Esperantologia Konferenco 2018

La 41a Esperantologia Konferenco

 Omaĝe al la vivo kaj verko de Detlev Blanke (1941-2016)

Loko: Salono de la Fakultato pri Juro, Universitato de Lisbono, Lisbono, Portugalio
Dato kaj horo: 2a de aŭgusto  2018, de 09:00 ĝis 12:00 (sesio pri Detlev Blanke) kaj de 12:45 ĝis 15:15 (sesio pri Ĝenerala Esperantologio)
Organizis:  Orlando Raola

Okazis kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto

Pri la

Programo

Prelegoj kaj prelegintoj
Biografiaj notoj pri la prezentintoj

09.00 – 09.15: Bonvenigo kaj Enkonduko

Orlando Raola

09:15 – 10:00: Detlev Blanke (1941-2016): Tuta vivo por interlingvistiko/esperantologio
Resumo: La kontribuo estas provo doni superrigardon pri la ĉefaj atingaĵoj de la elstara interlingvisto kaj esperantologo. Ĝi prilumas lian sciencan verkaron, aktivan rolon en naciaj kaj internaciaj organizoj kaj lian personecon kiel universitata instruisto. Fokuso estas lia laboro kiel fondinto kaj longjara prezidanto de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.). La kontribuo ankaŭ ĵetas rigardon antaŭen demandante pri principoj de lia esperantologia laboro kiujn ni nepre daŭrigu.

Sabine Fiedler doktoriĝis pri Angla Lingvistiko en la Universitato de Halle-Wittenberg. Nuntempe ŝi estas profesoro en la Universitato de Lepsiko kaj prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio. 

10:00 – 10:45: Detlev Blanke en la kadro de movadaj rilatoj Oriento-Okcidento en Eŭropo: Personaj konsideroj
Resumo: Du aspektoj de la Esperanto-movado aparte fascinis min kiel novan esperantiston: la junulara agado, kaj la agado por Esperanto ekster la landoj de okcidenta Eŭropo, precipe la agado en orienteŭropaj landoj – ĉi-dua ne pro mia propra politika konvinko, sed iasence ĝia malo, nome mia deziro kompreni kiel homoj povus veni al politikaj konvinkoj tiel malsimilaj al la miaj, kaj mia deziro trovi komunan grundon. Pro serio de kvazaŭ hazardaj evoluoj, mi fine trovis min, kiel prezidanto de UEA, meze de strebado por kunteni la movadon en kriza periodo kiam ĝi riskis malintegriĝi. Detlev Blanke fariĝis mia aliancano en la movado “de la alia flanko”. Nia amikeco daŭris de la 1960aj jaroj ĝis lia forpaso: ni estis Esperanto-kamaradoj en plej vasta senco kaj fakaj kolegoj sur la kampo de lingvoscienco.

Humphrey Tonkin doktoriĝis pri Angla kaj Kompara Literaturo ĉe la Universitato Harvard. Nuntempe li estas katedra profesoro ĉe la Universitato Hartford, direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-problemoj (CED), diretoro de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj membro de la Akademio de Esperanto.

11:15 – 11:35: Kontribuo de d-ro Blanke al la sukceso de Esperanto en Kubo

Resumo: Nia prelego celas omaĝi la laboron de d-ro Detlev Blanke, la homon kies partieco, sperto kaj prestiĝo, liaj takto kaj saĝaj konsiloj en la fruaj jaroj post la fondo de KEA, efike kontribuis al la publika bildo de nia Asocio ĉe ŝtataj instancoj, kulturaj kaj akademiaj institucioj, kio ĝis hodiaŭ estas inter la plej gravaj atingoj de la kuba E-movado.

Kuba E-Asocio fondiĝis la 16-an de junio 1979, kiam en Kubo nova leĝo de asocioj ebligis la (re)estiĝon de sciencaj, fakaj, religiaj, sociaj, hobiaj kaj alitipaj grupiĝoj. La entuziasmo de la 80-aj jaroj, ebligis al miloj da kubanoj en la tuta lando lerni Esperanton, la asocio povis relative facile eldoni instrumaterialojn kaj el eksterlando venis multaj librodonacoj. Gazetoj el la tuta mondo iris de mano en manon, sed kion fari poste? La izoliteco de Kubo, nepagipoveco, manko de kontaktoj kun alilandaj esperantistoj certe endanĝerigis la tuton. Kiel garantii la daŭripovon de la ekestanta movado? Liaj konsiloj ebligis fruan kontakton kun E-Asocioj en socialismaj landoj (GDR, Hungario, Pollando, Bulgario, i.a.) pli fundan komprenon de la fenomeno Esperanto kaj la vojon irendan de nia novbakita asocio. La prioritatoj: aliĝo al UEA (kiu realiĝis en Budapeŝto, 1983); laŭ konsilo de Vjetnama Pacdefenda Asocio, ekeldono de kuba literaturo en Esperanto; kaj tute aparte, kreo de scienca bazo por la argumentado por Esperanto. Liaj prelegoj al studentoj kaj profesoroj ĉe universitatoj em Kubo motivigis la interesiĝon pri pri la monda lingvo-problemo, pri planlingvoj ĝenerale, kaj tute aparte pri la fenomeno Esperanto. Lia argumentado ĉe akademiaj rondoj postlasis spurojn, ĝis hodiaŭ, kiuj prestiĝigis Esperanton kaj plifortigis la bildon de KEA por la ĉiutaga laboro por Esperanto.

Alberto Fernández-Calienes Barrios estas programisto, grafikisto, eldonisto, interpretisto de la germana lingvo, vicdirektoro de Cooperativa de Idiomas La Habana, membro-fondinto de Kuba E-Asocio (KEA) kaj fakdelegito kaj komitatano A de UEA. Li ankaŭ ludis plurajn rolojn en la Esperanto-movado, kiel ekzemple reprezentanto de KEA en la du lastaj Konsultiĝoj de E-Asocioj en Socialismaj Landoj (1988 kaj 1989).

11:35 – 12:00: Detlev Blanke kiel movadano
Resumo: Detlev Blanke estis elstara esperantologo. Samtempe li estis tre aktiva organizanto kaj funkciulo en la Esperanto-movado. Li mem substrekis, ke en sia profesia kaj faka agado li ĉiam atentis pri la ligo inter teorio kaj praktiko. Lia agado kiel movadano ne estis limigita al Germana Demokratia Respubliko, sed etendiĝis ankaŭ al internacia kadro. Mia prezento klopodas montri, kiel Blanke provis harmoniigi sian laboron sur scienca kampo kun la pli frue naskita poresperanta entuziasmo. Ĉu estiĝis konfliktoj, ankaŭ politikaj? Kiamaniere li sub la kondiĉoj de la „malvarma milito“ klopodis eviti kontraŭdirojn kaj solvi konfliktojn?

Ulrich Lins estas doktoro pri Historio kaj studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. Li laboris, en Bonn kaj Tokio, por la Germana Servo por la Interŝanĝo de Universitatanoj (DAAD). Li multe verkis pri la historio de la Esperanto-movado; lia libro La danĝera lingvo aperis en sep nacilingvaj eldonoj.

12:45 – 13:15: La Subteksto de “Neutraleco”: La Dreyfus-Afero kaj la Esperanto-movado
Resumo: La Esperanto-movado trovis ĝian ĉefan stadion en Francio en la dudeka jarcento, dum la Dreyfus-afero polarigis la francan intelektan komunumon. Meze de ĉi tiu disdivida politika klimato, publikaj dokumentoj de la franca Esperanto-movado, kiuj konsistas el paroladoj kaj registroj de la Universalaj Kongresoj kaj la revuo L’Espérantiste, enhavas neniun mencion pri la Dreyfus-afero. Ĉi tiu silento estas la rezulto de interna streĉigo inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado, kiuj estis dividitaj pri la afero. Sen diskuti eksplicite la aferon, esperantaj paroladoj kaj revuoj de ĉi tiu periodo diskutas la bezonon subteni tutan “neŭtralecon” pri politikaj kaj religiaj aferoj. Privataj leteroj inter la ĉefoj de la franca Esperanto-movado malkaŝas, ke la ili malkonsentis pri la Dreyfus-afero. Louis de Beaufront, kiu redaktis L’Espérantiste kaj poste akiris famon pro la fondo de Ido, kaj Carlo Bourlet kaj Emile Boirac estis kontraŭ-Dreyfus. Hippolyte Sébert kaj Gaston Moch, kiu poste fondis la revuon Espero Pacifista, estis pro-Dreyfus. La leteroj sugestas, ke ĉi tiu malkonsento instigis la insiston pri publika neŭtraleco. Ĉi tiu insisto pri neŭtraleco, kiun Esperanto fondinto Ludwig Zamenhof rezistis, verŝajne estis grava motivo por la perfido de 1907, kiu dividis la movadon por ĉiam.

Patience Haggin komencis ĉi tiun esploron kiel parto de ŝia studado pri konstruitaj lingvoj en la Universitato Princeton, subvenciata de la sama universitato. Nuntempe  ŝi studas literaturan tradukadon ĉe Università degli studi di Napoli “L’Orientale” pere de Fulbright-stipendio.

13:15 – 13:45:  “[…] a slim core of Esperanto roots […] and a huge periphery of (English) borrowings?” – Ĉu Esperanto fariĝas pli kaj pli angleca?
Resumo: La vasta uzado de la angla lingvo kiel lingvafrankao kondukas al ŝanĝiĝoj en multaj lingvoj. Influoj senteblas sur ĉiuj ebenoj de la lingvosistemo, sed precipe en la leksiko. Kelkaj inter tiuj estas klare videblaj, aliaj kaŝitaj. La prelego provas prilumi la influon de la angla al Esperanto por eltrovi ĉu lastatempaj prognozoj pri la evoluo de la planlingvo estas kredeblaj.

Sabine Fiedler doktoriĝis pri Angla Lingvistiko en la Universitato de Halle-Wittenberg. Nuntempe ŝi estas profesoro en la Universitato de Lepsiko kaj prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio. 

13:45 – 14:15: Ekesto, evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto
Resumo: La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas antaŭ ĉio (sed ne nepre nur) la plej frua uzo de ĉiu vorto (tute egale, ĉu temas pri radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo), kun indiko pri ties aŭtoro, verko kaj paĝnumero. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen sen difinoj (krom ĉe radikoj eksterPIVaj) kaj kun rigora citaĵa referencaro (malkiel PIV, kiu svage indikas aŭtorecon nur per supermetita Z, B, kc). Per HV oni do povas facile ekscii, kiu-kiam-kie unuafoje uzis ĉiun vorton en difinita periodo. La unua eldono de HV aperis en 2011, ĉe Iltis, Germanio, sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn (librojn, broŝurojn kaj eĉ korespondaĵojn) el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn (kaj radikvortojn kaj kunmetaĵojn), kiuj aperas en ili.

Meze de 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernard Pabst komencis okupiĝi pri HK, kunlabore kun Neves, kaj rezulte de tiu kunlaboro aperis en 2018, kiel 12a volumo de la Berlina Komentario de Esperanto, ankoraŭ nur kiel pdf-dosiero, la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kiu transprenas la tutan enhavon de la antaŭa eldono, kun aldono de granda parto de la dokumentoj aperintaj en 1889, nome, la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La estonta evoluo de HV – diskutata en ĉi tiu prelego – dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.Re

Gonçalo Neves estas memstara tradukisto kaj leksikografo. Okupiĝas pri beletro, esperantologio kaj interlingvistiko kaj estas aŭtoro kaj tradukisto de pluraj Esperantlingvaj poemaroj, novelaroj kaj vortaroj.

14:15 – 14:45: La demografia stato de Esperanto
Resumo: Antaŭ pluraj jaroj mi publikigis en diversaj lokoj esploron pri la nombro de E-parolantoj en la mondo (ekz. en la lingvistika revuo Indecs). Mi proponis metodon taksi tiun nombron uzante datumojn pri E-parolantoj en la socia reto Facebook. Konsiderante diversajn faktorojn la takso estis ĉ. du milionoj. Mi koncize klarigos la metodon, la datumojn kaj rakontos pri alternativaj retaj taksoj, ekz. per datumoj de retaj kursoj kiel Duolongo kaj per reta reklamado. Plia rilata temo estas utiligo de tiuj taksoj en informado pri E-o, ekzemple la sukcesa kampanjo ĝisdatigi la datumojn pri E-o en la lingvistika retejo Ethnologue.

Amri Wandel doktoriĝis pri Astrofiziko en la Universitato Stone Brook, Novjorko. Nuntempe li estas profesoro pri Astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA kaj membro de la Internacia Astronomia Unio.

14:45 – 15:15: Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo
Resumo: La prelego klopodas respondi jenan demandon: Ĉu Esperantistoj estas transhomistoj? Por tiu celo, unue enkondukiĝas ĝenerale la temo de transhomismo, nome la subteno de sciencaj ebloj por plibonigi la homan estaĵon. Sekve, prezentiĝas la ĉefaj argumentoj kontraŭ tiu intelekta movado. Kelkaj el la kritikoj similas la antaŭjuĝojn pri planita helplingvo, kiel ties artefariteco. Tio instigas al esploro el prilingva vidpunkto, sed ankaŭ el etika perspektivo, pri la rilato inter transhomismo kaj Esperanto kiel scienca antaŭeniro. Konklude, oni respondas negative la originan demandon, eĉ se agnoskante, ke pluraj signoj ŝajnas proksimigi nin al transhomaj estaĵoj.

Javier Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio) kaj iĝis esploristo pri pacaj studoj kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto pri Paco en Barcelono.

Fotoj de la kongreso kaj kongreslando dank’ al Geoffrey Greatrex

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept