Interlingvistiko

Interlingvistiko estas, laŭ unu konata difino, la scienco pri planlingvoj. Laŭ alia perspektivo, ĝi konsistigas pli vastan esplorkampon pri internacia lingva komunikado – tio estas, kiel lingvoj efektive uziĝas en internaciaj kuntekstoj, kaj kion tio signifas por lingvaj rajtoj kaj lingva justeco. Ambaŭ vidpunktoj hejmas en ĉi tiu retejo, kiu celas kunligi universitatajn esploristojn kaj instruistojn kun profesiaj interesoj kaj okupoj pri diversaj aspektoj de interlingvistiko, kaj informi kaj klerigi esperantistojn kaj neesperantistojn pri tiuj temoj.

Nia paĝaro

Esploru pri Interlingvistiko

CED

Celoj de CED • CED-Estraro • CED-Konsilantaro • Historio de CED • Projektoj de CED • Stipendioj

Enkonduko • Informilo por Interlingvistoj • Bibliografioj • Esperantologiaj Konferencoj • Esperantologio / Esperanto Studies

Bibliotekoj

Enkonduko • Biblioteko Hodler

Enkonduko • Nitobe-Simpozioj • Novjorkaj Simpozioj • LPLP • Studies in World Language Problems • Indekso de lingva justeco

Enkonduko • Raportoj

Enkonduko • Korpuso • Vortaroj

Bonvenon ...

al ĉi tiu retejo

Ĉi tiu retejo estas prizorgata de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kiu en 2022 festos sian 70-jariĝon. La diversaj branĉoj de ĉi tiu retejo respondas al la diversaj branĉoj de la agado de CED, pri kiu vi povas legi pli detale ĉi tie.

Ĉi tiu retejo kreskos iom post iom per aldono de aktualaj kaj historiaj materialoj pri ĉiuj branĉoj de interlingvistiko. Por resti ĝisdata pri tiuj evoluoj, kaj pri plej diversaj iniciatoj sur la kampo, nepre abonu nian bultenon Informilo por Interlingvistoj, kiu aperas kvarfoje jare. Ni ankaŭ bonvenigas viajn sugestojn kaj kontribuojn por la retejo: bonvolu skribi al CED(ĉe)interlingvistiko.net.

Enkonduka filmo pri interlingvistiko
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept