Esperantologia Konferenco 2022

La 44a Esperantologia Konferenco de CED, 2022

CED 70-jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj

Loko: Pavillion DeSève, Université du Québec à Montréal (UQAM)
Dato kaj horo: 11a de aŭgusto 2022, de 09:00 ĝis 17:00
Organizas: Guilherme Fians kaj Mark Fettes

Okazas kadre de la 107a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Prelegoj
Biografiaj notoj pri la prezentontoj

Festsesio honore al la 70-jariĝo de CED

09:00 CED 70-jara: Vojo, bilanco, perspektivoj

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis en 1952 por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto “kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo”; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko. Origine, do, ĝi estis konceptita kiel faka instituto subtene al la tutmonda Esperanto-movado sub la tegmento de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

En ĉi tiu historia rerigardo okaze de la 70-jariĝo de CED, mi skizos, kiel CED evoluis al grandparte sendependa esplorinstanco kies laboro kovras ne nur esperantologion (kiel en la jaraj Esperantologiaj Konferencoj), sed ankaŭ interlingvistikon (kiel en la bulteno Informilo por Interlingvistoj) kaj lingvopolitikon (kiel en la revuo Language Problems and Language Planning). Tio CED faris ĉefe sub la gvido de du multjaraj direktoroj, Ivo Lapenna (1952-1974) kaj Humphrey Tonkin (1980-2020), sed gravajn kontribuojn faris diversaj aliaj homoj, inter kiuj aparte menciindas Detlev Blanke, redaktoro de IpI inter 1992 kaj 2016. 

Nuntempe CED renoviĝas home kaj agade. Mi finos per kelkaj pensoj pri la ĉefaj defioj, kiujn ĝi frontas, kaj la evoluperspektivoj sur diversaj kampoj, kie ĝi nun aktivas.

Mark Fettes estas la Direktoro de CED kaj asocia profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado. Li iniciatis la Nitobe-simpoziojn en 1996, kiam li estis Ĝenerala Sekretario de UEA, kaj kiel la ĉefadministranto de ESF de 2000 ĝis 2006 helpis kunordigi grandan plivastiĝon de ĝiaj agadoj, interalie per la retaj projektoj edukado.net kaj lernu.net. De 2013 ĝis 2019 li estis la Prezidanto de UEA.

09:20 Kiel Esperantologio kontribuas / povas kontribui al aliaj fakoj

Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Laŭ la strukturaj niveloj de la lingvosistemo ni povas distingi inter branĉoj kiel fonologio, morfologio, semantiko, sintakso kaj pragmatiko, kiuj estas diversgrade evoluitaj. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo, sed studas krome nelingvajn temoj, kiel ekzemple la parolkomunumon kaj literaturon de Esperanto. Menciindas, ke rilate al planlingvoj tia disciplino nur ekzistas por Esperanto, t.e. ne estas Volapukologio, Idologio, kio jam multon eldiras pri la evolustato de Esperanto.

Plenrajta funkciado de Esperantologio mankas en universitatoj, sed montriĝas, ke la disciplino faras multspecajn kontribuojn al aliaj fakoj. Unue, tio rilatas al instruado. En Eŭropo ekzemple la pli kaj li unueciĝantaj universitataj sistemo instigas modulojn, en kiuj studentoj akiras scoijn ekseter siaj propraj fakoj. Due, rilate al esplorado montriĝas, ke sufiĉe granda nombro de verkoj kiuj donas superrgardon pri lingva temoj enhavas artikolojn pri Esperanto. La prelego donos ekzemplojn pri temoj kiel morfolgio, frazeologio, oftecvortaroj, lingvoplanado, historio kaj genro. Ĝi finiĝos per rigardo ekster fakajn uzojn. Ni analizas la uzon de Esperanto en sociaj kaj mediaj kuntekstoj tra la tempo.

Sabine Fiedler estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Leipzig (Germanio). Ŝi doktoriĝis en 1986 per disertacio pri angla faklingvo kaj habilitiĝis en 1999 en ĝenerala lingvistiko per studo pri la frazeologio en planlingvoj. Ekde 2011 ŝi estas la prezidanto de germana societo pri interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.).

09:40 Esperanto kaj lingvistiko: Rapida historio kaj perspektivoj por la estonteco

Esperantistoj kaj lingvistoj havas kompleksan kaj interplektiĝintan historion. Unuflanke, la rilatoj inter ambaŭ grupoj estas longdaŭraj kaj profundaj. Zamenhof estis forte influita de la tiamaj lingvistoj, la familio de Saussure ludis gravan rolon en ambaŭ mondoj, kaj famaj lingvistoj kiel Jespersen kaj Sapir multe interesiĝis pri internaciaj lingvoj. Aliflanke, jam dum jarcento multaj lingvistoj rigardas Esperanton iom malamike. Tio fontis el la fakto ke pluraj tradiciaj ideoj de Esperantistoj rekte kontraŭas la sintenojn de lingvistoj kaj el la fakto ke lingvistoj malofte vidis ian sciencan valoron en Esperanto kiel esplorobjekto. Dum la lastaj jardekoj, tamen, tiu situacio komencis ŝanĝiĝi. Esperantistoj nun malpli ofte esprimas la ideojn kiuj tiom ĝenis lingvistojn antaŭe kaj la lingvistoj mem komencas interesiĝi science pri pli vasta gamo de lingvaj fenomenoj, inkluzive de Esperanto. Lastatempe, konstruitaj lingvoj komencis ludi gravan rolon en lingvistikaj eksperimentoj, do povas esti ke lingvistoj pli kaj pli emos vidi Esperanton kiel grandan naturan eksperimenton kiu meritas respekton kaj sciencan esploradon.

Grant Goodall estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la manieron laŭ kiu oni alproprigas tiujn strukturojn kaj procezojn dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato kaj regule aŭtoras tiutemajn artikolojn. Li estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation kaj membro de la Akademio.

10:00 Jam venis Verda Venk’!

La kibernetika interlingviko jam portis kaj plu portas Esperanton kun si al sukceso mirakleca. En la 19a kaj 20a jarcentoj esperantistoj revis pri tri Verdaj Venkoj.

  • Revo 1: Esperanto agnoskiĝos kaj uzatos kiel universala interlingvo.
  • Revo 2: Esperanto, eĉ se ne universala, agnoskiĝos kiel vera kaj plenrajta lingvo, ne ŝajnlingvo, kvazaŭlingvo, pralingvo, lingvaĉo aŭ lingveto.
  • Revo 3: La literaturo, kulturo kaj uzantaro de esperanto sufiĉe valoros, ke oni ne bezonos (aŭ eble eĉ ne deziros) la sukceson de revo 1 aŭ 2.

Senesperiĝo pri revoj 1 kaj 2 pelis multajn al revo 3. Dume, tamen, la kibernetiko – ujante en si ankaŭ la kibernetikan interlingvikon – progresegis. Laboras en ĝi milionoj da sciencistoj, inĝenieroj, informikistoj kaj verkistoj. Inter ili estas ankaŭ esperantistoj. Tiu progreso komencis realigi kaj plu realigas revon 2 por kelkcent lingvoj. Inter ili estas Esperanto. Tiu sukceso ebligas al la monda homaro lerni, instrui, skribi, legi, paroli, aŭskulti, kompreni, traduki, analizi kaj esplori Esperanton kiel tute ordinaran lingvon – kaj vaste pli efike ol ili povintus, se revo 2 realiĝintus dum la antaŭkibernetika epoko. Ni spektu kaj spertu kelkajn ekzemplojn de tiu Verda Venk’. Fine, tiu sukceso ankoraŭ pliigeblas. Ni povas akceli ĝin.

Teksto verkita surbaze de ĉi tiu prelego disponebla en https://jpdev.pro/jpdev/blog/entries/0013/index.html

Jonathan Pool laboras ĉe CVS Health kiel aŭtomatigisto. Ĝis 2016 li estris la projekton PanLex, kiu esploris metodojn por aŭtomate traduki vortojn inter miloj da lingvoj. Pli frue, li esploris kaj instruis universitate kaj publikigis artikolojn pri lingvoplaniko, lingvopolitiko kaj lingvoekonomiko, interalie Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj kun Reinhard Selten. Pli prae, kiel Aganta CED-Direktoro en 1975, li verkis raporton La estonteco de CED, kiu pruvis lian kapablon pri scienc-fikcio.

10:20 Diskuto / Demandoj kaj respondoj

10:40 Paŭzo (20 minutoj)

Teoriaj vojoj al Esperantologio kaj Interlingvistiko

11:00 Enkonduko kaj gvidado

Mark Fettes estas la Direktoro de CED kaj asocia profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado.

11:05 Lingva tropismo kaj interlingvistiko

La vorto ‘tropismo’ kutime rilatas al ‘[a]ltiro […] de vivulo aŭ izola ĉelo’ kaj apartenas al biologia fakvortaro (PIV 2020). Tamen, eblas rilatigi tiun koncepton ankaŭ al lingvoj, pli specife lingvaj sintenoj. Temas tiukaze pri ‘lingva tropismo’, kiu estas socilingvisma nocio priskribanta ies subjektivan altiron al lingvo(j). Ekzemple, se oni estas ‘franctropisma’ en urbo kiel Montrealo, kies ĉefaj lingvoj estas la franca kaj la angla, onia gepatra lingvo ne nepre estus la franca, kaj oni ne necese regus tiun lingvon bone, sed oniaj lingvaj kaj kulturaj refencoj tamen ĉefe baziĝus sur la franca (kp. Godenzzi 2021).

Krom Montrealo, lingva tropismo jam aplikiĝis al aliaj multlkulturaj aŭ multlingvaj situacioj, ekzemple en Svislando (Meune 2007). Per ĉi-tiu resumo, mi proponas referaĵon kadre de la Esperantologia Konferenco, en kiu mi prezentos konsiderojn pri la aktualeco de tiu koncepto en internaciaj kuntekstoj. Mi traktos lingvan tropismon el interlingvistika vidpunkto sekvante la pli larĝan difinon de tiu kampo de lingvistiko, kiu inkluzivas laŭ Jansen (2007) “naciajn lingvojn internacie uzatajn” (en Astori 2018: 9). Ies inklino, konscia aŭ ne, al iu lingvo, fakte nacia aŭ planita, reliefigeblas vastajn lingvajn sintenojn inter socioj, kiuj povos kunhelpi al pli ĝusta traktado de interlingvistikaj demandoj.

Gabriel Labrie naskiĝis en Montrealo (Kanado). Li studis la germanan kaj katalunan kaj, post studtempo en Germanio, kie li studis ankaŭ la svedan kaj polan, li nun doktoriĝas en la sekcio de ĝermanaj studoj de la Universitato de Montrealo. Li okupiĝas pri plurlingvismo en Luksemburgo kaj ĝiaj efikoj sur lingvopreferoj.

11:20 Kontraŭ la esceptismo de Esperanto(logio): Unuapaŝa etnografia aliro al tiu studkampo

Pluraj esperantologoj uzas etnografion kaj arkivan esploron kiel metodojn por esplori pri Esperantujo. Per tiuj metodoj, oni povas pli bone kompreni, ekzemple, kiel kaj kial homoj efektive uzas la lingvon kaj kiel esperantistoj komprenas terminojn kiel ‘homaranismo’ kaj ‘samideano’. Tamen, kion oni malkovrus se oni uzus etnografion kaj arkivan esploron por studi esperantologojn? Unua rimarkinda trajto estas ke Esperantologio grandparte firmiĝas kiel faka spaco bazita sur interkonsentiĝo. Tiu kontrastas kun la ĉefaj studkampoj kiuj nutras Esperantologion per teorioj – t.e. lingvistiko, sociologio, antropologio, historio kaj literaturaj studoj – kiuj disvolviĝas pere de konstanta konflikto inter fakuloj kiuj subtenas malsamajn metodologiajn kaj teoriajn alirojn. Pro sia ĝenerala manko de teoriaj malkonsentoj kaj de rektaj debatoj, Esperantologio disvolviĝas per la akumuliĝo de fakaj artikoloj kaj prelegoj kiuj apenaŭ dialogas inter si. 

Surbaze de la analizo de fakaj artikoloj kaj konferencoj kiuj koncernas Esperantologion kaj Interlingvistikon, tiu artikolo montras kiel Esperantologio diversmaniere sekvas la idealigitan sintenon de Esperantujo pri paca interkompreniĝo – kiu, siavice, deflankigas la pli kontroversajn kaj disputemajn trajtojn kiuj karakterizas sciencajn debatojn. Fine, mi argumentas por pli da rekta dialogo – kaj, kial ne, kontroversoj – inter Esperantologiaj perspektivoj, tiel ke Esperantologio povu pli vaste kontribui al la fakoj kiuj originis ĝin.

Guilherme Fians estas antropologo, esploristo ĉe la Universitato de St Andrews kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Lia plej lastatempa libro estas Esperanto Revolutionaries and Geeks: Language Politics, Digital Media and the Making of an International Community (Palgrave Macmillan, 2021).

11:35 Interlingvistiko kiel pordo al la ĝenerala lingvistiko: Spertoj el kurso-didaktiko 

Interlingvistiko gajnis sian lokon en la Universitato de Parmo, ekde 2018, pere de aŭtonoma kurso. Siatempe Alessandro Bausani (1974) tezis, ke “iu ajn elpensita lingvo, ĉu sankta, ĉu praktika, ĉu ludema/infana aŭ alispeca, estas aliro al la lingvoproblemo[, ĉar ĝ]i estas malmuntado kaj remuntado de la elementoj de la lingvo, provante kaj reprovante la diversajn pecojn en novajn strukturojn, kiel infano ludanta per sia Meccano.” Sekvante la spiriton de tiu aliro, en la kurso multe da tempo estas dediĉata al pripensado pri lingva kreado kaj kreemo. La studentoj estas invitataj al esplorado kaj diskutado de diversaj artaj produktoj, interalie “Kulkuvni kul odikko” de Bausani men, la famega “Namárië” de J.R.R. Tolkien, “Il lonfo” de la itala Fosco Maraini, kaj kelkaj holivudaj lingvoj, de la Klingona ĝis la Lì’fya Na’vi.

Ankoraŭfoje laŭ Bausani: “la Unu, en la lingvaĵo, ne estas, kiel oni kredis en la antikvaj tempoj, substanco, sed prefere la funkciado mem, iu dynamis, kaj al tiu ĉi dynamis ĉiuj lingvokreantoj omaĝas”. Per mergiĝo en la rilato inter ‘nature’ kaj ‘artefarite/planite’, la studentoj aliras la ‘fenomenon Esperanto’ kun pli profunda kompreno de la hipotezo Sapir-Whorf kaj la ebloj de konscia kaj celorientita interveno en lingvaj aferoj. Resumante la ĝisnunajn spertojn en la kurso, mi demandos, ĉu tiu ĉi didaktika vojo al interlingvistika pripensado, kun ĝiaj teoriaj enhavoj kaj praktikaj implicoj, demonstras la valoron de tia aliro – en pli alta grado, ol nura Esperantologia kurso – por pli ĝenerala baza lingvistika trejnado. 

Davide Astori estas doktoro pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), ĵurnalisto kaj, ekde 2015, asociita profesoro ĉe la Universitato de Parmo (Italio), kie li instruas Ĝeneralan Lingvistikon, Interlingvistikon kaj Lingvon rumanan. Gajninto de la Premio Luigi Minnaja de UEA (2011) kaj de la Premio Maŭro La Torre de ILEI (2015).

11:50 Diskuto / Demandoj kaj respondoj

12:30 Tagmanĝa Paŭzo (1 horo)

Historio de Esperanto, lingve kaj arkive

13:00 Enkonduko kaj gvidado

Guilherme Fians estas antropologo, esploristo ĉe la Universitato de St Andrews kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.

13:05 La jidogramatiko de Zamenhof kaj lia Lingvo universala. Du projektoj en la aŝkenaza kulturo

Dum jarcentoj judoj en Ruslando vivis kun pluraj lingvoj: iliaj propraj jido, la hebrea kaj la aramea, same kiel la imperia rusa, kiu estis uzata en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj.  Multaj lingvoj ĉirkaŭis ilin, inter ili la litova, pola kaj belorusa. Tiu lingve riĉega regiono estis taŭgega loko por ĉiaspecaj lingvaj reformoj same kiel por lingva kreemo. En tiu intense fermentanta ĉirkaŭaĵo Zamenhof kreis kvar lingvojn kaj verkis gramatikon de sia patrina lingvo, jido.

En tiu ĉi nun proponata prelego, mi prezentos kaj analizos la jidogramatikon de Zamenhof, same kiel lian duan artefaritan lingvon, kiu estis Lingvo universala.   Komparo de la du montros influon de jido sur Lingvon universalan kiu estas pli forta ol la influo de jido sur la kvaran lingvon de Zamenhof,  esperanton. La prelego prezentos ankau ĉiujn konatajn lingvojn de L. L. Zamenhof: la unuan, kiu estis Lingwe uniwersala, la trian, la Mondo Lingo, kiu estis skribata per kirilaj literoj, kaj iom pri kvina lingvo, ne konata – nur ties mirindajn ecojn estas menciitaj fare de Zamenhof en 1901.

Christer Oscar Kiselman estas, laŭ la vortoj de Zamenhof, homo. Pli precize li estas matematikisto, kiu parolas la svedan, esperanton, la anglan kaj la francan. Christer nuntempe esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado.  En 2022 aperis libro pri tiuj sicencaj branĉoj ĉe World Scientific (Singapuro), rezulte de dudekjara laboro.

13:20 Arkivoj kaj arkivaĵoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo – fonditaj en 1927 kiel ‘Internacia Esperanto-Muzeo en Wien’ – fariĝis en sia preskaŭ centjara kolekta laboro tre ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas plej diversajn dokumentojn kaj arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko.

La prelego donas superrigardon pri pluraj gravaj arkivoj kaj postlasaĵoj, kiujn la Esperantomuzeo konservas kaj disponigas, interalie la postlasaĵojn de Kálmán Kalocsay kaj Eugen Wüster same kiel la arkivoj de la eldonejo de Juan Régulo Pérez kaj de la Universala Esperanto-Asocio, kiu venis en aprilo 2022 de Roterdamo al Vieno. La fokuso estos sur la arkivo de la Universala Esperanto-Asocio, precipe la enhavo kaj la projektoj alirebligi ĝin por la publiko. Krome vi ricevos informojn pri tio kiel vi povos utiligi dokumentojn interrete kaj surloke en la legsalono en Vieno.

Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007. Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck.

13:35 Péraire-cifereca

La projekto Péraire-cifereca celas la konservadon kaj disponigon de eksterordinara dokumentaro pri la historio de esperantistoj. Lucien Péraire estis laboristo-esperantisto, kiu bicikle vojaĝis inter 1928 kaj 1932 el Francio ĝis Indonezio, tra Sovetunio, Manĉurio, Japanio, Ĉinio, Indoĉinio kaj orienta suda Azio. Sian personan dokumentaron li donacis al la asocio Espéranto-France, landa asocio de UEA, kie ĝi estas konservita ĝis hodiaŭ. Multaj dokumentoj, ekzemple kajeroj el kopikarbonpapero kun blua inko, troviĝas en malbona foje eĉ kritika materiala kondicho.

La fondo entenas tri versiojn de la vojaĝo (stenografia, franca, esperanta), volumojn da postkomentoj en la franca kaj esperanta, fotojn, bildkartojn, mapojn, vizitkartojn, ĵurnal-eltranĉaĵojn,leterojn, teksaĵojn ktp.

La projekto financita de la Pariza Regiono antaŭvidas la ciferecigon de la dokumentaro (entute 7400 dokumentoj), la stokadon ĉe daŭra dokumentujo, la kreadon de liberalira elŝutejo kaj specialan retejon kie eblos kompari la tri korpusojn kaj la vid-dokumentojn laŭ geografia mapo kaj detala serĉilo. Krome aŭtomata manskriba rekonado ebligos traserĉadon de libere elektitaj ŝlosilvortoj.

Prof. Dr. Pascal Dubourg Glatigny estas esplorprofesoro ĉe CNRS (franca nacia esplorcentro) kaj disvolvas sian aktivecon kadre de Centre Alexandre Koyré (Parizo, EHESS, Campus Condorcet). Li kunordigas esplorojn rilate al Esperanto kaj la dua mondmilito kaj iniciatis la retejon www.mondmilito.hypotheses.org kie regule aperas kontribuoj kaj novaĵoj de la internacia esplorgrupo.

13:50 Diskuto / Demandoj kaj respondoj

14:30 Paŭzo (30 minutoj)

15:00 Kiel vi spertas la akcepton (aŭ malakcepton) de Esperanto kiel studobjekto en via studkampo?

Publika debato (ĉiuj)

16:50 Fermo de la konferenco

Guilherme Fians  estas antropologo, esploristo ĉe la Universitato de St Andrews kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Kaj Mark Fettes estas la Direktoro de CED kaj asocia profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept