Esperantologia Konferenco 2021

La 43a Esperantologia Konferenco

Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita

Loko: Virtuale, pere de StreamYard kaj Zoom, kadre de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto
Dato kaj horo: 22a de julio 2021, de 12:00 UTC ĝis 17:00 UTC
Organizas: Guilherme Fians kaj Orlando Raola

Okazas kadre de la 106a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Prelegoj kaj prelegontoj ~ horoj laŭ UTC
Biografiaj notoj pri la prezentontoj

12:00 Bonvenigo kaj Enkonduko

Mark Fettes estas Asocia Profesoro pri Edukado ĉe la Universitato Simon Fraser kaj direktoro de CED

12:15: Deŭropiĝo de Esperanto tra altaja vidpunkto

Resumo: Freŝe ni memoras la redaktejon Charlie Hebdo en Francujo en la jaro 2015, kaj obervis interpuŝiĝon de kultura kaj religia valoro inter francoj kaj muzulmanoj, kaj ŝajnis lerni limon de la globalismo tra la okazaĵo. Tia unuflanka globalismo estas okazebla eĉ en Esperanto: nesciante alialjn lingvojn foreŭrope kaj propagandante ke Esperanto estas facila por ĉiuj nacioj, oni povas okazigi ĝin samkiel la franca valora kontraŭstarado. Tie altaja lingvaro ludas sugestan rolon, ĉar ili estas strukture malsama je la eŭropaj lingvoj: lerni la altajajn helpas vin deeŭropiĝi kaj rezultigas pli riĉan globalismon.

Esperanto ne ĉiam estas facila por altaja parolanto en komparo tra jenaj 3 kondiĉoj: leksiko, fonetiko, kaj sintakso. En tiu-ĉi aspekto, estas klare ke eŭroplingvaj kaj altajlingvaj parolantoj ne povas lerni Esperanton samnivele. Precipe sintaksa malsameco influas parolan komunikado tre forte.

Jene ni vidas ekzampon de 4 lingvoj: esperanto, la mongola, la japana, kaj la uzbeka:

Mi legas libron, kies nomo estas “mongola lingvo kaj japana lingvo”

Bi “mongol xel ba yapon xel” gedeg nomyg onshij baina. (mongole)

Watashi-wa “mongoru-go to nihon-go” to iu hon-wo yonde-imasu. (japane)

Men “mongol tili va yapon tili” deb nomlangan kitob oʼqi-yap-man. (uzbeke)

Unue fonetike ekcepte de la mongola, ili havas norme 5-6 volakojn. Due leksike estas ne facile distingi vortojn excepte de propraj nomoj kiel ”mongol-” kaj ”japan-”. Fine, nur Esperanto havas malsaman sintakson kompare kun la aliaj 3 lingvoj. Almenaŭ Esperanto havas similecon al la altajaj lingvoj almenaŭ nur en fonetiko.

SESHIMO Masaja estas membro de la Japana Urala Asocio. Li studis en Helsinki Universitato (somerkurse, en 2005), en Humboldt Universitato (unumonata studado, en 2007), bakalaŭriĝis pri literaturo (fako: sociolingvistiko kaj skandinaviologio) en Tokai Universitato (en 2008), kaj studis en Udmurt Ŝtato Universitato (en 2013). En 2020, li enoficiĝis kiel vicprezidanto de la Japana Esperanto-Instituto.

12:30: Kial multas adjektivoj en Esperanto: Komparo kun la japana, Tokpisino, Dom kaj aliaj lingvoj
Resumo: Estas ĝenerale akceptite, ke iuj lingvoj havas grandan klason de adjektivoj dum aliaj kontentigas sin per nur iomete – laŭokaze neniom – en tiu sama vortspeco. En ĉi tiu referaĵo, mi provas montri la trajtojn de adjektivoj de Esperanto, kiuj kontribuas por ties abundeco de adjektivaj vortoj, pere de komparo kun la japana, Tokpisino, Dom kaj aliaj lingvoj. Diskutotaj estas i.a.: posedaj pronomoj, kiuj estas adjektivaj en Esperanto, sed ne en aliaj lingvoj; participoj, kiuj estas adjektive kaj adverbe uzataj en Esperanto, sed ne en aliaj lingvoj; kaj rilataj adjektivoj, kiuj estas tute fremdaj en iuj lingvoj. Esperanto produktive derivas adjektivojn de substantivoj kaj verboj por akiri kvalitajn, rilatajn kaj participajn adjektivojn, sed multaj lingvoj utilas aliajn strategiojn por esprimi tion, kion esprimas tiaj adjektivoj en Esperanto. Fine, la referonto diskutos, ke multeco de adjektivoj karakterizas Esperanton, kaj kiel li iam sugestis pri adpozicioj, Esperanto heredis tiun econ evidente de eŭropaj lingvoj. Estas dirite, ke rilataj adjektivoj estas pli ofte uzataj en la rusa ol en la angla, sed eĉ la angla, modesta en tiu rilato, havas la vortojn kiel _arboreal_ por “arba”, _Japanese_ por “japana”, kaj _musical_ por “muzika”, kiuj aspektas tre ekzotikaj em iuj lingvoj.

TIDA Syuntaro estas lingvisto.  En 2006 li doktoriĝis per disertaĵo pri la gramatiko de la lingvo Dom kaj nuntempe instruas lingvistikon en la Universitato de Kioto. Li esploras ĉefe diversajn aspektojn de Dom kaj aliaj simbuaj lingvoj parolataj en novgvinea montaro. Lia esplorintereso inkluzivas morfofonologion de la korea kaj de la japana.

12:45: La ondoj de Esperanto: Propagado en la brazila movado
Resumo: Surbaze de arkiva esplorado kaj intervjuoj faritaj kun Esperantistoj de diversaj generacioj, tiu ĉi prelego analizas flusojn kaj malflusojn en la Esperanto-movado de Brazilo. La vorto “ondo” estis uzita de unu el la intervuitoj rilate al la eniĝo de novaj membroj en la movadon, ĉu enlokiĝinta en diversaj partoj de la lando, ĉu sendependa de lokiĝo en la kazo de la reta ondo.
Sed ondoj estas ankaŭ tiuj de la komunikteknologio. Fruaj revuoj de la landa junulara movado naskiĝinta en 1967 rimarkigis la potencialon de radio-kontakto inter lokaj junularaj grupoj, dissendado de priesperantaj programeroj en televidstacioj kaj cirkulado tra Brazilo de sonbendoj en Esperanto per magnetofona servo, dum la komunikado estis ĉefe perpapera. Nuntempe ekzistas registritaj programeroj pri Esperanto en radio kaj televido kaj ankaŭ diversformaj sonmaterialoj amasigitaj en sidejoj de asocioj. Junuloj aliflanke uzas jutubajn videojn, podkastojn aŭ Instagram-vivelsendojn. La prelego prezentas la disirojn kaj la renkontojn en la propagado de Esperanto-ondoj tra Brazilo.

Manuela Burghelea studas socian antropologion kaj transnacian historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando, kadre de esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo. Ŝia projekto temas pri Esperanto-jarmiluloj kaj la revigliĝo de Esperanto en historia perspektivo. Ŝi magistriĝis pri interkultura mediacio en la Universitato de Lilo, Francio.

13:00: Demandoj kaj respondoj; poste, 30-minuta paŭzo

14:15: La virtuala realo de parolkomunumo: Kio iĝas nedirita kiam komunikado amase moviĝas de ĉeestaj al virtualaj medioj?

Resumo: Ĉi tiu prezento analizas la sukceson de la esperant-lingvaj kursoj de Duolingo kreitaj post 2015 por pli bone kompreni kiel cifereca komunikado kaj la apero de la unua generacio de denaske bitaj esperantistoj okazigas ŝanĝojn em Esperantujo. La uzado de ciferecaj komunik-teknologioj ebligis pli rapidajn mesaĝ-interŝanĝojn kaj la kompletigon de la skribita lingvo per la uzado de emoĝioj kaj interretaj memeoj. Krome, ciferecaj medioj instigis novan aliron al la lingva ideologio de Esperanto tra la okuloj de malfermit-kodaj komputilaj lingvoj. Intertempe, kio okazas al tiuj kiuj ne elektas interretumadon kiel ilia preferata socium-maniero? Kio okazas al Esperantujo kiam novaj esperantistoj lernas la lingvojn virtuale, anstataŭ en ĉeestaj kursoj, kaj kiam la KOVIM-19 pandemio devigas la anstataŭigon de la Universalaj Kongresoj per la virtualaj Mondafest’?
Esplorante tiujn aspektojn de la virtuala ekzisto de Esperanto, mi argumentas, ke dum ciferecaj amaskomunikiloj malfermas novajn formojn de lingvo-uzo, ili ankaŭ okazigas signifajn ŝanĝojn en la sperto de homoj pri tempo kaj komunumo. Pensante pri tio, kio iĝas nedirita kiam komunikado amase moviĝas de ĉeesta al virtualaj medioj, mi esploras kiel ĉi tiuj ŝanĝoj respegulas en la formo kaj funkciado de ĉi tiu parolkomunumo.

Guilherme Fians estas docento pri Antropologio ĉe la Universitato de Brasília kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Li doktoriĝis pri Socia Antropologio ĉe la Universitato de Manĉestro. Liaj esplorterenoj kaj publikaĵoj inkluzivas sociajn movadojn, naciismon, lingvopolitikon kaj ciferecan antropologion.

14:30: Esperantujo, ekzemplo de transnacia komunumo

Resumo: Tiu prelego celas cerbumigi nin pri kio estas komunumo, kaj kio funde ebligas al Esperantujo esti komunumo.
La koncepto « komunumo » multe evoluis tra la historio. Ĝenerale ĝi rilatas al la ebleco konstrui solidarecan grupon kiu ebligas al la individuoj eskapi el la socia izoliĝo. Laŭ la morala filozofio, ĝi rilatas al komunaj valoroj vaste disvastigitaj inter tiuj individuoj. Fine, laŭ politika perspektivo ĝi videbligas la aktivan partoprenon de individuoj rilate al komuna celo (Honneth, 2004). Tiuj komunumoj laŭ la politika vidpunkto kelkfoje kreiĝas kontraŭ la socio aŭ la hegemonia potenco.
Dum tiu prezento, mi klarigos kelkajn teoriojn rilate al komunumoj tra la Esperanta ekzemplo. Mi ankaŭ montros kiel la faciligo de virtualaj ligoj ekde la 80aj jaroj influis la koncepton « komunumo » rilate al transnacieco. Tio malfermos diskuton pri kiel la nuna virtualigo de niaj renkontiĝoj kaŭzita de la Kovim-19-pandemio influas (aŭ ne) la Esperantan komunumon kaj ties membrojn.

Laetitia Bert estas denaskulino kaj franca sociologo pri socialaj kaj sanaj sistemoj. Ŝi nuntempe doktoriĝas pri komunuma sano en la Universitato Laval (Kebekio). Ŝia tezo, estrita de Dr-o Patrick Archambault kaj Dr-ino Clémence Dallaire, rilatas al la daŭrigaj faktoroj de la integriĝo de novaj farmanieroj en la sanorganismoj.

14:45: Peri internacie la komunisman penson: Socia historio de la tradukoj de Marx en Esperanton

Resumo: La senpera realeco de la penso estas la lingvo (Kark Marx)
Socia sciencisto, filozofo, historiisto, ekonomiisto… En 1999, tutmonda enketilo de la Brita Dissenda Korporacio BBC elektis Karl Marks (1818-1883) kiel la ĉefa pensulo de la jarmilo. Liaj ideoj elstariĝis ree en la publika debato ekde la financa krizo de 2008. Liaj plej konataj verkoj Komunista Manifesto kaj (la unua volumo de) Kapitalo estas registritaj en la Programo pri Memoro de la Mondo de Unesko. Simile al tiu pri Monda Kulturheredaĵo, Unesko celas tiel identigi, prezervi kaj diskonigi dokumentojn universale valorajn.
Pere de analizo de la tradukoj de Marks (kaj Engels) en Esperanton, la kuntekstoj de ilia aperigo, kaj ties tradukistoj, tiu ĉi referaĵo proponas kontribuon al la socia historio de la Esperanto-movado. Kiel montreblos, Esperanto-parolantoj tradicie preferis plej alireblajn tekstojn, kiel la Manifeston (aperintan ekde 1908 en kvar malsamaj tradukoj) kaj diversajn kompilaĵojn kaj resumojn de Kapitalo. Rimarkinde, la tradukistoj de la ĉefaj marksismaj verkoj estis prestiĝaj intelektuloj, ofte aktivaj en la Esperanto-movado preter la laborista medio. 

Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj sciencoj, kaj instruas universitate en Barcelono. Pro liaj esploroj pri la socia historio de la Esperanto-movado li estis gastprofesoro en Parizo, kadre de Altlernejo por Sociaj Sciencoj (EHESS). Lastatempe li kontribuis per ĉapitro pri Esperanto al manlibro pri tutmonda tradukado de Kapitalo de Marx.

15:00: Demandoj kaj respondoj

15:50: Konkludaj rimarkoj; poste, 30-minuta paŭzo

Guilherme Fians estas docento pri Antropologio ĉe la Universitato de Brasília, estrarano de CED kaj kunorganizanto de la 43ª EK

16:30: Publika debato (ĉiuj) – Lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la kronvirusa pandemio

La debato estas malferma, tiel ke ĉiuj ĉeestantoj rajtas same partopreni.

17:50: Fermo de la konferenco

Orlando Raola estas docento pri Kemio ĉe Santa Rosa Junior College, estrarano de CED kaj kunorganizanto de la 43ª EK

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept