. En la helena verkis ne nur Homero, sed ankaŭ filozofoj kiel Platono kaj Aristotelo, kaj ĝi estis longe komuna lingvo dum la helenisma periodo.
Antoni Kofman tradukis kaj publikigis en 1895 la unuajn kantojn de Iliado de Homero el la helena lingvo. Tiu traduko estas nuntempa bazo por nova traduko per nuntempa lingvaĵo. Ambaŭ tradukoj estas nuntempe uzataj de la proponanto de tiu ĉi kontribuo por kompili leksikonon surbaze de la unua kanto de Iliado kaj de oftec-listoj de vortoj en tiu sama epopeo. 

Ĉio ĉi estus la unua paŝo antaŭ ol alfronti diakronan vidpunkton per aldono de leksikonoj kompileblaj el verkoj jam fidinde esperantigitaj (Platono, Nova Testamento, Lukiano de Samosato, ktp). La rezulto estos libro. En futuro eblos el ĝi havi retejon uzeblan ankaŭ per poŝtelefono aŭ eĉ havi apartan programeton (angle: app) por tiu celo. Per tiu libro certe eblos pli efike havi fidindajn tradukojn. Kiuj estas modernaj instrumentoj por kompili vortaron kaj ĉu la Esperanto-komunumo bezonos tian vortaron? La proponata prelego temos pri leksikografio, traduk-arto kaj literaturo.

Nicola Ruggiero

11:00 – Esperanto kaj universitato I.  Studoj en Esperanto pri esperantologio kaj lingvistiko en AMU

En iuj universitatoj eblas trovi en la oferto lingvokurson pri Esperanto aŭ interlingvistikon kiu entenas informojn pri Esperanto, sed plenaj studoj en Esperanto preskaŭ ne ekzistas. Surbaze de la 25-jaraj spertoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startis la magistraj studoj pri interlingvistiko la unuan fojon en 2022 en la Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU) en Poznano, Pollando. Ilia gamo estas iom alia, ja ni volas provizi la studentojn per poste bone utiligeblaj scioj kaj kapabloj en la labormerkato. Pro tio la studoj estas kombinitaj kun informadikaj konoj (datumfontoj, korpusoj, retejoj, tradukiloj ktp.) en la angla.

La studobjektoj en Esperanto unuflanke traktas la terenojn de Esperantaj lingvistiko, literaturo, kulturo kaj movado, aliflanke enkondukas la studentojn en interkulturan komunikadon, lingvopolitikon, planlingvistikon kaj lingvan tipologion. La internaciaj studoj uzas Esperanton kiel komunan denominatoron por la lingvaj kaj kulturaj komparoj. La studentoj povas perfektigi siajn lingvosciojn de Esperanto kaj la angla, krome analizi la tradukproblemojn. La spertoj kun la unua, ĉina grupo estos prezentitaj.

Ilona Koutny

11:30 – Publika debato

12:00 – Fino de la unua sesio

4a de Aŭgusto: Dua sesio

09:00 – Neakceptebla lingvo – la poŝta cenzuro de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj tra la 20-a jarcento

Filatelaj dokumentoj, kiuj atestas specialan reĝimon de poŝta traktado dum historie signifaj momentoj estas konsiderataj en la speciala branĉo “Poŝta historio” kreita de FIP-Internacia Filatelo-Federacio. Tiaj estas i.a. la korespondaĵoj, kiuj trairis oficialan cenzuron (aŭ kiuj estis pro ĝi rifuze resenditaj) de poŝtaj instancoj. Oni rigardu oficialan cenzuron laŭ la duobla senco – simpla malfermo por kontrolado aŭ interveno por forbari mesaĝ(er)ojn. Pro tio la leteroj ricevis tre diversajn specialajn stampojn aŭ glumarkojn, kiuj evidentigis, ke la universala principo pri sekreteco de korespondado estis porokaze rompita nome de ŝtata sekureco.  Ĝi aplikiĝis tra la 20-a jarcento dum mondaj kaj lokaj konfliktoj kaj ĝi kovris korespondaĵojn senditajn de/al unu el tri grandaj grupoj, ĉiu kun apartaj trajtoj: 1) militistoj en regula servo aŭ agantaj dum milita konflikto, 2) militkaptitoj kaj 3) civiluloj. Apenaŭ pristudataj estas la lingvaj detaloj de la cenzurado, kiun efektivigis plejofte anonimaj cenzuristoj rekrutitaj por tiu tasko. Tiu ĉi prezentaĵo, per konkretaj ekzemploj de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj, celas starigi kelkajn aspektojn, kiuj estas observindaj por la pristudoj de lingvo sub poŝta cenzuro.

 

James Rezende Piton

09:30 – La nerealigita kaj forgesita potenco de Esperanto: Raciigi kaj demokratigi lingvon en Ĉinio

Mia artikolo fokusiĝos al la demando, “Kiuj estas la historiaj radikoj de Hanyu Pinyin, la plej antaŭa sistemo por skribi la ĉinan en la roma alfabeto hodiaŭ?” Mi klarigos la ligojn inter la fruaj stadioj de la Esperanto-ideo kaj movado en Ĉinio kaj Japanio. unuflanke, kaj starigo de Hanyu Pinyin aliflanke, enfokusigante kiel la revo pri ĉina romanigo kreskis el la Esperanto-movado kaj rilataj lingvoreformaj movadoj kiuj celis la raciigon kaj demokratiigon de la verkado. Mi proponos novan aliron al esploro pri la historio de la ĉinaj lingvoreformaj movadoj.

Joseph Essertier

10:00 – Esperantaj heredaĵoj en publikaj arĥivoj: ŝancoj kaj defioj

La pasintjara transdono de la arĥivo de UEA al la Esperanto-Muzeo en Vieno ŝajnas anonci novan eraon por la esperanta heredaĵo. En 2021, la havaĵoj de la eksa Hispana Esperanto-Muzeo estis donacitaj al magistrata arĥivo. En 2028, ankaŭ granda parto de la Centre de Documentation et Étude de la Langue Internationale en La Chaux-de-Fonds (Svisujo) migros al publika arĥivejo ekster la biblioteko kie ĝi ĉiam sidis. Tamen la pli granda parto de tiuj kolektaĵoj estas pli bibliografia ol arĥiva.

Kiun lokon havas esperantaj kolektaĵoj, kutime hibridaj kaj miksitaj, en tiaj institucioj? La ĝenerala publiko ankoraŭ ne sufiĉe konas arĥivojn kaj iliajn diferencojn kun bibliotekoj; por esperantistoj, al tiu nescio aldoniĝas la manko de preciza terminologio, kiu ofte kaŭzas gravajn miskomprenojn. Per kelkaj praktikaj ekzemploj eblos rimarki la ĉefajn karakterizojn de arĥiva katalogado kaj priskribo, kiel ili jam estas aplikataj al esperantaj materialoj en katalunaj publikaj arĥivoj, kaj kiujn problemojn ili starigas por la trovebleco de bibliografiaĵoj. Laste mi diskutos, ĉu tiu ĉi drivado de esperantaj kolektaĵoj al publikaj arĥivoj estas tamen ŝanco por ke esperantistoj pli konsciu la valoron de siaj arĥivoj kaj sia historio.

Rubeno Fernàndez Asensio

10:30 – El asocia arkivo al reta muzeo: la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932) en la nubo de ciferecaj homsciencoj

La asocio Esperanto-France posedas ampleksan arkivon kiu dokumentas la vojaĝon de la esperantisto-laboristo Péraire Azien: tri versioj de vojaĝkajeroj (stenografia, esperanta, franca), vojaĝlibretoj, bildoj, leteroj, teksaĵoj, eltondaĵoj de periodaĵoj, kaj vizitkartoj. Entute pli ol 8000 dokumenteroj en ĝenerale malbona fizika stato. La prelego detaligos la diversajn defiojn de la projekto por komprenigi la necesajn etapojn de cifereca arkivo : ne nur ciferecigi la tutan materialon (Tiff por daŭra konservado kaj pdf por la retejo) sed ankaŭ arkivigi ĝin laŭ la aktualaj normoj de la Dublin-core, kaj uzebligi ĝin por ĝenerala kaj faka publiko : transskribo de stenografio (Pérairographe kaj inversa stenografia vortaro speciale disvolvitaj por la projekto), laŭloka GPS-datumoj kaj laŭdata indeksado, traserĉebla mondmapo, ellaborado de manskriba aŭtomata rekonado pere de HTR modeloj, standardigo de ŝlosilvortoj, paralela komparado de korpusoj, plurlingva serĉilo…

Pascal Duboug-Glatigny

11:00 – Esperanto kaj universitato II. Strategio allogi profesorojn lerni Esperanton

Unu el kutimaj celoj stimuli la scikonon pri Esperanto estas atingi la scivolemon de instruistoj kaj esploristoj universitataj. Tamen la nuntempo prezentas multe da bariloj allogi tian popolon. Ĉi tiu partopreno priskribos konkretan sperton en la Universitato de Seviljo, en Hispanujo, rilate al la flanko atingi apogon de ĝia Instituto pri Sciencoj de la Edukado por la celo realigi kurson pri Esperanto precize por instruistoj kaj esploristoj. La sukceso ankoraŭ restas survoje, ĉar la instituto jesis, sed la kurso realiĝos ekde oktobro de 2023. Tamen jam indas priskribi la paŝojn faritajn.

En la kerno de la afero troviĝas demandaro, kiu estis planita kiel allogilo. Ĝiaj strukturo kaj konduto estis provitaj kaj plibonigitaj danke al la partopreno de kelkaj kolegoj, kiuj akceptis taksi ĝin. La demandaro pli informas ol demandas, laŭ la principo, ke intervjuatoj ekscios pri Esperantaĵoj survoje respondas, kaj tio povas altigi la eblon alliĝi al la kurso pli ol la antaŭvidita fiasko. Por la realigo de la demandaro oni uzis la softvaron NiFARU. Ĝi baziĝas sur lingvo de programado, NIFO, kies komandoj estas Esperantaj. Do ĉi tiu partopreno iomete montros ĝian funkciadon pere de la menciita demandaro.

Vicente Manzano-Arrondo

11:30 – Publika debato

12:00 – Fino de la dua sesio

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept